En la antaŭa blogero mi priparolis la ĝisnunan nekapablon de GIMP www.gimp.org finprodukti bildojn en CMYK formato, bezonata por profesia kolorplena presado.

Tamen mi tute forgesis same liberan (ĉar Linuks-devenan) modestan programon KRITA, kiu estas fratino de KOffice.

Krita kapablas ja produkti CMYK-formatajn .tiff datenojn, do esti uzata altmetie.

Mi ankoraŭ ne plene esploris la uzantinterfacon de Krita, ĉar ne trovas lernilon aŭ klarigilon. Unuarigarde aspektas kiel kunfandiĝo de GIMP kun Inkscape, ĉar videblas vektorecaj praformoj uzipretaj sur la maldekstra fenestrokadro.