Aplauxdo al la avangarda iniciato de IKEF-Cxinio
LEE Jung-kee (prez. de KAEM)
Okaze de la jarkunveno de cxinaj E-komercistoj kaj entreprenistoj, nome de KAEM mi kore
gratulas kaj sendas varman aplauxdon por gxia sukcesa okazigo.
La tri sloganoj de KAEM estas 'Verdigi Azion, Vigligi fakan movadon kaj Kuragxigi junularan movadon.
Via hodiauxa renkontigxo havas simbolan signifon por konkretigi la sloganon 'Vigili fakan movadon'.
Vere via iniciato estas lerninda kaj imtinda por cxiuj,kiuj aktivas en fakaj kampoj en Azio.
Mi esperas,ke 'IKEF-Cxinio 2008' progresos kiel starto-punkto por 'IKEF-Azio'.
Jen mi proponas al vi konkrete tiel, ke 'IKEF-Cxinio' iniciatu okazigi fakan kunsidon nome 'IKEF-Azio' en la 6-a Azia Esperanto-Kongreso,kiu okazos en Ulanbatoro, Mongolio (2010.6.19~23).
Esperante fruktplenan renkontigxon, mi kore dankas kaj salutas al S-ro WANG Tianyi, estrarano de IKEF kaj cxiuj motoroj de la 'IKEF-Cxinio 2008'.
Sukceson al vi,
LEE Jung-kee (prez. de KAEM)
Sign-in to write a comment.