Tia vorto estas historio. Jen, kion ni trovas en la Fundamento (1905) pri ĝi:
histori' - histoire | history, story | Geschichte | исторія | historya. [UV 1893] —
historio - histoire | history, story | Geschichte | исторія | historja [FE 1898, § 10]. ―
Rakontu al mia juna amiko belan historion [FE 10.6]. Mi rakontos al vi historion [FE 18.6]. ― Li rakontis al mi historion tute nekredeblan [FE 41.6]. —
La pola traduko en 1893 kun -y- en 1898 kun -j-, nuntempe ŝajne kun -i- (?). Eble iu, kiu regas la polan, povas klarigi tion al ni (ĉu pres-eraro, ĉu ortografia reformo?).
En la germana kaj franca la termino historio havas (kaj havis en 1893) plurajn signifojn: rakonto, pasinteco, priskribo de pasinteco kaj la scienca branĉo kiu priskribas kaj interpretas la pasintecon - kaj eble ankoraŭ pliaj. Pri la rusa kaj pola mi ne scias.
Ĉu do ankaŭ en Esperanto laŭ la Fundamento la senco estas kaj "rakonto" kaj "pasinteco" ktp.? Pri eĉ tri ekzemplo-frazoj ni disponas, dismetitaj tra la tuta Ekzercaro en §§ 10, 18 kaj 41. Sed, ho ve, ili ĉiuj estas tre similaj kaj esence nur instruas "rakonti historion", kiu klare signifas "rakonti rakonton". Nenio kiel "La historio de Esperanto komenciĝis en 1887" aŭ "ŝi studas historion en la universitato". Ĉu interpretebla do nur kiel rakonto?
La angla kontraŭstaras. Ĝi sola distingas inter story, t.e. rakonto, kaj history, do la senco de pasinteco. Ĉu ni do tamen pravis uzi ĝin ankaŭ tiusence dum la lastaj preskaŭ 125 jaroj? Kiel ofte helpas kontroli en nia Pra-Ekzercaro, do en la Dua Libro de 1888:
- Anstataŭ provi praktike ... ili parolis pri la fiziologio kaj historio de l' lingvoj vivaj ... [DL I.]
- La historio de la civilizado estas tre interesa [DL 7].
- Mirinda estas la historio de lia familio: la avo mortis je ia nekomprenebla malsano, havante la aĝon de dudek naŭ jaroj; la avino mortigis sin mem en atako de malprudento; la patro elfalis el fenestro de tria etaĝo kaj mortiĝis; la patrino estis mortigita de ŝia propra servantino. [DL 13].
- Ne tiel la perdo de l' ombro mem lin ĉagrenis, kiel tio, ke en la malvarmaj landoj estas rakontata unu ĉiukonata historio pri homo sen ombro [DL 17].
- Sed kiu konas iom la historion de la lingvoj, tiu komprenos, ke tiu timo estas tute senfonda ... [DL Ald.].
Kvin trafoj, tri en la senco de "pasinteco", nur unu en la senco de "rakonto", unu duba, sed probable en la senco de "rakonto" (n-ro 3 - damne, kiajn historiojn kuracisto Z. iam rakontis por klarigi -iĝ kaj -ig!? Bizara kiel diskuto en ReVo!).
Post DL 1888 la kutima vojo de RE 1889 tra MV 1889 al UV 1893.
La Esperanto-Franca de Beaufront (1901) ĉi-kaze ne multe helpas:
histori, histoire (tion ni jam scias), sed aldonas historiskribanto, historien - kion ajn signifis historien antaŭ cent jaroj, ĉu rakontisto, ĉu historiisto.
Kara Kabe unuan fojon difin-vortaras (1909):
Historio. Rakonto pri gravaj memorindaj faktoj: La historio de la mezaj jarcentoj. Historia - 1. Kiu rilatas historion; pri historio: historia verko. - 2. Efektiva, notita de la historio: historia fakto. - 3. Pri kiu oni posedas fidindajn sciigojn: historiaj tempoj. Historiisto. Verkisto historia, specialisto pri historio: Herodoto.
Nenio plu pri "Rakontu al mia juna amiko belan historion.", la senco de rakonto eĉ ne menciita! Kaj nuntempe? Kvin difinoj en PIV 2002, tri pri historia historio, du pri (mensog-) rakontoj - tute laŭ la uzo de Zamenhof, kiu tamen ne trovis mencion, eĥon en la Ekzercaro.
"Nu, bone, kia banala historio pri ŝajn-problemo. Kaj do?".
"Nenio, kara leganto. Nur tiom: la Ekzercaro okaze povas erar-gvidi. Necesas, ĉiam interpreti la Fundamenton en sia tuteco kaj historia kunteksto."
Kaj krome: Ja, mi volis skribi historieton por rakonti al vi pri la mirinda familio mortita, mortigita, mortiĝita - krim-rakonto kvazaŭ kiel ĉe Hanna.
-----
P.S.: Ĉu vi cetere scias, kio fariĝis el la familia dramo en § 13 de la Dua Libro survoje al la Ekzercaro? Ne plu servantino-murdistino, sed simpla akcidento de iom pli fora parenco. Jen:
Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaŭ estis mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortiĝis [FE 39.11].
Daŭre stranga (kaj ne tro bonstila) frazo, sed - nu ja - ne tiom klaĉa kaj ŝoka ...
Sign-in to write a comment.