Karaj gesamideanoj kaj E-komercistoj,
Mi, Sílvio Kniess Mates, kiel estrarano de IKEF, kaj nome de IKEF kaj brazilaj E-komercistoj salutas vin ĉiuj.
Hodiaŭ estas speciala tago.
Komerco estas sango de la mondo: Se ne estas komerco, ne estas prospero, se ne estas prospero, estas malriĉeco, se estas malriĉeco, estas malsato, se estas malsato, estas malfeliĉo.
Komerco ankaŭ estas heroldo de la paco: Se ne estas komerco, ne estas stabileco, se ne estas stabileco, estas malpaco, estas milito, homo mortigas homon, kaj estas ega malfeliĉo.
Hodiaŭ estas speciala tago.
Estas speciala tago ĉar, ĉi-tie kunvenas homoj, kiuj estas gravaj por la prospero de la homaro.
Se ne estus homoj kiel vi ĉiuj, la mondo ne estus la sama.
Se ne estus homoj kiel vi ĉiuj, la mondo estus pli malprospera.
Se ne estus homoj kiel vi ĉiuj, la mondo estus pli malsata.
Se ne estus homoj kiel vi ĉiuj, la mondo estus pli malstabila.
Se ne estus homoj kiel vi ĉiuj, la mondo estus pli malpaca.
Kio estas la celo de la vivo?
Oni eĉ povas opinii ke tia demando estas mult-responda.
Oni eĉ povas opinii ke tia demando estas kompleksa.
Tamen, laŭ mi estas simpla respondo.
Iel aŭ aliel, homo ĉiam kaj ĉiame serĉas la FELIĈON.
Neniu volas esti malfeliĉa.
En la pasintaj tempoj, la komerco estis tre-tre sensignifa, pro tio homoj multe militis.
En la nunaj tempoj, la komerco estas tre vigla en la mondo: preskaŭ la tuta mondo estas je paco.
Komerco portas prosperon, stabilecon kaj riĉecon al la tuta homa socio.
Komerco portas feliĉon al la homaro. Komerco plenigas la celon de la vivo.
Hodiaŭ estas speciala tago,
Estas speciala tago ĉar esperanto estas la lingvo de la paco. Kaj ni E-komercistoj estas duoble pacemuloj, kaj kiel Esperantistoj kaj kiel Komercistoj.
Mi gratulas al vi ĉiuj, ĉar vi estas gravuloj por la prospero de la mondo. Vi estas E-komercistoj!
Mi ankaŭ gratulas Sron Ĉielismo kaj ĉinaj kolegoj pro sia iniciatemo rilate al tia grava okazaĵo: IKEF-Ĉinio!
Mi samtempe gratulas al S-ino Fabina kaj lokaj esperantistoj pro sia dediĉemo organizi la kunvenon en Xiamen.
Kaj laste, nome de IKEF, mi gratulas al kunveno kaj deziras plenan suksecon al ĝi.
Samtempe mi esperas ke ĉinaj samideanoj povos daŭrigi sian kontribuon al esperanto favore al internacia komerco.
Sílvio Kniess Mates
IKEF-250