Sendube, en multaj etnolingvoj la prefikso "re-" montras ankaŭ inversan direkton por ago, movo. Tial, influite de etnolingvaj uzkutimoj, iuj eminentuloj atribuis al la prefikso "re" ankaŭ la signifon de tiu "retro", simile, kiel ili atribuis por la rolvorteto "kun" ankaŭ la signifon de tiu "per".  Tiu nedezirata etnolingva influo estis tiom forte karakteriza, ke la erara uzo de "re" jam aperis eĉ en vortaroj:
(iri) tien-reen  – tio fakte signifas iri tien, kaj poste iri denove tien!
Korekte:
iri tien-retren - [iri sencele]

Ĉu distingi la prefikson "re" disde "retro" estas nura harfendado? – eble kaze de neregulaj lingvoj, plen-plenaj per idiomaĵoj tio povas esti superflua harfendado, sed en la kazo de racie kompilita, regula planlingvo tio estas ne harfendado, sed rajta postulo, ĉar planlingvoj devas esti laŭeble liberaj de idiomaĵoj kaj de plursencaj vortoj.

- La prefikso "re" devas konservi sian klaran signifon pri denova, unufoje ripetita ago:
rediri: diri denove (ripeti la diron)
redemandi: demandi denove
repuŝi: puŝi denove
resendi: sendi denove
refari: fari denove
repensi: pensi denove
respeguli: speguli denove
ktp.

- La prefikso "retro" montras inversan direkton por ago, movo:
retroiri: iri al kontraŭa, mala direkto
retrorigardi: rigardi al kontraŭa, mala direkto
retropuŝi: puŝi al kontraŭa, mala direkto
retrogliti: gliti al kontraŭa, mala direkto
retrospeguli: speguli al kontraŭa, mala direkto
ktp.

 Se jam ekzistas la konvena prefikso "retro" por montri inversan direkton, tiukaze per kia "racio" eblas argumenti la eraran uzon de "re" anstataŭ "retro"?