La Esperanta Bildvortaro (EB) tradukita sub la gvido de Rüdiger Eichholz (1922-2000) aperis - post 24-jara laboro (!) - en 1988. Ĝi baziĝas sur la dua germana eldono de 1958 kaj delonge estas elĉerpita. En 1985 tamen jam aperis la tria germana eldono kun pli modernaj bildoj kaj eble kvinono de novaj objektoj, nocioj kaj terminoj. Supraĵaj recenzoj kritikis, ke EB ne estus "moderna vortaro". Kio estis evidente ĝusta pri la eksmodaj bildoj kaj evidente malĝusta pri la granda plimulto de terminoj, ĉar ili preskaŭ ĉiam restis sama: "Stirilo" de aŭto restis kaj restas stirilo, egale, ĉu la bildo montras aŭton de la 1950-aj jaroj aŭ nuntempan. Ak. Eichholz ankoraŭ ektradukis la ĉ. 20% de novaj terminoj el la germana eldono de 1985, sed pro aĝo kaj viv-cirkonstancoj ne plu povis fini la laboron. Jam de la dua eldono ekzistis multaj tradukoj al aliaj lingvoj (angla, franca - vd. maldekstre - ktp.), eĉ pli de la tria (krom al la kutimaj eŭropaj eĉ al ĉina, araba, japana k.a.).
Intertempe ekzistas la sesa germana eldono. Ties tradukon Petro de Smedt nun preskaŭ finis, tiel ke li esperas, ke la verko eble aperos ankoraŭ ĉi-jare. Mi havis la raran privilegion jam vidi kelkajn specimenajn paĝojn, kondiĉe ke mi ne parolus pri ili. Ĉar Petro nun mem malkaŝis la sensacion, mi estas rajtigita konfirmi al vi: Ĝi fariĝos tre, tre bona, probable unu el la plej gravaj verkoj de la jaro - se la planoj plenumiĝos.
Ni do esperu, preĝu aŭ faru ion adekvatan alian, ke la revo realiĝu: Nova Esperanta Bildvortaro 2010!
P.S. Kelkajn indikojn kiel pleje profiti de la nuna EB, vi legas sub la bildo de la germana Duden. 15 artikolojn pri EB 1988 vi trovas en Elektronika Bibliografio de Esperantaj artikoloj (EBEA) serĉante je "bildvortaro", iom pri ĝia ekesto tra Slipara Vortaro tie ĉi, iom pri la neniam aperinta traduko de la 3-a germana eldono de 1985 tie ĉi. Komparon inter 2-a eld. 1958 kaj 3-a 1985 vi trovas tie ĉi.
Jen kelkaj pliaj specimenoj de EB 1988:
https://www.test.ipernity.com/doc/bernardo/4087380
https://www.test.ipernity.com/doc/bernardo/7376387
Bernardo has replied to Milokula KatoSign-in to write a comment.