Packaravano ekiris el Nov-Delhio (Barato) la 2an de oktobro 2019 (150a naskiĝdatreveno de Gandhi) por atingi la UN-sidejon de Ĝenevo la 25an septembro 2020 por transdono de porpaca mesaĝo okaze de la Internacia Tago de la Paco.
Ĝi estas evento organizita de la barata movado Ekta Parishad fondita en 1991 de la agro-inĝeniero Rajagopal P.V.
Tio parte memorigas pri mondaj sociaj forumoj, kiuj okazis sub alia formo kun la slogano "Alia mondo eblas", komence ekde 2001 ĝis 2003 en Porto Alegre, en Brazilo, kaj poste en aliaj urboj :
- Brazilo : Porto Alegre en 2001
- Brazilo : Porto Alegre en 2002
- Brazilo : Porto Alegre en 2003
- Barato : Mumbai en 2004
- Brazilo : Porto Alegre en 2005
- Malio, Venezuelo, Pakistano — plurcentra en 2006 : Bamako, Karakaso, Karaĉio
- Nairobi en 2007
- Brazilo : Belém en 2009
- Senegalo : Dakaro en 2011
- Tunizio : Tunis en 2013
- Tunizio : Tunis en 2015
- Kanado, Kebekio : Montréal en 2016
- Brazilo : Salvador, Bahia en 2018
La kampanjo Jai Jagat baziĝas sur la spertoj de gvidantoj kiel Mahatma Gandhi, Martin Luther King, Nelson Mandela, Patrino Teresa, sufrageto Emmeline Pankhurst, ekologiisto Rachel Carson kaj multaj aliaj. Dum ĉiuj uzis neviolentajn strategiojn por kunigi homojn tra la mondo, precipe tiuj, kiuj estis senrajtigitaj, neperforto fariĝis parto de ilia individua devontigo kaj kondukis ilin batali por justeco dum semado de la pacosemoj.
Vinoba Bhave, devotulo de Gandhi, estis konvinkita, ke pli granda socia, politika, ekonomia kaj ekologia inkludo nevole kondukos al paco. Jai Jagat insistas pri nova tutmonda modelo de funda disvolviĝo kaj konsistigas justan manieron vivi kune sur la Tero.
Aliaj marŝadoj al Ĝenevo okazos en la sama periodo ankaŭ el Belgio (1a ĝis 30a de julio — itinero kaj datoj), Francio (el Karkasono, Liono, Marsejlo — detaloj en PDF: ), Svedio, Germanio (Hamburgo) kaj Italio. Multaj informoj aperas interrete pri tiuj landoj kaj aliaj.
La kunordiga organizaĵo por Francio estas Centre de recherche et d’information pour le développement (CRID : Centro de Esploro kaj Informado por la disvolviĝo)
Kelkaj el la subtenantoj de Jag jagat, en la franca:
“Silence" (revuo) :
SOL : Alternatives agroécologiques et solidaires /Agroekologiaj kaj Solidaraj Alternativoj.
Artikolo en la franca kun video :
Jai Jagat, la longue marche pour la paix : c'est parti ! (Jai Jagat, la longa porpaca marŝado : ĝi ekiris !)
Video en la angla kun subteksto en la franca (Brut) :
Rajagopal P. V., activiste indien pour l'environnement et la justice sociale
(Rajagopal P.V., barata aktivulo por ĉirkaŭmedio kaj socia justeco)
Video en la angla kun subteksto en la franca / sous-titrage en français :
Why Jai Jagat? By Rajagopal P.V. / Kial Jai Jagat ? far Rajagopal P.V.
जय जगत | Jai Jagat Song | World integration song | Inspirational song / Jai Gagat-Kanzono / Chant Jai Gagat
(kun subteksto en la angla / avec sous-titrage en anglais)
Informoj pri Jai Jagat :
FR — https://www.jaijagat.be/NL —https://www.nl.jaijagat.be/
EN — https://www.jaijagat.be/la-campagne-jai-jagat
Facebook : https://www.facebook.com/JaiJagat2020/
Twitter : https://twitter.com/JaiJagat2020
Informoj pri Rajagopal P.V. en Wikipedia :
EN —https://en.wikipedia.org/wiki/Rajagopal_P._V.DE — https://de.wikipedia.org/wiki/Rajagopal_P._V.
ES — https://es.wikipedia.org/wiki/Rajagopal_P._V.
FR — https://fr.wikipedia.org/wiki/Rajagopal_P._V.
ML — https://ml.wikipedia.org/wiki/രാജഗോപാൽ_പി._വി. (malayalam / Malajala lingvo / Idioma malabar)
Sign-in to write a comment.