Mi skribas por proponi la jenan projekton: Uzi esperanton kiel ilon por korespondado inter infanoj kiuj ne parolas en esperanto. La afero okazos tiel: la esperantistoj iros al lernejoj (po unu klaso por ĉiu lernejo) kaj prenos leteron faritan en la nacia lingvo komune de la klaso elektita kun la gvido de la instruisto. kune kun la leteroj estos senditaj: fotoj, semoj, kanzonoj, ktp, laŭ la deziro de la lernantoj. Poste, la esperantisto respondeca pri ĉi tiu klaso tradukos esperanten tiun leteron kaj sendos al alia eksterlandano kiu portos ĝin,jam tradukitan, al infanoj ankaŭ ne parolantaj en esperanto de sia urbo por ke ili respondu. Tiam, la eksterlanda esperantisto resendos al la brazila esperantisto por ke tiu portu ĝin al la klaso pri kiu li respondecas. Mi proponos al la sekretariisto de mia urbo monpagon kontraŭ tiu laboro. Mi pensas ke tiu laboro vekos en la lernantoj kaj instruistoj la gravecon de esperanto por internacia amikeco. Sed unue mi bezonas trovi la alian esperantiston el alia lando... ĉu tio interesigos vin skribu al mi...