Foje aperas kampanjoj por popularigi Esperanton, kaj ĉe la fino oni faras trompajn statistikojn. Nu, bone, reklamoj estas preskaŭ ĉiam mensogoj, tion ni scias, sed almenaŭ tiuj, kiuj faras reklamon estas konsciaj pri la trompa valoro de tiu rezulto. Sed ŝajnas, ke Esperantistoj eĉ kredas tion, kion ili reklamas.
Imagu la sekvan kampanjon:
Iuj Esperantistoj kreas interretan anglalingvan enketilon por kolekti opiniojn pri kiu lingvo iĝu estonte monda pontlingvo. La kreintoj de tiu enketilo rapide anoncas tra interreto kaj aliaj iloj tiujn, kiuj scipovas Esperante, kaj komenciĝas intensa voĉdonado. La enketilo montros sufiĉe rapide grandan plimulton favore al Esperanto, ĉar tiuj, kiuj preferus proponi ekz. siajn proprajn patrinlingvojn kiel eblan pontlingvon, ne scias pri la ekzisto tiu enketilo, do ne vizitas ĝin.
Iom simila trompado okazas eĉ nuntempe sur la portalo Vikipedio, kie helpe de aŭtomataj programoj eblas krei rapide milojn da artikol-titoloj.
Oni simile trompiĝas, kiam faras statistikon pri la vizitateco de Vikipedio.
Ekzemple, se mi bezonas ampleksan kaj fidindan informon pri io, mi ne vizitos la hungarlingvan Vikipedion, ĉar hungaroj estas entute nur ĉ. 15 milionoj (0.22%), dume anglalingvanoj estas ĉ. 1340 milionoj (20%). La ŝanco trovi pli multajn, pli detalajn, pli ampleksajn informojn estas nekompareble pli granda kaze de la angla lingvo, ol kaze de la hungara aŭ alia lingvo, kies parolantoj ne multas. Tion scias ĉiuj racie pensemaj homoj. Tial ne nur mi, sed verŝajne la plimulto de hungaroj preferas serĉi informojn sur la anglalingva paĝaro de Vikipedio. Do, lau la vizitateco de la hungarlingva Vikipedio ŝajnus, ke apenaŭ ekzistas hungaroj, dume laŭ la vizitateco de la anglalingva Vikipedio ŝajnus, ke la anglalingvanoj estas multe pli multaj, ol 20% – evidenta trompiĝo!
Kontraste al tio, Esperantistoj vizitas la Esperantlingvan Vikipedion ne nur pro bezono akiri informojn, sed ofte ankaŭ pro emociaj kialoj. Sekve, ĝia vizitateco povas sugesti eĉ pli grandan nombron de lingvouzantoj, ol. kiom parolas en realo ekz. la eŭskan lingvon.
Ekzistas ankaŭ multaj aliaj situacioj, kiam opinia publiko facile trompiĝas.
Se vi deziras ekhavi fidindajn informojn pri kiom amplekse oni uzas Esperanton, unue bv. fari esplorojn en via tuja proksimeco. Nombru tiujn, kiuj deklaras sin esti Esperantistoj, kaj kontrolu iliajn realaj lingvoscipovojn. Se vi ricevos depriman rezulton, ne kredu tion, ke aliloke la afero estas pli bona…
Articles by Laszlo Istvan TOTH
Ĉu povas esti sendependa tia gazeto, kies ĵurnalisto kasiĝas malantaŭ la titolo "redakcio"?
-
Antaŭ kelkaj jaroj, kiam la portalo Ĝangalo ankoraŭ furoris, mi faris kritikan rimarkon pri la reta…
-
11 Dec 2008
Financa krizo kun aldonaĵo + plua versio
-
Se iu ajn havas malfacilaĵojn kompreni la aktualan mondan financan krizon, tiukaze helpos la sekva f…
-
07 Dec 2008
See all articles...
Keywords
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
4 389 visits
Kiom da eŭropanoj povas efektive uzi Esperanton?
