Rojo venas de hispana arroyo kaj portugala arroio de antaŭlatina vorto (Cherpillod, Konciza Etimologia Vortaro, 2003). Sen longa serĉado ni trovas ĝin en la Granda Vortaro Esperanto-Franca de Gaston Waringhien de 1955 / 1976 [1]:
rojo (petit) ruisseau (= rivereto); rojeto ruisselet
La nuna interreta versio de 2010 estas iom pli kompleta:
rojo : (petit) ruisseau = rivereto | rojadi : ruisseler ¦ rojadaj akvoj : eaŭ de ruissellement | rojeto : ruisselet, ru
De tie ĝi eniris multajn aliajn vortarojn: La Francan-Esperantan de Albault / Léger (1961), la Hispanan-Esperantan de Tudela Flores (1966), PIV 1970, 2002, 2005 kaj de tie ĉiujn modernajn, ekzemple Broccatelli Esperanto-Italan (1984), La Esperantan-Hungaran de Horvath (2006), la Grandan Vortaron Esperanto-Kroatan de Borĉic (2008), eĉ la vortlistojn de Wells, Esperanto-Angla (2010) ktp. ktp.
Interese estas noti la indikojn pri fako en PIV 1970 kaj 2002 / 2005. En 1970 "poezia lingvaĵo", en 2002 "geografia termino". Simile en la traduk-vortaroj: Dum ĉe Tudela Flores (1966) ankoraŭ "poezio", ĉe Borĉic (2008) "geografio", ĉe Horvath (2006) neniu indiko, do "tute normala vorto".
Kaj tiel estas: El iama poezia vorto fariĝis tute normala ĉiutaga vorto. DeepDict, la "Facebook de vortoj", konfirmas tion. La plej oftaj atributoj estas fonta, montara kaj monta rojo. Plej multaj trafoj neniel estas poeziaj, sed sobraj informaj tekstoj kiel ekzemple "La rivero ekestas el pluraj fontaj rojoj, kiuj situas sur la areo de la komunumoj XY" aŭ "La akvofalo estis kreita per trafalo de montara rojo tra kalkoŝtona ŝtupo", ktp.
Kial estas tiel? Kial tiu "kariero" de rojo? Serĉu "rojo" en Vikipedio, klaku sur "redakti" kaj ekran-rulu al la fino. Tie vi trovos 48 aliajn lingvo-versiojn:
- als: Bach
- an: Rigachuelo
- ar: جدول مائي
- ca: Rierol
- chr: ᎤᏪᏴᎢ
- cr: ᓰᐲᓯᔅ
- cs: Potok
- da: Bæk
- de: Bach (Gewässer)
- en: Stream
- es: Arroyo
- et: Oja
- eu: Erreka
- fi: Puro
- fiu-vro: Uja
- fr: Ruisseau
- gd: Caochan
- gl: Regato
- he: נחל
- hr: Potok
- io: Aquofluo
- it: Ruscello
- ja: 渓流
- li: Baek (water)
- lt: Upokšnis
- nds-nl: Bekke
- nl: Beek (watergang)
- no: Bekk
- pdc: Grick
- pl: Potok
- pt: Córrego
- ru: Ручей
- rw: Umugezi
- sah: Үрэх
- sh: Potok
- simple: Stream
- sk: Potok
- sl: Potok
- sr: Поток
- sv: Bäck (vattendrag)
- szl: Rzyczka
- tl: Batis
- tr: Dere
- uk: Струмок (потік води)
- vi: Suối
- wa: Ri (aiwe)
- zh: 溪
- zh-min-nan: Khe
Se mi ne pretervidas ion, ŝajne neniu lingvo - almenaŭ granda plimulto ne - formas la nocion "rojo" surbaze de la vorto por rivero plus diminuitivo. Ĉiuj distingas inter la ideo, la koncepto de rojo kaj tiu de rivero. Alimaniere dirite: kuniklo ne estas leporeto, rojo ne rivereto. Krome, por tia baza aĵo kiel rojo, la homoj - almenaŭ tiuj, kiuj finis "post la kurso" - ne ŝatas kunmetitan longan kvarsilabaĵon kiel "rivereto".
Iu "Montanesko" kreis la Vikipedian artikolon "rojo" en septembro 2004. Iu "Alois" en oktobro 2009 defendis la terminon rojo kontraŭ rivereto, kuniklon kontraŭ leporeto [2]. Tri tagojn poste, nia Plej Eminenta Akademia Bub' ŝanĝis ĝin al rivereto, per kutima nescio [3], sed forta konvinkiĝo pro legado de 111-paĝoj de anekdotoj, gaje resendante Vikipedion en la epokon de antaŭ la unua mondmilito kaj kontraŭ la baza "instinkto" de dekoj da lingvoj.
Ni do pacience atendu, ĝis kiam li ŝanĝos kuniklon al leporeton kaj dume laŭeble rezignu fidi al Vikipedio, almenaŭ ĉiam kontrolu en la artikol-historio, ĉu artikolo ne estas kramer-fuŝita.
-----
[1] Probable (?) ĝi troviĝas jam en la Glosaro fine de la Parnasa Gvidlibro, 1-a eld. 1932. Ĝi ja troveblas tie en la 3-a eld. 1984, p. 204. La unuan mi ne havas ĉemane. Dankon pro via rapida kontrolo.
[2] "Al la opinio, ke rojo estas neologismo eble permesinda en poezio sed cetere senutila, oni povas respondi, ke rojo laŭ geografia vidpunkto havas plurajn specifajn ecojn, en kiuj ĝi esence diferenciĝas de rivero. Vidu ankaŭ Torento kaj Uedo! ...".
[3] Eĉ ankoraŭ nuntempe tiu Plej Eminenta Akademia Netaŭgulo volas kredigi al ni, ke ĝi estus poezia vorto. Evidente li eĉ ne legis PIV 2002 / 2005.
-----
P.S.: Neniam mi legis iujn konsiderojn de Cramer aŭ de iu alia "bonlingvisto" pri nociaj sistemoj. Jen la ekzemplo de diversaj akvo-fluoj en la germana. Kiu volas, povas klopodi traduki ĝin al Esperanto. Jen pli bone legebla, la originalo el la germana Vikipedio.
Sign-in to write a comment.