Malcerte mi trairas tiun padon
pendantan super vakuo danĝera,
okulfermite, por vidi la nenion.
En nebul' mi enspiras fum-odoron,
sentas plorojn de l' patrinoj senfilaj
kaj vokojn de la filoj disperditaj.
Sur la cindroj de mia viv' sidante
mi atendas la morgaŭon de l' filoj

H.