La malsupra instruo validas ne nur por tradukado al Esperanto, sed ankaŭ al ajna etnolingvo.
Dum la ĉiutaga patrinlingva parolado oni eĉ ne rimarkas tion, kiom abunde uzas idiomaĵojn, do esprimojn, kiuj estas neraciaj laŭ laŭvorta kompreno. Tamen, oni tiom multe alkutimiĝis je ili, ke por lingvouzanto ilia signifo ŝajnas esti tute natura, memkomprenebla ankaŭ por alilingvanoj.
Kvankam en ĉiu etnolingvo ekzistas racia maniero esprimi ion ajn, tamen, eble pro la instigateco "varii" la propran lingvaĵon, oni preferas uzi anstataŭe idiomaĵojn.
Tiuj idiomaĵoj buntigas lingvon, sed samtempe kaŭzas gravajn malfacilaĵojn kiam fari tradukon al alia lingvo.
En lernolibroj bedaŭrinde mankas tiu necesa instruo pri kiel traduki al fremda lingvo tekstojn, kiuj abundas pri idiomaĵoj. Tio ofte sperteblas en la lingvaĵo de personoj, kiuj lernis el neoportunaj lerniloj, aŭ praktikis kun sampatrinlingvanoj (ekz. ene de familio) iun fremdan lingvon.
Nu, traduki patrinlingvan tekston al ajna fremda lingvo postulas du fazojn:
a.) Unue necesas traduki la koncernan tekston "de patrinlingvo" "al patrinlingvo". Tio eble sonadas iom strange, sed tamen tiu "tradukado" havas ege gravan rolon, ĉar pere de ĝi eblas *forigi* idiomaĵojn. Fakte oni devas transformi la originalan tekston al iu alia, laŭkomprene tute sama, sed en kiu teksto idiomaĵoj jam estu anstataŭitaj per racie kompilitaj frazoj (frazoj, kiuj estas tuj kompreneblaj helpe de la oportunaj, konsistigaj vortoj, sen esti necese koni idiomaĵojn). Per ĉi tiu metodo eblas diminui la danĝeron salamandri.
b.) Due, post kiam idiomaĵoj jam estas forigitaj, eblas komenci kompili la veran tradukon. Ofte necesas fragmenti la tro longajn frazojn. Fragmenti frazegojn ne devas kaŭzi ŝanĝon en la mesaĝo de la koncerna frazego. Tiun metodon eblas ellerni per speciala ekzercado. Tio devas esti tasko por instruistoj. Samofte necesas grave ŝanĝi la vortordon, despli tiukaze, se la kompilinto de la patrinlingva teksto ne ellernis frazumi elegante: ekz, kiam metis subjekton tro distancen disde predikato. Frazumi elegante bezonas pli multan atenton, ĉar oni ja estas kutime pigraj (penadŝparemaj)!
---
Pri tio vi povas legi ĉe la sekva ligilo:
www.ipernity.com/blog/35820/46412
Forigi idiomaĵojn estas nur transira(provizora) fazo por traduki patrinlingvan tekston al fremda lingvo. Neniu postulas tion, ke oni ne uzu idiomaĵojn en sia patrinlingvo.
Sed kiam traduki al fremda lingvo, ja necesas anstataŭi tiujn idiomaĵojn per raciaj priskriboj por, ke oni evitu laŭvorte traduki la neraciajn grupojn de vortoj (esprimoj/idiomaĵoj).
Traduki laŭvorte etnolingvajn idiomaĵojn (tion mi nomis "salamandri"), ne estas glora agado, ĉar alilingvanoj plej verŝajne ne komprenos tiujn tradukaĵojn.
Artetradukistoj se volas redoni ekz. la vilaĝan parolmanieron, anstataŭas la koncernajn idiomaĵojn per iuj ofte tute aliaj, kiujn oni uzas por pli-malpli similaj aferoj en tiu lingvo, al kiu lingvo oni tradukas. Sed tio jam estas vera arto! :-)
Sign-in to write a comment.