"La malferma parolado de D-ro Tonkin, prezidanto de UEA, okaze de la 60a Universala Kongreso de Esperanto, aperas kompleta en Kongresa Gazetara Servo (Kopenhago 1975) kaj montriĝas kiel bela modelo de tio, kion la usonanoj nomas wishful thinking, t.e. spekulativado per rozkolora fantazio.
Dungi senpagan - kaj efikan kaj seriozan! - laborforton por oficaj servoj, kaj serĉi monon inter ne esperantistoj, ke ili savu la financon de la Asocio, estas du ideoj prezentitaj de d-ro Tonkin en ties parolado, tiel distaj de la sobra realo de la vivo, ke ili apenaŭ taŭgas kiel pajlo por ŝtopi la retorikon de festa oratoro. D-ro Tonkin aspiras konstrui kastelon per neekzistantaj brikoj, kaj tia pretendo, propra al demagogoj kaj al nekompetentaj gvidantoj, aŭguras, ankaŭ ĉi-rilate - nenion bonan por la Asocio." (Boletín de la Federación Esperantista Española 13-a jaro 1975, n-ro 75 (212), p. 23).
Inter multaj gravaj esperantistoj, kiuj naŭzite rifuzis kunlaboron kun la Tonkin-a UEA i.a. ankaŭ estis Gaston Waringhien. Proteste li ĉesis plue agi kiel juĝisto en Belartaj Konkursoj de UEA kaj abdikis tiun oficon. "La arto labori kune"? - "La arto spliti kaj disigi"!
Sign-in to write a comment.