Mi ŝatas kuiri
minestronon* kaj brasikan supon,
rizoton kun fungoj kaj pastaŝuton*,
viando-bulon aŭ en saŭĉo buletojn,
-sed al ili kion mi almetu?
-ĉu polenton*, terpomojn aŭ rizon?
Al rizo mi aldonos iom da pizoj
(anemie aspektas tutblanka rizo)
Bonas ankaŭ kokid’ laŭ ĉina maniero:
tuje preta, altiras buŝon al telero.
Malabundi ne devas la salato
skulavita en malvarma akvo.
Kiam ĉio ĉi jam sur tablo estas,
tute lacas mi kaj malsat’ forestas.
El la kuirej’ mi emas forkuri.
Mi ja ŝatas kuiri sed preferus iri
en iun, eĉ senstelan restoracion,
esti prizorgita, kaj fari nenion.
Uf!, ankoraŭ labor’!
For... for... – almenaŭ dum festo!
Kiu lavos telerojn kaj reston?
minestrono* - fazeola supo
pastaŝuto* –it. pastasciuta ( senbulionaj pastaĵoj)
polento* - maiza kaĉo
La amata dom' la gepatra dom'
-
Normal 0 14
AMATA DOM’ GEPATRA DOM’ (laŭ Maria Konopnicka)
Amata dom’, gepatr…
-
05 Dec 2010
L' AFABLECO DE LA NEVIDANTOJ - Wisława Szymborska
-
Normal 0 14
LA AFABLECO DE LA NEVIDANTOJ - de Wisława Szymborska…
-
04 Oct 2010
See all articles...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
1 708 visits
Versaĵeto laca
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
la respondo donita al Anna kaj ulo38 valoras ankaŭ por vi. Se mi decidos (kun via permeso) viziti vin, ni pagos al ni la vojaĝon ĉiukaze kaj ni venos per trajno (ĉu iras la trajno ĝis Muggia?). Se vi deziros veni viziti nin kaj Vicenza, vi estos varme akceptitaj de mi kaj Attilio. Eĉ vi ne restos malsataj, mi tamen ne promesas ajnan fiŝaĵon, ĉar tiun mi ne ŝatas kaj faras ege malofte, ĉar ne estas mia specialaĵo. :-))
Sign-in to write a comment.