Fakte, tiu ĉi video ne respondas al la titola demando, sed ĝi havas la meriton iomete resumi en 3 mn 58 la historion de tiu lingvo kaj ĝian aktualan situacion.

Estus eble respondi al tiu demando, ke, kontraŭe al kio okazis por la NACIAJ lingvoj truditaj en la rolo de INTERNACIAJ LINGVOJ, la konkero de la mondo per Esperanto efektiviĝas de 130 jaroj je tre malgranda kosto, sen militekspedicioj, nek infanteriaj aŭ kirasaj divizioj, nek B-52 aŭ Tomahawk-misiloj aŭ militŝiparegoj, nek sekretaj (aŭ brutalaj) servoj, nek torturo, nek malhomecigaj aŭ robotigaj trejnadoj, nek mensmanipulado, nek koruptado, nek terorismo, nek genocido aŭ extermado, nek rabadoj, nek mensogoj (la fiolo de Colin Powell ĉe UN), nek riveroj da larmoj kaj sango : nur per fratece etenditaj manoj.

Eĉ John Lennon neniam imagis tion, li, kiu kantis en vehikla lingvo de superrego, kiu trudas manieron pensi, vidi la mondon, reagi, konsumi.

Kaj ŝajnas, ke tio estas la plej timiga el la abomenindaĵoj por la regantoj de ĉi tiu mondo : imagu planedon sur kiu oni ne povus riĉiĝi per la morto, senposedigo, la angoro, la sufero de aliuloj ... Jen inkubsonĝo por ili!

La atribuo al Esperanto, de kiam ĝi ekzistas, de financaj rimedoj kompareblaj al tiuj, kiuj estis atribuitaj al preparado de la milito kaj kiu neniam malhelpis ĝin dum jarmiloj, kiu nur faris ĝin pli mortiga kaj ruiniga, estas rimedo, kun aliaj — kiel, ekzemple, edukado, plialtigo de la nivelo de konscio — por ŝanĝi la vizaĝon de la mondo.

www.lemonde.fr/societe/video/2017/07/25/pourquoi-l-esperanto-n-a-pas-vraiment-conquis-le-monde_5164654_3224.html