Ekzistas en nia mondo kelkaj elstare danĝaraj zonoj, kie la naturaj katastrofoj re- kaj refoje ekstermas amase homvivojn. Mi mencios nur kelkajn el ili, por havi imagon pri ĉi tiu temo:

San Francisco situita super terkrusta romplinio; parto el Japanlando situita super terkrusta romplinio; parto el Nederlando situita je malleviĝanta tersurfaco, ktp.

Se kompari la surfacojn de tiuj loĝataj, danĝeraj zonoj, al iuj vastaj nedanĝeraj zonoj, kiuj estas apenaǔ loĝataj, eblas konkludi, ke estas pli saĝe transloĝiĝi amase (ŝtatnivele) al nedanĝeraj zonoj. Ekz. en Kanadlando troviĝas vastaj areoj apenaǔ loĝitaj, kie japanoj povus setliĝi. Se mi estus kanadano, mi certe ne protestus akcepti japanojn alsur tiuj nemulte loĝitaj areoj. Kutime oni pretas akcepti senplende la egale aǔ pli civilizajn gentojn, se la akcept-procezo certigas homecajn konsiderojn (reciprokan respekton pri kulturoj, lingvoj, tradicioj, kutimoj), kiel tio funkcias bonege ekz. en Svislando.

Multaj nederlandanoj setliĝas (transloĝiĝas) alen Hungarlando, sed neniu protestas kontraǔ ili. Ili kunportas ofte bezonatajn teknologio-scipovojn, konsiderindan labor-aliron, ktp.

Gentoj povas kunvivi en paco, kaj lerni reciproke iu de alia metiojn, scipovojn, lertecojn, kondiĉe, ke neniu gento klopodu lobie, konspire, suvereni super alia(j) gento(j).