La reveno de la bohemo – kantita de Nelson gonçalves

A volta do Bohêmio

Versio de Vitor Mendes



Bohemio, jen mi ĉi tien revenas

Kaj petegante mi penas

Denove resti ĉe vi

Jen mi por revidi tiamajn amikojn

Tiujn al kiuj mi portis ridojn

Jen la mia gitar’ tie ĉi

Bohemio, pro tiu mia foresto

iu min diros kun gesto

Mokema kaj ironi':

Jen la bohem’

Li revenas al nia ĉeesto

Foriris kun ĝojo kaj festo

Kial do revenas li?

Ĉar okazas

Ke virin' floris al mi la vojojn

Alportante teneron kaj ĝojojn’

Kaj de mia kor’ iĝis la par’

En kompren’, min brakumis Kun rido de sun’

Kaj min diris karul’ iru nun

Kaj kun vi estu ĉiam gitar’

Iru nun, al riveroj al montoj, kaskadoj

Al rev’ pri novaj serenadoj

Kaj al via lojala fratar’

Iru foren, ĉar al mi restas ĝojo pro tio,

Kaj konsol’, ke pli ol bohemio

Vi min amas karul’, ja sen bar’