Komence mi stumblis super la fonto-indiko en Tekstaro:

La teksto laŭ tio baziĝas sur la 2-a eldono 1926 de Esperantista Centra Librejo (Parizo). Ĝi tamen estas "iom" korektita laŭ “koboldoimuna eldono” en "volumo 7 de la “iam kompletigota plena verkaro de l. l. zamenhof”, eldonejo ludovikito, 1990. Tiu ludovikita versio tamen baziĝas sur la eldono “Fabeloj, Unua Volumo”, Heroldo de Esperanto, Bruselo, 1965". Plia indiko: "Proksimuma verkojaro/tradukojaro: 1909".

Do baze temas pri iu postmorta dua eldono (Zamenhof mortis en 1917) kun pliaj ŝanĝoj en posta eldono de 1965. Kie aperis la unua eldono "ĉirkaŭ 1909"? Mi supozas en "La Revuo", sed ankoraŭ ne trovis (antaŭdankon pro viaj indikoj).

Kiel ajn, en 1909 ja aperis traduko de kvin fabeloj de Andersen, kiujn verkis la dana Esperanto-pioniro Frederik Skeel-Giörling, 1876-1910, (senŝanĝa represo 1923). Preskaŭ certe ĝi estas rekte tradukita el la dana, dum la traduko de Zamenhof baziĝas sur germana traduko de la dana originalo.

Jen la du versioj. Unu estas Zamenhofa, la alia de Skeel-Giörling. Divenu kiu estas de nia "Majstro". Kiun vi pli ŝatas? Kial?

Versio 1:

La princino sur pizo

Estis iam princo, kaj Ii deziris edziĝi kun princino; sed ŝi devus esti vera princino. Por trovi tian princinon, li faris multajn kaj longajn vojaĝojn en la tuta mondo; sed ĉie, kien Ii venis, Ii renkontis jen unu, jen alian malfacilaĵon. Ekzistis certe sufiĉe da princinoj, sed ĉu ili estas veraj princinoj, li ne povis tuj ekscii; ĉe ĉiu el ili li trovis ion malveran. Fine Ii revenis domen, kaj li tiam estis tre ĉagrena, kion oni povas bone kompreni, ĉar lia plej sincera deziro estis ja, edziĝi kun vera princino.

Iun vesperon la vetero fariĝis treege malbela; fulmadis kaj tondris, kai senĉese falis de la ĉielo pluvegoj. Nun iu frapis la pordegon de la kastelo, kaj la maljuna reĝo iris por malfermi.

Ekster la pordego staris princino. Sed, ho ĉielo, kian aspekton ŝi havis! De ŝiaj haroj kaj de la vestaĵo gutegis la akvo; ĝi tute trafluis ŝiajn ŝuojn kaj elgutadis el la kalkanumo, kaj kiam ŝi staris ĉi tie en la pluvego, ŝi diris, ke ŝi estas vera princino.

Nu, ĉi tion ni facile ekscios! pensis la maljuna reĝino; ŝi nenion diris, sed iris en la dormoĉambron, kaj forpreninte la tutan litaĵon ŝi metis pizon sur la fundon de la lito. Ŝi prenis nun dudek matracojn, metis ilin sur la pizon, kaj sur la matracojn ŝi plie metis dudek kusenegojn, faritajn el la plej mola lanugo, kiu ekzistas.

En ĉi tiu lito la princino devis dormi nokte. Je la mateno oni ŝin demandis, kiel ŝi dormis.

„Ho, malbonege!“ la princino respondis, „mi preskaŭ ne ripozis la tutan nokton, kaj mi ne komprenas, kio troviĝis en la lito.“

„Mi kuŝis sur iu malmolaĵo, kaj mia tuta korpo fariĝis bruna kaj blua. Estas tre malagrabla kaj stranga okazo!“

Nun oni povis kun certeco scii, ke ŝi estas vera princino, ĉar la pizon ŝi estis eksentinta eĉ rnalgraŭ la dudek matracoj kaj Ia dudek kusenegoj kun la plej mola Ianugo, kiu ekzistas. Neniu alia ol vera princino povus posedi tian mirigan sentemon!

Post ĉi tio la princo edziĝis kun ŝi, ĉar li ja sciis, ke lia edzino estas vera princino, kaj la pizon oni emnetis en la muzeon de la reĝo. Tie ĝi troviĝas ankoraŭ nun, se neniu ĝin forŝtelis.

Versio 2:

Reĝidino sur pizo

Estis iam reĝido, kiu volis edziĝi kun reĝidino, sed li nepre volis, ke tio estu vera reĝidino. Li travojaĝis la tutan mondon, por trovi tian, sed ĉie troviĝis ia kontraŭaĵo. Da reĝidinoj estis sufiĉe multe, sed ĉu tio estas veraj reĝidinoj, pri tio li neniel povis konvinkiĝi; ĉiam troviĝis io, kio ne estis tute konforma. Tial li venis returne hejmen kaj estis tre malĝoja, ĉar li tre deziris havi veran reĝidinon.

Unu vesperon fariĝis granda uragano: fulmis kaj tondris, forte pluvegis, estis terure. Subite oni frapetis je la urba pordego, kaj la maljuna reĝo iris, por malfermi. Montriĝis, ke ekstere antaŭ la pordo staras reĝidino. Sed, ho mia Dio, kiel ŝi aspektis pro la pluvo kaj la ventego! La akvo fluis de ŝiaj haroj kaj vestoj, kaj verŝiĝis en ŝiajn ŝuojn kaj elen. Kaj ŝi diris, ke ŝi estas vera reĝidino.