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
----
Tio povas validi por agadsferoj, en kiuj oni devas disvolvi nenian laboron, fortostreĉon. Sed ellerni lingvon ja bezonas grandegan laboron, fortostreĉon.
Kaze de Esperanto, varbado povas esti konsiderata kiel sukcesa, ne tiukaze, se venas al klubo "amasoj" de homoj, sed tiam, kiam tiu amaso ankaŭ ellernas la planlingvon!
Pri ceteraj aferoj mi jam skribis en la malsupra blogo:
www.ipernity.com/blog/35820/93799#commentlist
Krome, vi tute preteratentis miajn gravajn, pruveblajn, konkretajn prezentitajn faktojn.
Ĝis kiam vi ne sukcesos klarigi al ĉiuj legantoj la kialon pro kiu Esperantistoj ne parolas siajn planlingvon, ne indas fari tiajn emociajn asertojn.
Cetere vi certe estas multe pli saĝa, ol mi.
Estus bone, se vi iom informiĝus pri la proporcioj laŭ kiuj usonanoj uzas diversajn lingvojn.
En usono (305 miliono homoj) la angla estas uzata hejme je ĉ. 81,5%, la hispana je ĉ. 9,5%, kaj la indiĝenaj kaj minoritataj lingvoj je ĉ. 8%.
La nacia lingvo de Usono estas *la angla*, kara Rafael! - tion vi devintus scii, kiel bona reganto de la angla.
En Usono enmigrintoj povas ricevi civitanecon post kelkaj jaroj de loĝado, kaj post sukcesa ekzameno *en angla lingvo*, kiu enhavas ankaŭ teston pri la *angla lingvo*, kara Rafael!
Tiu leĝo tuŝas egale ĉiujn, sendepende de tio, ĉu oni setliĝas alen membroŝtato kiu proklamis la hispanan kiel oficialan lingvon, aŭ setliĝas alen membroŝtato, kie la angla estas la ĝenerale uzata lingvo.
En praktiko *la angla* estas la ĉefa lingvo en Usono, sendepende de tio, kiel vi interpretas la vorton "oficiala".
En Usono ĉiuj leĝoj, dekretoj, normoj, ktp. kiuj tuŝas ĉiujn federalajn ŝtatojn aperas en *angla lingvo*. La plej multaj kaj gravaj universitatoj instruas *angle*, kara Rafael.
Ĉiuj oficialaj vojindikiloj, afiŝoj, anoncoj aperas *angle*, eĉ se en kelkaj ŝtatoj tiuj tekstoj foje aperas *ankaŭ* (do pluse) hispane aŭ alilingve. En soldatservado oni parolas *angle*, polico komunikas inter ŝtatoj dise en Usono *angle*, kara Rafael.
En Usono kel federala ŝtato, ĉiu membroŝtato disponas pri rajto decidi pri sia(j) lingvo aŭ lingvoj. Sed tio ne ŝanĝas la ĝeneralan situacion.
Inter membroŝtatoj la sola pontlingvo restas daŭre *la angla*.
El 305 miliono civitanoj 216.4 miliono parolas hejme angle, 32.5 hispane, la resto alilingve. Sed *ĉiuj* civitanoj devas scipovi angle. Tio signifas, ke eĉ se kaŝite, sed la angla lingvo estas en realo la nedeklarita sed praktike tamen oficiala lingvo de Usono.
Vi skribis:
/"Ekzemple, vi diras ke salamandrado okazas en esperanto pro vera naturo de ghi."/
---
Mi ne komprenis tiun supran vian frazon, do mi petas vin rekompili ĝin pli racie, ĉar alie mi ne povos reagi al ĝi prisence.
Laŭ la reagoj, ĝis nun ĉiuj legantoj krom vi komprenis pri kio temas se paroli pri salamandrado. Mi miras, ke vi ne komprenis tion.
