Jam alvenas la Novjaro 2018, kaj mi bondeziras al vi, viaj familianoj kaj kolegoj la feliĉan Novjaron kaj prosperon en la nova jaro 2018!

Ankaŭ mi informis al vi ĉiuj, ke dum la 15-17a de Dec. 2017 sukcese okazis la 11a Jarkunveno de IKEF-Chinio en Changzhou okcidente apud Shanghai. En la jarkunveno naskiĝis nova prezidanto de IKEF-Ĉinio sro Vivo ZHANG Changsheng kaj ĝ. sekretario Urso LONG Zhang, kaj decidiĝis la 2a komuna konferenco de IKEF okazi dum 2018 en Changzhou.


La 2a komuna konferenco de IKEF estos malferma al ĉiuj esperantistoj kaj iuj ajn komercistoj aŭ ekonomiistoj. Mi proponas ke IKEFanoj devas konduki neesperantistajn komercistojn aŭ entreprenistojn partopreni nian konferencon, se ili deziras akcepti nian servon. Jen estas foto de la 11a Jarkunveno kaj foto ke barata IKEF-ano Adinarajana Vennam, kiu akompanis sian klienton el Hyderabad.