Ĉar mia komputilo ne plu surdas, la mondo de podkastoj kaj retradioj malfermis la pordojn antaŭ mi...

Hodiaŭ mi aŭdis la lastan blogon de La Tondo de Esperanto. Streĉe kaj funebrovoĉe legata, ĝi similas al la surpapera eldono de La Honto.

Mi volis kompari ĝin kun nacilingvaj podkastoj kaj trovis la necenzuritan podkaston de Ĥrustaljov. La du parolantoj uzas multajn fivortojn, tamen la enhavo estis interesega kaj ridiga ĉiufraze.

Kial la vivo buntas nur ekster la verda mondeto? Ĉu troveblas nenio pli interesa ol regiona renkontiĝo de la pontolingvanoj? (Aldonenda parentezo, la sekvan tagon: Varsovia vento estas escepto!.. kiu konfirmas la regulon, uffffffffffff ! )

Ĉirkaŭrigardu vian nacilingvan retelsendantaron. Vi sendube trovos ĉion ajn laŭ via gusto kaj ankaŭ multon malplaĉantan al via gusto.

PS Ĉu kaj kial eksilentis Parolu Mondo el Brazilo? Ĉu elĉerpiĝis la kisoj kaj la virtualaj tasoj da kafo sendataj tra la mondo?