Laŭ “Encyclo

paedia of the Social Sciences“ (New York, 1933), fama poldevena usona lingvisto kaj antropologo, Edward Sapir, miris pri la obstakloj starantaj antaŭ la ideo de internacia ne nacia lingvo :

La opozicio al internacia lingvo havas malmultan logikon aŭ psikologion en sia favoro.“1

Tamen la angla estas ne facila eĉ por denaskaj anglalingvanoj. Fiaskis la organizaĵo Simplified Spelling Board, kiujn subtenis la prezidenton Theodore Roosevelt, la riĉega "Ŝtalreĝo“ Andrew Carnegie, Mark Twain, William James (kiun renkontis Edmond Privat...). Usonaj gazetoj moke amuziĝis kaj ortografiis "Rusvelt" aŭ “Ruzvelt“, kaj “Andru Karnegi“ aŭ “Karnege“. Nu, ili estis sur bona vojo por malkovri Esperanton ;-)

Listo de la reformoj de al angla estas trovebla en Wikipedia : List of language reforms of English

En 1977, en artikolo de la somera numero de la usona revuo “Foreign Policy“ (Eksterlanda politiko, paĝoj 38-53) aperis artikolo sub la titolo “In Praise of Cultural Imperialism ?“ (Ĉu laŭdo de la Kultura Imperiismo) verkita de David Rothkopf, profesoro pri internaciaj rilatoj, politikologo. En tiu epoko li havis altnivelan postenon pri internacia komerco de la administracio de Bill Clinton. En tiu artikolo li skribis :

Estas en la ekonomia kaj politika intereso de Usono zorgi ke, se la mondo adoptas komunan lingvon, ĝi estu la angla; ke, se ĝi orientiĝas al komunaj normoj pri telekomunikado, tiuj normoj estu usonaj; ke, se ĝiaj apartaj partoj estas kunligitaj per la televido, la radiofonio kaj la muziko, la programoj estu usonaj; kaj ke, se ellaboriĝas komunaj valoroj, ili estu valoroj en kiuj usonanoj sentu sin komforte.“ (p. 45) 2


Jam fine de junio 1961, en Kembriĝo (la urbo de la Tria Universala Kongreso de Esperanto !), Britio kaj Usono kunvenis tre diskrete pri organizado de la la monda lingvopolitiko. Pri tio detale skribis profesoro Robert Philipson, en verko publikigita en 1992 sub la titolo “Linguistic imperialism“.

Brita historiistino kaj ĵurnalistino, Frances Stonor Saunders, publikigis libron en 1999 sub la titolo "Who Paid the Piper ? : CIA and the Cultural Cold War". (Kiu pagas la sakŝalmiston ? CIA kaj la Malvarma Kultura Milito). Ĝi aperis ankaŭ en la franca, germana kaj hispana. Ŝi skribis :

Ĉu tion ili volas aŭ ne, ĉu tion ili scias aŭ ne, malmultaj estis la verkistoj, poetoj, artistoj, historiistoj, sciencistoj aŭ kritikistoj de la postmilita Eŭropo, kies nomo ne estis iamaniera aŭ alimaniere ligita al tiu sekreta entrepreno.

Multege da faktoj konfirmas ke la angla servas unue la intereson de la anglosaksaj potencoj sed ne tiun de la homaro

En sia “Alvoko al la diplomatoj“ (novembro 1915), Zamenhof konkludis :

"Sinjoroj diplomatoj ! Post la terura eksterma milito, kiu starigis la homaron pli malalten ol la plej sovaĝaj bestoj, Eŭropo atendas de vi pacon. Ĝi atendas ne kelktempan interpaciĝon, sed pacon konstantan, kiu sola konvenas al civilizita homa raso. Sed memoru, memoru, memoru, ke la sola rimedo por atingi tian pacon, estas : forigi unu fojon por ĉiam la ĉefan kaŭzon de la militoj, la barbaran restaĵon el la plej antikva antaŭcivilizita tempo, la regadon de unuj gentoj super aliaj gentoj.

Problemo estas en tio, ke esta fortega kredo en Usono pri "Manifest destinity" (Evidenta Destino) proklamita en 1845 :

John O'Sullivan kiam plifortiĝis ekspansiisma premo por la aneksado de Teksaso. Li pretendis ke Usono ricevis de dia providenco civilizan mandaton. En 1885, filozofo kaj historiisto pri Usono, (EN) John Fiske, aperigis sub la titolo "Manifest destiny", libron en kiu li subtenis la ideon ke Dio taskis al Usono la mision civilizi la mondon ! Li kredis je la rasa supereco anglosaksa kiel produkto de natura selektado, substrekante ke usonanoj kaj angloj jam konkeris trionon el la terglobo kaj antaŭenigis la progreson sub formo de kapitalismo kaj demokratio. La emon konsideri sin kiel popolo elektita de Dio kultivis en Usono la blankhaŭtaj anglosaksaj protestantoj ("White Anglo-Saxon Protestants" — WASP). Ankaŭ en 1885, en alia verko, protestanta pastro (EN) Josiah Strong skribis "Estas evidente ke la anglosaksoj tenas en siaj manoj la destinon de la homaro kaj ke Usono fariĝos la ĉefe sidejo de tiu regpovo". Li propagandis pri la supereco de la anglosaksa raso kaj por ke Usono civilizu kaj kristanigu la mondon, se bezone per armiloj. En 1886, li esprimis opinion laŭ kiu la anglalingvaj popoloj havas mision evangelizi la mondon . En 1895, (EN) Brooks Adams pravigis barbarecon; en "The Law of Civilization and Decay" (1895 — La leĝo de la civilizo kaj de la finiĝo) li antaŭvidis anglosaksan aliancon inter Usono kaj Britio por superregi la mondon.

Irananoj certe havas klaran sperton pri la uson-angla maniero "civilizi" la homaron... Same irakanoj, afganoj, sirianoj...

---

1 : “The opposition to an international language has little logic or psychology in its favor.“ Edward Sapir. "Language" : 155-169.

2. “It is in the general interest of the United States to encourage the development of a world in which the fault lines separating nations are bridged by shared interests. And it is in the economic and political interests of the United States to ensure that if the world is moving toward a common language, it be English; that if the world is moving toward common telecommunications, safety, and quality standards, they be American; that if the world is becoming linked by television, radio, and music, the programming be American; and that if common values are being developed, they be values with which Americans are comfortable.

3. "There is a hidden sales element in every English teacher, book, magazine, film-strip and television programme sent overseas.(…) If then we gain political, commercial and cultural advantage from the world-wide use of English, what are we doing to maintain this position?"