Karaj amikoj, kolegoj, samideanoj,
Baldaŭ venos la signifoplena dato kaj festa okazaĵo por la urbo, pri kiu multegaj loĝantoj de la planedo ŝatas pensi, memori, revi kaj paroli. La 18-a de oktobro – la Tago de Samarkando. La evento, kiu meritas refokusigi nian rigardon je alloga beleco, unika aromo kaj arkitektura dekoro de la urbo, iam nomita la "Perlo de l´Oriento". Ĉiuj, kiuj persone spertis la mirindaĵojn de Samarkando en realo, ĉu de malproksime, ĉu estinte tuj apude aŭ eĉ nur en siaj pensoj aŭ sonĝoj, konservis neforviŝeblajn impresojn pri la grandioza historia heredaĵo kaj neordinara nuntempa kulturo de la mondfama urbo.
Kaj ĉiujare venas la Tago, kiam ni esperas, ke almenaŭ por momento, vi transformos viajn pensojn kaj sentojn en ion kreivan por el la fundo de via animo esprimi – naskitajn fare de via koro kaj enstampiĝintajn en via menso – rememorojn pri tiu ĉi speciala loko. Tio estas eblo por dividi viajn travivaĵojn kaj sentojn, por konigi viajn specialajn spertojn kaj tra tiu ĉi transdono denove fari Samarkandon rendevuejo por homoj kaj kulturoj, tradicioj kaj novigoj, por Oriento kaj Okcidento. Ja ĉiam tiel estis en la pasinteco kaj tiel estu ankaŭ en la estonteco!
Eble por iuj, ununura vorto sufiĉos por esprimi tiun ĉi vizion; iuj skribos personan leteron al Samarkando aŭ verkos saluton forme de poemo, kanto, desegnaĵo; aŭ komunikos siajn bondezirojn aŭ sonĝojn por la estonteco de la urbo… Kompreneble, ĉio dirota kaj verkota pliproksimigos nin unu al la alia, unuigos nin ĉirkaŭ la eternaj valoroj, pliigos niajn konojn, evoluigos spertojn, plifortigos pacon kaj harmonion – ĉion, kio ebligis al Samarkando atingi la majestecon kaj por ĉiam eniri la historion!
Bonvolu sendi viajn reeĥojn, laŭeble, ĝis la 10-a de oktobro 2017 al nia retadreso: imps86@yahoo.com, kvankam la materialoj iutempe estos akceptataj ankaŭ post tiu ĉi dato.
La plej interesaj kontribuaĵoj estos publikigitaj en nialanda gazetaro, en la venonta eldono de “Konciza Enciklopedio de Eksterlanda Samarkandiana: Kulturo, Unuiganta la Mondon” ktp.
ĈIU ricevita mesaĝo estos danke agnoskita kaj la raporto pri la evento estos sendita al ĈIUJ partoprenantoj.
Atendante vian baldaŭan respondon, ni antaŭdankas pro viaj asisto kaj eventuala kunlaboro.
Amikajn bondezirojn el 2750-jara Samarkando, urbo de Monda Heredaĵo de UNESKO,
Anatoli Ionesov
Enciklopedia Projekto “Samarkandiana”
P.O. Box 76
UZ-140100 Samarkando
Respubliko Uzbekistano
imps86@yahoo.com
P.S. Bv, se eble, plusendi tiun ĉi anoncmesaĝon al viaj amikoj, konatoj, kaj ne nur esperantistaj! Dankon!
(FR) L’espéranto au présent — 6. Presse, information, médias, radio, télévision
-
6. Presse, information, médias, radio, télévision
-
07 Oct 2017
(FR) — Vladimir Poutine, la musique et l'espéranto
-
Nombreux sont les médias russes qui ont donné écho la visite inattendue de Vladimir Poutine, préside…
-
02 Sep 2017
See all articles...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
Free use
-
544 visits
(EO) — El Samarkando
La Internacia Letertago
Vorto pri Samarkando:
la urbo, pri kiu oni ŝatas pensi, sonĝi kaj paroli
Vorto pri Samarkando:
la urbo, pri kiu oni ŝatas pensi, sonĝi kaj paroli
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.