Nuntempe oni zorgiĝas post la bedaǔrindaj efikoj de la nelonge okazintaj tertremo kaj cunamo en Japanlando.

La ĉefa kialo de tiu maltrankviliĝo ŝajnas esti la averio de tiu atoma centralo proksime al Fukushima. Dume preskaǔ neniun okulfrapas tio, ke tiu fortega tertremo nur malmulte kaǔzis ruiniĝon de konstruaĵoj, ĉar preskaǔ ĉiun gravan damaĝon kaǔzis la nekutime alta cunamo, sed ne rekte la tertremo! Tio signifas, ke japanoj estas treege lertaj konstrui tertremrezistajn domojn, konstruaĵojn.

En la marbordaj urboj ili konstruis ankaǔ kontraǔ-cunamiajn digojn, kiuj ja rezistis al akvopremo, sed ne al la dek-metre alta cunamo!

En la atoma centralo de Fukushima ne rekte la tertremo okazigis damaĝon, sed la nekutime alta cunamo.

Antaǔ ol daǔrigi la prezentadon pri atoma-teknologio, mi invitas vin iom pensi pri la nombroj de ĉefe karbo-ministoj, kiuj mortis dum jarcentoj en minejoj okaze de gaso-eksplodo, ter-kolapso, ktp, aǔ pli poste pro silikozo. Kutime oni ne konsideras tiajn famojn kiel gravajn, dume akcidento en iu atoma centralo ja estas urĝe konsiderinda famo!

Multaj registaroj intence prisilentas la monate mortintajn karbo-ministojn, aǔ la ĉ. sammultajn, monate mortintajn, silikoz-malsanajn handikapulojn.

Por havigi pli klaran imagon pri la esenco de tia aferaliro, mi prezentas al vi la opinion fare de la plimulto de homoj pri aviadil-veturado. La plimulto de homoj pretas kredi tion, ke aviadilo estas la plej malsekura veturilo. Jes, ĝis nun neniam okazis, ke aviadiloj restu en ĉielo. Ili ĉiam ”revenis” iel ajn al tero.

Sed en veturtrafiko sur teraj vojoj mortas ĉiujare multe pli multaj homoj (rilate al veturata homo*km), ol en aviadil-veturado. Tio signifas, ke se vi deziras veturi ekz. disde Ateno ĝis al Hamburgo, vi havas pli bonajn ŝancojn alveni sane kaj senvundite se vi veturas per aviadilo, ol se vi veturus survoje per aǔto.

Vi provus sumigi la mortintojn en karbaj minejoj dum periodo, kiam ankoraǔ ne funkciis atomaj centraloj. Bv. aldoni ankaǔ tiujn, kiuj mortis silente pro silikozo...

Pro malbonvolemo aǔ stultaĵo ja povas morti centoj, miloj, eĉ milionoj da homoj. Por tio ne necesas atoma centralo...

En la ĉernobila atoma centralo okazis nek tertremo, nek cunamo, sed io pli grava: stultaĵo! En Japanlando eĉ tertremo ne povis kaǔzi problemon, sed nur la tre nekutime alta cunamo.

Nekutimaj naturaj fenomenoj ĉiam povas okazi. La tegmentojn de domoj oni kalkulas laǔ maks. 300 kg./m2 kaze de neĝo. Sed ne eblas ekskludi certan malfeliĉan kuniĝantan efikon, ke la ŝarĝo de neĝo estu eĉ pli granda.

Ĉu vi estas sekurigita pri meteorita frapego? Ĉu en nia mondo, ĉiu familio disponas pri bunkro, en kiu povas supervivi per stokitaj nutraĵoj, akvo kaj ceteraj necesaĵoj, pli, ol kvin jarojn post iu meteorit-enfrapo? - certe ne! Tamen neniu postulas al ŝtatoj konstrui tiajn bunkrojn, kiuj estu provizitaj per ĉiu necesaĵo por pli, ol kvin jaroj.

En Fukushima funkciis tn. akvoboliga atoma centralo. Japanoj ne havas propran energiofonton, kiel ekz. iuj ŝtategoj, kiuj akiras petrolon el la superregataj, malproksimaj landoj (ekz. el iuj arabaj landoj).

El la naturaj uranio-elementoj nur la elemento U-235 taǔgas por liveri energion (por disiĝi [fisii]). Ĝi nature troviĝas nur je ĉ. 0.7%. en uranaj ercoj. Sed el nur unu gramo de U-235 eblas akiri 233 milojn KWh.!

La akvoboliga atom-centralo funkcias en fermitspaca sistemo. En la reaktora recipiento troviĝas uraniodioksid-enhavaj stangoj (densigitaj je ĉ. 2-3% U-235), al inter kiuj eblas se necese ŝovi tn. ”neǔtron-forglutantajn” stangojn, kutime el kadmio aǔ borenhava-ŝtalo. La rolo de tiuj stangoj estas kapti neǔtronojn, kaj ne plu lasi ilin trafi pluajn U-235 atomojn (tiel eblas bremsi ĉeno-reakcion). Sed por pliigi nuklean ĉeno-reakcion, necesas redukti la rapidecon de neǔtronoj, ĉar la tro rapidaj neǔtronoj ne povas disfendi la atomojn de U-235 (ne okazas vibrado en nukleo). La malrapidigitaj neǔtronoj sukcesas kaǔzi vibradon en U-235, kaj tiel disfandi ĝin.