Se mi povas eviti *salamandri*, tio signifas, ke salamandrado ja estas erara lingvaĵo, kiun eblas kaj necesas korekti.
Fartu bone kaj ĝuu sanon!
Nu, tion mi tute ne ŝatas. Mi preferas konkretaĵojn, realaĵojn, emocie ne influitajn datenojn.
Mi scivolis pri via reago al tiu usona leĝo, kiu *postulas* anglalingvan scipovon disde kandidatoj al civitaneco. Sed vi silentis pri tiu temo...
Mi menciis 81.5% usonanojn, kiuj parolas hejme angle, sed vi evitis reagi al tio...
Mi konigis al vi, ke mi ja povas eviti salamandri en ĉiuj de mi regataj lingvoj, do salamandrado tute ne estas io cerba neevitebla fenomeno! - mi ja ne povas esti escepto.
Mi skribis pri realaĵoj, sed vi respondis teoriumante.
Vi insistas teoriumi pri prinomoj, dume mi demonstris al vi kio okazas en realo, sendepende de tio, kiel oni prinomas ŝtatajn lingvojn.
Vi parolas pri ebloj, mi parolas pri la ĉiutaga, spertebla realo.
Antaŭ kelkaj jaroj mortis en Kanado (Toronto) mia onklo, kiu vivis 13 jarojn en Aŭstralio, poste 18 jarojn en Usono, kaj fine li setliĝis alen Kanado, kie li vivis siajn lastajn 26 jarojn. Nur en Kanado li povis sperti alternativan, realan ŝtatan lingvon (do krom la angla).
Mi jam eĉ ne miras, ke la ĉefa demando daŭre restis nerespondite laŭesence: Kial Esperantistoj ne parolas siajn planlingvon? - Kial nur tiuj malmultaj homoj parolas normale Esperante, kiuj estas poliglotoj?
Disde neniu eblas postuli, ke parolu bone iun fremdan etnan lingvon. Sed se Esperanto estus tia, je kia ĝi estas reklamita, post jardeko da lernado oni ja devus povi amase uzi ĝin, ne fuŝe, sed ja bone!
Mi ripetas, por ne esti miskomprenata: kiam mi kritikas Esperanton, mi aludas ne nur al ĝia strukturo kaj funkciado, sed ankaŭ al ĝia *difiniteco*.
La nuna difiniteco de Esperanto ne estas sufiĉe matura, por esti prezentata/proponata al EU.
Amike
laszlo
Mi tamen ne deziras aparteni al tiu sinteno-kategorio, alen kiu vi metis vin per via komunikstilo!
Ne timu, mi ne uzos similajn ofendajn vortojn, ĉar mi distancigas min disde la konduto de tiaj personoj, kiuj vortumas kiel vi.
Mi parolis pri oficiala lingvo, ĉar en Usono en praktiko la nocio de ”nacia lingvo” estas egalvalora al tiu de ”oficiala lingvo”. Ankaŭ en Svedio oni ne proklamis la svedan kiel ”oficialan lingvon”, tamen ĝi funkcias same, kiel lingvoj deklaritaj kiel oficialaj en multaj ŝtatoj.
Mi ne mensogis, kara ”bonedukitulo”, mi tiel opinias pri la angla lingvo en Usono. Se vi ne scias kion signifas mensogi, bv. informiĝi en vortaro.
Sed mi ne skribis, ke salamandrado estas ligita al Esperanto. En miaj komentoj mi ofte menciis, ke salamandrado estas lingvospecifa, do tiu fenomeno sperteblas en ĉiuj lingvoj, kiujn uzas alilingvanoj. Mi tamen ne volas esti malbonedukita, do mi ne uzas ofendan vorton, mi skribas nur tion, ke vi ne citis korekte mian opinion pri salamandrado.
