Alian vorton mi envere ne trovas.

Veturi al Venecio, piediri ĝis la Sankta-Marko-placo kaj...

... stari tie kun la verda ŝtofpeco, kiun oni nomas esperanta "flago" distendita inter la grupanoj.

Ĝi aspektas tiom pli abomene en Venecio, kie ankoraŭ ŝvebas la libera spirito de aventuremo, senbrida luksavido, belecavido, surmara minacemo, vivoĝuemo, sendependeco !

Ĉu oni ne trovas aliajn, tute sentrajtajn urbojn por distendi sur ties centran placo sian ŝtofpecon ? Veturu al iu norda industria grandurbo ! Tie vi atingos plion da spektantaro !