“Nu, pri tio ni tre baldaŭ konvinkiĝos!” pensis la maljuna reĝino. Ŝi tamen nenion diris, sed ŝi iris en la dormoĉambron, elprenis ĉiujn litaĵojn kaj metis unu pizon sur la fundon de la lito. Post tio ŝi prenis dudek matracojn, metis ilin sur la pizon, kaj poste ankoraŭ dudek lanugaĵojn sur la matracojn. En tiu lito la reĝidino devis dormi dum la nokto.

Matene oni ŝin demandis, kiel ŝi dormis.

“Ho, terure malbone!” diris la reĝidino; “preskaŭ dum la tuta nokto mi ne povis fermi la okulojn! Dio scias, kio estis en mia lito! Mi kuŝis sur io malmola, kaj mia korpo pro tio fariĝis blua kaj bruna! Estis terure!”.

Per tio oni povis vidi, ke ŝi estas vera reĝidino, ĉar tra la dudek matracoj kaj la dudek lanugaĵoj ŝi sentis la pizon. Tiel delikatsenta povis esti nur vera reĝidino!

Tiam la reĝido edziĝis kun ŝi, ĉar nun li sciis, ke li havas veran reĝidinon; kaj la pizon oni metis en la muzeon, kie oni ankoraŭ nun povas ĝin vidi, se neniu ĝin forprenis.

Vidu, tio estis vera historio.

-----

P.S.: Ĉar mi ankoraŭ serĉas la originalan unuan eldonon de la Zamenhofa traduko, mi serĉis je "Andersen" en miaj diversaj datum-bazoj. Jen la rezulto:

B.K. (1932). Andersen, Fabeloj. Plena kolekto, 3-a parto. Trad. L.L. Zamenhof. Paris: E-ista Centra Librejo. En: Heroldo de Esperanto 1932:13:30 (683), p. 4 -- recenzo; Fabeloj; Andersen; Zamenhof, L.L. -- "... Kiu atente kaj kun krajono en la mano legis ĝin, certe kolektis belan rikolton [de 'lingvaj belaĵoj']. ... Laŭ la nuna lingvo-uzo oni verŝajne iomete malpli aplikus la -ad-formojn de l' verbo."

Wamberg, Helge (1955). H.C. Andersen. En: Franca Esperantisto 1955:5 (145), p. 32-33. -- Andersen -- Daŭrigo en 1955:11 (149) p. 85-86. Trad. Gustav Kühlmann.

Traerup, Birthe (1957). El la "Senbilda bildlibro" de H.C.Andersen. Enkonduko; Unua vespero. Trad. el la dana. En: Norda Prismo 1957, p. 120-121.-- tradukita literaturo; Andersen, H.C.

Gregor, Douglas B.(1965). La plezuro relegi la fabelojn de Andersen. En: Esperanto (UEA) 1965:58:11 (Nov.), p. 188. -- tradukita literaturo; Dana; Andersen, H.C.; fabeloj.

Neergaard, Paul (1965). Klasika Esperanto. En: Heroldo de Esperanto 1965:41:14 (1404), p. 2+4. -- tradukita literaturo; Dana; Andersen, H.C.; fabeloj. -- Z. ne parolis la Danan k tradukis duaŝtupe el la Germana. Li uzis la tradukon de H. Denhardt (Leipzig: Reclam 1875), kiel Neergaard pruvas per kompara analizo de tradukeraroj.

Thomson, A.W. (1968). Vortofteco. En: Scienca Revio vol.19 (1968), n. 2, p. 41-47. -- statistiko; propraj nomoj. -- Ofteco de unusilabaj vortoj en Fabeloj de Andersen IV. Homaj, lokaj kaj aliaj nomoj en la sama verko.

Waringhien, Gaston (1987). Fabeloj de Andersen: La Demono de la preseraroj. En: Beletro, sed ne el katedro. Antverpeno 1987, p. 69-73. -- "Oni komprenos, ke de tiu momento [t.e. post kiam li konstatis la multajn pres-erarojn] mi [Waringhien] rilatis kun multe da singardemo al la Andersen-aĵoj. ...". "Preskaŭ neniu el liaj [tiuj de Zamenhof] postmortaj verkoj saviĝis el la ungegoj de nia Inferido [pres-koboldo]". Precipe multaj pres-eraroj laŭ Waringhien estas (estis?) en Fabelo III.

Blanke, Detlef (2005). Andersens Märchen in Esperanto. En: Esperanto Aktuell 2005:24:5, p. 11. -- tradukita literaturo; Dana; Andersen, H.C.; fabeloj. -- 'Anlässlich des 200. Geburtstags des dänischen Schriftstellers Hans Christian Andersen (1805-1875), der vor allem durch seine Märchen weltbekannt wurde, sei daran erinnert, dass der größte Teil seiner Märchen auch in Eo vorliegt. ...'

Precipe interesa estas Neergaard 1965. Blanke mencias jenajn fabel-tradukojn (krom tiuj en pra-Esperanto):

  • 1888: La ombro (en la Dua Libro)
  • 1889: La virineto de l' maro
  • 1892: La novaj vestoj de la reĝo
  • 1908: La najtingalo
  • 1914: La fluganta kofro "k.a.".

Li daŭrigas: "El la konataj 156 fabeloj de Andersen, Z. tradukis entute 107; la lastaj pretiĝis nur mallonge antaŭ lia morto en 1917". Tradukoj verkitaj do dum preskaŭ 30 jaroj (!). Estus miraklo, se ili estus tute homogenaj. Sed kiam nia "Princino sur pizo" aperis ni ankoraŭ ne scias.

Antaŭdankon pro kompletigo kaj ĝustigo.