Ĝi jam lacigas. Baldaŭ la veziko de la ĝojego kreviĝos, ĉar la malamo al ĉio usona ĉirkaŭvolvos ankaŭ la novelektitulon. Oni seniluziiĝos kaj diros: ni atendis de li tiom multan, tamen jen...
Eĉ liaj penoj detrui sian landon restos nerimarkitaj deekstere, ĉar ili estos nesufiĉaj por tiuj kiuj Usonon malamas.
We contend that for a nation to try to tax itself into prosperity is like a man standing in a bucket and trying to lift himself up by the handle.
Winston Churchill
(Kaduka traduko: Niaopinie nacio kiu penas impostomelkante atingi prosperon similas al ulo staranta en sitelo kaj penanta levi sin per la tenilo).
P.S. Al tiuj, kiuj juĝas superaĵe, al tiuj, por kiu lia haŭtkoloro signifas pli multon ol simple haŭtkoloro mi diru: en Usono sendube troveblas multaj nigrahaŭtuloj pli taŭgaj al la posteno kaj senaj de la aĉaj ecoj de la nova heroo.
Pri la 'okupita' ŝtato: tiu lando apartenas al Dio, ne nur ekzistanta, sed ankaŭ ekzistiginta ĉion. Kaj Li alfidis al Sia popolo gardi kaj priloĝi tiun landon.
Se vi preferas taksi vin simiido, mi ne povas malkonvinki vin. Tamen tio igas min konsideri viajn o_p_i_n_i_o_j_n_ kiel tiuj de simiido. Pli aĉe ol miaj, kvankam 'mezepokaj', tamen homaj.
Evidente kiam vi nur takas vian vivon valoran, mi komprenas ke vi aplaŭdas tiun aĉulon.
Diru al mi en kiu lando iam klasbatalo venkis kaj kiam. Mi nenian aŭdis pri tio kaj la revo de ĉiuj laborostoj kiuj volas havi egalrajtan kaj socialan mondon neniam efektiviĝis.
Estu feliĉa kun via dio. Kaj o jes pri mia vivnivelo vi scias nenion, vi nur imagas neekzistantajn aferojn por … nu ja por ŝajnigi vian propran mizeron pli grava mi supozas??
La klasbatalo venkis en la landoj siatempe deklarintaj sin socialismaj. Se vi neas tion, do kiel vi mem diris, ke tia venko estas revo. Kaj se estas revo oni ne priparolu ĝin serioze.
Mi nenion scias pri via vivonivelo. Nur supozas, ke eĉ plej modesta salajro en Okc.Eŭropo havigas decan nutradon, vestadon kaj loĝadon. Krome evidentas ke vi havas komputilon, retaliron kaj ciferecan fotilon.
Reagan liberigis ne nur min, sed kelkajn milionojn da homoj en tiam-socialismaj landoj. Se por vi tio signifas nenion, mi ripetas mian diron: vi neniam gustumis veran malliberon kaj mizeron, male. ĝuis relativan bonfarton kaj liberon, tamen 'klasbatalis'.
Sukceson mi deziras al vi.
Sign-in to write a comment.