Estimata kongresanaro,
En la tragedia epoko, kiun trairas la mondo, tre saĝa estas la decido de la estraro de Irana Esperanto-Asocio organizi la 7an IREK en Teherano en virtuala formo.
Via invito aparte kortuŝas min pro diversaj kialoj, kaj mi estas tre dankema al vi pro tio.
Unue ĉar la 7a IREK finiĝos la 18an de aprilo, kaj miaj unuaj paŝoj en Esperanto komenciĝis la 19an de aprilo 1970 en la studenta Latina Kvartalo de Parizo, kiam mi aĉetis tri lernilojn inter kiuj 32-paĝa broŝureto en formato de poŝtkarto kun 8-paĝa vortareto de la vortoj uzitaj en ĝi.
Do, mia Esperanto-aventuro estos kvindek-jara post la fino de la 7a IREK, kiun mi deziras al vi ĉiuj riĉa je instruoj, konstrua kaj plena je kialoj kontentiĝi.
Due ĉar mi fariĝis kelkajn jarojn poste Mondcivitano kaj dank' al tio mi konatiĝis kun Moulud Saghafian, Mondcivitanino, kiam ŝi estis en Parizo. Poste ŝi vivis en Usono. Ŝi estis mia unua irana kontakto.
Ankaŭ aliaj iranaj esperantistoj kontribuis kaj plue kontribuas doni al mi pri Irano pli fratecan kaj homecan bildon. Mi ne forgesis bonan artikolon, kiun Mojtaba Kheir-Khah publikigis, supozeble en la jaro 2000 : "Internacia Tago de Ĵurnalismo", aŭ ankaŭ la renkontiĝon, en Parizo, kun Beĉjo (Behrouz), kiun profesoro M.H. Saheb-Zamani, doktoro pri psikologio de la Universitato de Teherano, rilatigis kun mi kaj kiu vivas nun en Kanado, aŭ Reza Kheir-Khah kiu, post pli malpli longa restado en diversaj landoj, finfine instaliĝis kaj edziĝis kaj patriĝis en Tajvano, aŭ s-ino Zarha Karimi, kiu foje prelegis en Parizo, aŭ D-rino Anĝelina Taremi (bedaŭrinde forpasinta en 2016), kiu fondis la Verdan domon de Arizono aŭ s-ino Mouloud Saghafian pri kiu mi jam skribis, aŭ Hamzeh Shafiee, el Teherano, aŭ Mahmud Mirbozorgi, ankaŭ en Teherano, aŭ "Kontenta", ie en Irano, kies blogoj, respektive "Espertanto" (ne estas tajperaro !), "Kontenta" kaj "Mirbozorgi", estas riĉaj je interesaj pripensoj kaj talento (multaj iranaj karikaturoj mirigas min !), aŭ Akbar Sedaghat, aŭ Reza Torabi* (antaue el Teherano), kies blogo ĉe Ipernity estas tre aprezata.
Mi ne forgesas ankaŭ la fakton, ke multaj iranaj esperantistoj profitis (laŭ mia insista rekomendo "ekspluati" ilin ! ;-) ) el ĉirkaŭ unumonata restado de Rachel Prual kaj David Cholet en Irano por diskonigi Esperanton okaze de ilia 23-monata vojaĝo ĉirkaŭ la mondo en 36 landoj en 2000-2001, ire kaj revene de kaj al la trafikcirklo de D-ro Zamenhof en la vendea ĉefurbo La Roche-sur-Yon, aŭ same dum pluraj semajnoj en 2019 kiam Laura Ledoux kaj Benoît Richard biciklis al Japanio tra suda Eŭropo kaj suda Azio ekde la vendea vilaĝo La Ferrière...
Pro tio mi scias kaj estas certa ke grandaj faroj estas eblaj per Esperanto kun irananoj. Tio same validas kun homoj el la tuta mondo. La afero kuŝas en edukado pri kiu favore pledis same Gandhi kaj Nelson Mandela sed ankaŭ famaj pedagogoj kiel Maria Montessori kaj Pierre Bovet.
Iranaj esperantistoj kontribuis kaj plue kontribuas malgraŭ malfavoraj kondiĉoj al transdono de pozitiva ideo pri Irano kaj ties popolo.
Tio koncernas nur mian rilaton kun Irano kaj irananoj. Se mi estus devinta lerni la lingvon de ĉiuj personoj, kiujn mi renkontis aŭ kun kiuj mi korespondis, mi estus devinta lerni certe ne malpli ol 60...
Nia rolo estas komprenigi, laŭeble plej frue, ke ĉiuj homoj ekkonsciu kiom pravis D-ro Zamenhof, kiu dediĉis sian vivon por redoni vidkapablon al homoj en reala senco per okulkuracado kaj en figura senco per homeca filozofio. Riveli la plejbonon de ĉiu homo ekde la infanaĝo devus esti vivregulo por ĉiuj.
Esperanto ne povas morti ĉar ĉie ekzistas komuna sento pri neceso de tutmonda paca kaj konstrua kunekzistado.
Agrablan kongreson al ĉiuj !
Henri Masson
Kunaŭtoro kun René Centassi de "L'homme qui a défié Babel" (La homo kiu defiis Babelon)
Sign-in to write a comment.