... de eksKGBano.
www.independent.co.uk/news/media/press/independent-confirms-sale-talks-with-lebedev-1844467.html
Nun li estas riĉegulo kaj posedas multajn informilojn. Lia aparteno al la fifama organizo ne lasas eĉ dubon pri lia vidpunkto koncerne liberecon de la gazetaro.
Tiu vendo montras aparte la aĉeteblecon de tio, kio restas de la okcidenta demokratio. Kiu gazeto estas la sekva en la vico? Ĉu "Daily Telegraph" aŭ "Guardian"?
PS Ĉar neniu ankoraŭ reagis, mi aldonu linieton. Oni vendu al la rusaj novriĉeguloj "Esperanton" de UEA. Nun vi povos reagi
Tamen jen postpenseto: gazeto (same kiel vendejo) priservas la legantojn (klientojn), sed ne la plaĉojn de la posedanto. The Independent certe ne transformiĝos al propagandilo de Moskvo. Eble ne tuj kaj ne ĉiom.
Tamen mi persone preferus ke Lebedev aĉetus pluan piedpilkan teamon, ne informilon.
Sign-in to write a comment.