Restas nur 6 tagoj antaŭ la15a decembro por prezenti al vasta publiko kaj amasinformiloj, per afiŝoj tutmonde dissendeblaj kaj plusendeblaj, per ĉiuj eblaj sociaj retoj, interesajn faktojn pri Esperanto, ĝia historio, ĝia nuntempa aplikebleco, ĝiaj perspektivoj, vian asocion aŭ aktivadon.

Ekzemploj estas troveblaj ĉe :

www.ipernity.com/doc/32119 (sub "Photos")

Tio estas farebla ĉie, kie estas aktivulo, grupo, asocio. Eblas fari milojn ĝis la 15a de decembro. Mi ĝis nun enretigis ĉ. 70 sed plue prilaboras pliajn kaj aldonas ligilojn. Eblas fari alilingvajn adaptaĵojn aŭ tradukojn laŭ tiu skemo :

1. #Esperanto (supre)
2. "Internacia lingva komunikado" en pluraj lingvoj, depende de la lando kie oni vivas kaj de la lando(j) kiu(j)n oni celas
3. Prezento de fakto(j) pri Eo aŭ E-organizaĵo(j)
4. (malsupre) Linio kun la nomoj : Wikipedia : Esperanto - Duolingo - E@I - Lernu - Edukado - ILEI (por instigi al informiĝo; tiuj ĉi retejoj havas plurlingvan interfacon; estas ankaŭ esperanto.net)

La proporcioj de spaco pri 2 kaj 3 varias laŭ la lingvoj uzataj internacie (ankaŭ najbaraj) kaj nacie.

La restanta pli granda spaco antaŭ la lasta linio estas libere uzebla por atentokapta informo, prezento de asocio (loka, nacia, faka...) aŭ E-centro, -muzeo, ZEO, historia fakto, famulo lerninta aŭ uzinta E-on, ktp, tiel ke la publiko finfine komprenu ke ĝi estas sub-informata pri tiu lingva fenomeno.

Ni ne forgesu ke Esperanto estas “danĝera lingvo“ nur por tiuj, kiuj dissemas malesperon, malamon, perforton, militon, detruon.

Tiu 15a de decembro 2020 reprezentas ne mistrafindan ŝancon por igi Esperanton tutmonde videbla !

Ĉi kune mia lasta afiŝo :


Por/per Twitter :
Restas nur 6 tagoj antaŭ la 15a decembro por prezenti al vasta publiko kaj amasinformiloj, per afiŝoj tutmonde dissendeblaj kaj plusendeblaj, per ĉiuj eblaj sociaj retoj, interesajn faktojn pri Esperanto :