Adobe ne plu toleros esti priŝtelata kaj dungos la kvinoblon de la nuna opo da siaj juristoj.
Ili estos traserĉantaj bildpaĝarojn kun belaĵoj kaj pruvos ĉiun belaĵon je aplikiteco de rabkopiita Photoshop.
Sed antaŭ ol tio ili serĉos en la paĝaroj proponantaj elŝuton de rabakirita programaro. Sukceson al ili. Multaj paĝaroj havas internan serĉofenestron. Kiam oni entajpas en ĝin Photoshop, la paĝaro kun bedaŭro sciigas ke troveblas nenio.
Tamen kiam oni entajpas ekz. CS, la serĉilo perfide montras sian kriman trezorejon.
Mi ne uzas ŝtelkopiitaĵojn kaj eĉ ne kapablus uzi ilin. Mi estas linuksano kaj uzas GIMP-on.
Sed espereble oni aldonos tiun gravegan funkcion.
Rigardu interalie jenon:
http://www.adobe.com/aboutadobe/antipiracy/reportform.html
Sign-in to write a comment.