Simile, ankaǔ la reaktora malvarmiga medio povas servi - kaj praktike ĝi ja eĉ servas - ankaǔ kiel neǔtron-englutanta substanco. En akvoboligaj reaktoroj oni uzas puran, normalan (”malpezan”) akvon, al en kiu oni enmetas boracidon, funkcie de la uzateco (elĉerpiĝo) de la ”fuel” materialo (uran-dioksido).

La akvoboliga reaktoro do uzas kiel malvarmigan medion puran akvon, kies vaporoj rekte servas por funkciigi turbinojn. Do temas pri fermita spaco kun reaktora recipiento, turbino, malvarmiga (likvo-agregstatiga) instalaĵo, kaj denove reaktora recipiento.

En reaktora recipiento la urandioksidaj stangoj, radiade bremsitaj per boroacido kaj se necese per kadmiumaj stangoj, boligas la akvon je ĉ. 298 °C kaj 75kg/cm premo. Tiu varmega vaporo forlasas reaktoron tra firmaj tuboj kaj funkciigas rekte (sen termŝanĝa cirkvito) turbinojn. Forlasante la turbinojn vaporo fluas tra malvarmiga instalaĵo, kaj fine ĝia agregstato transformiĝas al likva. La obtenitan akvon elektro-pumpiloj retrofluigas al reaktora recipiento. Tio estas mallonge (simpligite) la funkciado de la akvoboligantaj atomaj centraloj.

Dum la tertremo en Fukushima, la sinprotektanta sistemo haltigis la atoman fisio-reakcion, enŝovante la kadmiumajn stangojn. Sed pli poste la cunamo malbonigis la rezervajn diselajn motorojn (ili ensorbis la inund-akvon anstataǔ aero), kaj funkciis nek la pumpiloj kiuj normale recirkuligas la akvon en tiu fermita reaktora spaco, nek la pumpiloj, kiuj cirkuligas la eksteran maran akvon, per kiu estas malvarmigita la vaporo, kiu elvenas el turbinoj, kaj devas retroflui likvoforme al reaktora recipiento.

La nuklea reakcio jam ne plu funkciis, sed la varmegaj urandioksidaj stangoj trovarmigis la nefluantan akvon, kreante ege altan temperaturon kaj premon. Tiu premego minacis disrompi la reaktoran recipienton. Post iom da dilemo, oni decidis malfermi la sekur-valvojn de la reaktoro.

Sed dume, la temperaturo kreskis tiom multe, ke parto el molekuloj de akvo disiĝis al oksigeno kaj hidrogeno. Eliĝante eksteren, malvarmiĝante, hidrogeno rekombiniĝis kun oksigeno kaǔzante gravan eksplodon kaj incendion.

Parto el la ferm-cirkvita akvo foriris, kaj la ankoraǔ troege varmaj urandioksidaj stangoj restis sen malvarmiga medio, kio kaǔzis parte iliajn fandiĝojn. La fandiĝinta ”atoma fuelo” fluis malsupren, espereble kvante kaj forme ne sufiĉe/taǔge por plenumi la kondiĉon por kritika maso. Se la cirkulig-pumpiloj povintus ankoraǔ dum iom da tempo plue funkcii, okazintus nenio grava afero.

Ŝajnas, ke ĝis nun la temperaturo de la reaktoro malpliiĝis tiom, ke pluaj fuel-stangoj jam ne plu fandiĝas fluante malsupren.

Paralele al tio, en la ceteraj momente neǔzitaj blokoj estiĝis io alia danĝera situacio. La parte elĉerpintaj ”fuel-stangoj” estas metitaj al en ”ripozigaj” basenoj, kie ili estas malvarmigataj per akvo-cirkulado. Ili daǔre eligas varmegon, sed magnitude mapli, ol la aktive uzataj stangoj. Tamen ankaǔ ili postulas senĉesan malvarmigon, kaj se la malvarmiga akvofluo ĉesas, ili trovarmiĝas, kaj disigas molekulojn de akvo al hidrogeno kaj oksigeno, kiuj rekombiniĝante kaǔzas eksplodon, incendion. La manko de provizkurento, kaj pro la difektiĝo de la diselaj rezervaj generatoroj haltis la malvarmiga akvo-cirkulado, kaj la parte elĉerpintaj stangoj trovarmiĝis disigante akvomolekulojn al hidrogeno kaj oksigeno, kaj tiel kaǔzante eksplodojn, incendiojn.

Eĉ spuron de stultaĵo ne eblas konstati en la japanlandaj bedaǔrindaj eventoj...