En ĝia programo estas antaŭvidataj klerigaj kaj artaj programeroj, ekskursoj kaj vizitoj tra la urbo (nacia biblioteko, privata muzeo de muzikinstrumentoj, centra moskeo, spektaklo en Teatro de Opero kaj baleto ktp.), kaj tra la regio (Gisara naturrezervejo), kiuj permesos konatiĝi kun unu el la plej antikvaj ŝtatoj de la mondo, unu el landoj de la Silka vojo.
Dum posta 3-taga restado en Samarkando, antikva uzbekia urbo, estas planata varia ekskursa programo kun vizitoj al diversaj urbaj vidindaĵoj, inter kiuj Maŭzoleo de Hoĝa Danijor, observatorio de Ulugbek, placo Registan – antikva forumo de Samarkando, kelkaj madrasoj k.a.
Vizitontoj ĝuos ankaŭ admirindan dancan spektaklon en la Teatro de Historiaj Kostumoj “El Merosi”, kiu jam akiris sian meritplenan famon, vizitos la Sijob-bazaron, plej grandan en Samarkando, gustumos uzbekajn tradiciajn pladojn ktp. Oni ne preterlasos konatiĝon kun la sekcio de E-literaturo en Samarkand-regiona biblioteko je nomo de A.Puŝkin, unika en mezaziaj landoj, kaj renkontiĝon kun lokaj geesperantistoj.
Bv.legi pli detalajn informojn pri MAK-2020 en la retejo de ĉi E-aranĝo : uea.org/vikio/Unua_Mez-Azia_Kunveno.
Bv. kontakti la organizantojn rete : mezaziakunveno@gmail.com Bonvenon !
---
Jen ebla okazo por pliampleksigi la artikolon de Vikipedio pri Taĝikio kaj Samarkando (Uzbekio) :
eo.wikipedia.org/wiki/Taĝikio
eo.wikipedia.org/wiki/Samarkando
Sign-in to write a comment.