Tiu fakto, ke en Usono la angla lingvo ne ricevis la prinomon de oficiala lingvo, sed nur tiun de nacia lingvo ne estas esenca afero. Diversaj ŝtatoj interpretas divese la nociojn de oficiala, ŝtata aŭ nacia lingvoj. En Rumanio la rumana lingvo estas deklarita kiel ”oficiala” lingvo, tamen 10% el loĝantaro parolas hejme hungare. Tial mi skribis, ke vi ŝatas paroli vortojn, ĉar anstataŭ diskuti pri la esenco de iu afero, vi harfendadis pri neesencaĵoj.
Tiu insistado strikte diferencigi oficialan lingvon disde nacia aŭ ŝtata lingvo, tial estas sensenca, ĉar kiel mi jam menciis, diversaj ŝtatoj interpretas diverse tiujn nociojn.
Nun vi povas kompreni kial mi preferas klaran priskribon al ”specialaj prinomoj”.
Kontraste al vi, mi ne ŝatas diskuti nur por diskuti.
Amike kaj atendante de vi pli decan konduton,
laszlo
Vi denove parolis, parolis, kaj parolis (mi trovis eĉ pli ĝustan esprimon: "disuti vortojn"), kaj vi deflankiĝis al aferoj kiuj tute ne tuŝas ĉi tiun temon, dume vi zorgeme evitis reagi esence al la menciitajn konkretaĵoj.
Ĉe homoj eblas tre facile rekoni vortodiskutemon, se iliaj frazoj abundas pri ĝeneralaĵoj. Ili evitas mencii aŭ reagi per konkretaj faktoj, argumentoj, pruvoj. Anstataŭe, (pro manko de ĝusta kontraargumento), ili mergiĝas alen negravaj detaloj, insistas pri eroj kiuj tute ne efikas al esenco.
Kvankam vi certe komprenis kial mi uzis la nocion de oficiala lingvo (t.e. ĉar en Usono la oficialaj anoncoj, leĝoj, dekretoj aperas angle, en lernejoj, universitatoj oni instruas angle, ktp.), vi tamen sintenas kvazaŭ vi ne komprenus tion, kaj sekve, vi prenis okazon delektiĝi "diskutante vortojn". Ankaŭ la regulojn pri dececo vi forgesas, supozante, ke vi iam ajn konis ilin.
En laborejo mi havas iun kolegon, kiu sintenas simile al vi. Niaj gekolegoj ne tre emas diskuti kun li.
Ĉu vi scias, kiel nomiĝis post la dua mondmilito la orienta Germanio? - ĝi nomiĝis Demokratia Germana Respubliko. Ĉu ĝi estis *demokratia*? :-)
Se mi dirus, ke tiu orienta Germanio estis *demokratia lando*, ĉu mi dirus veron, aŭ "mensogus"? - mi supozas, ke vi denove evitos respondi je ĉi tiu mia demando.
Diversaj ŝtatoj interpretas diversajn nociojn diverse.
La nocio de "oficiala lingvo" estas la plej ĝusta prinomo por lingvo, en kiu aŭtoritatoj eldonas leĝojn, dekretojn, oficialajn anoncojn, por lingvo pere de kiu ene de la koncerna ŝtato oni instruas en lernejoj, fakultatoj, ktp., por lingvo, kiun aŭtoritatoj *postulas* disde tiuj, kiuj deziras akiri ŝtatanecon (civitanecon). Tiu fakto, ke en Usono la praktike oficialan lingvon oni ne nomas "oficiala lingvo" sed "nacia lingvo", havas nenian gravecon, efikon al ĝia praktika aplikado. Temas nur pri simpla etikedo.
Ĝuste tial, ĉar diversaj ŝtatoj interpretas divese la nociojn de ŝtata, oficiala kaj nacia lingvoj, via akuzado pri mensogo estas pli malsaĝa, ol ofenda! - tamen ĝi montras mankhavon pri edukiteco.
Mi konsideras akuzon kiel ofendon nur se la akuzanta persono estas sufiĉe vivsaĝa, prudenta. Do mi ne vere ofendiĝas je via akuzo...
Amike
laszlo
Sign-in to write a comment.