1. Klarigoj pri Avaaz

Klarigoj pri Avaaz.org estas legeblaj sur diversaj lingvaj versioj de Wikipedia :

Avaaz rifuzis ĝis nun aldoni Esperanton al la 16-lingva interfaco de sia retejo. Tamen, povas esti, ke ŝanĝiĝos ĝia opinio kaj sinteno rilate al la Internacia Lingvo se ĝi konstatos bonan funkciadon de Esperanto pro la sukceso de la peticio por Esperanto. Nia rolo konsistas demonstri tion.

Avaaz lanĉas peticiojn laŭ decido de ĝia estraro.
Jam de kelka tempo, ĝi aldonis eblecon por unuopuloj kaj organizaĵoj lanĉi siajn proprajn peticiojn. Ĉi tiuj peticioj ne atingas la preskaŭ 20-milionan anaron de registritoj ĉe Avaaz, sed tio prezentas tamen ne neglektindan oportunon por diskonigi agadon aŭ aferon.
Bedaŭrinde, rekta ligilo estas ebla nur por kelkaj vaste uzataj lingvoj, ne por la aliaj.
Sekve, por tiu ĉi peticio por Esperanto, estis decidite aldoni la kompletan tekston de diverslingvaj versioj post la originala franclingva versio, unue en Esperanto, kaj poste en la ceteraj lingvoj laŭ ordo de alveno de la tradukoj, ĉe :

Français/Franca + Esperanto :
http://www.avaaz.org/fr/petition/Esperanto_langue_officielle_de_lUE/

2. Registriĝi ĉe Avaaz

Necesas unue registriĝi, enlistiĝi.
Se ne spertaj uzantoj de la Interreto hezitas enskribiĝi, tio estas tre simpla.
Nenio malhelpas poste ellistiĝi (eks-aniĝi) se oni ne plu deziras ricevi pliajn peticiojn de Avaaz.

Por enskribiĝo ĉe Avaaz, iri al :

http://www.avaaz.org/
Elekti la interfacan lingvon, kiun vi plej bone komprenas/regas inter tiuj ĉi :


Post klako sur la nomo de la elektita lingvo, aperas fenestro, kies supra parto aspektas jene :


Tute dekstre kaj tute supre, nigre, antaŭ la signo +, depende de la elektita lingvo aperas komando, kiu signifas : "KUNIĜU KUN AVAAZ"
Post klako sur tiu komando la paĝo fariĝas malhela kaj aperas jena fenestreto :



Sufiĉas indiki sian nomon (ĉi tie "Nom"), sian retadreson ("E-mail"), sian poŝtan kodon ("Code postal"), elekti sian landon en la menuo sur kiu aperas "Afghanistan" kaj klaki sur "Partoprenu !" (PARTICIPEZ).

Mi ne plu memoras ĉu, poste, oni ricevas mesaĝon por konfirmi sian enskribiĝon. Se jes, ĝenerale sufiĉas klaki sur indikita ligilo. Se ne, supozeble oni povas rekte klaki sur la ligilon, kiu ebligas atingi la tekston de la peticio.

3. Por subskribi

Rekte alireblaj versioj estas nun :

Français + Esperanto :
http://www.avaaz.org/fr/petition/Esperanto_langue_officielle_de_lUE/
Deutsch :
www.avaaz.org/de/petition/Esperanto_langue_officielle_de_lUE
English:
www.avaaz.org/en/petition/Esperanto_langue_officielle_de_lUE
Español :
www.avaaz.org/es/petition/Esperanto_langue_officielle_de_lUE
Italiano :
www.avaaz.org/it/petition/Esperanto_langue_officielle_de_lUE
Português :
www.avaaz.org/po/petition/Esperanto_langue_officielle_de_lUE
日本語 (japonais/japana):
www.avaaz.org/jp/petition/Esperanto_langue_officielle_de_lUE
한국의 (Coréen/Korealingva) :
www.avaaz.org/kr/petition/Esperanto_langue_officielle_de_lUE

La versioj atingeblaj tra la franclingva versio estas listigitaj laŭ ordo de alveno de la proponitaj tradukoj :

1) Nederlands (néerlandais/nederlanda)
2) Dansk (danois/dana)
3) 中文 (chinois/ĉina)
4) საქართველოს (géorgien/kartvela)
5) українська (ukrainien/ukraina)
6) Occitan (Okcitana)


Principe tre baldaŭ aldoniĝos la rusa, la okcitana, la korea. Pliaj versioj estos bonvenaj.


SIGNEZ CETTE PETITION
= Subskribu tiun peticion


Saisissez votre e-mail = indiku vian retadreson

SIGNER = Subksribi (sufiĉas klaki sur tiun vorton)



DERNIERS SIGNATAIRES = Lastaj subskribintoj


4. Por malenskribiĝi

Eblas eksiĝi senprobleme se poste oni ne plu emas sekvi subskrib-kampanjojn de Avaaz al kiuj cetere oni libere povas aŭ ne aliĝi.

"Por malenskribiĝi aŭ modifi viajn datumojn ie iu jn momento, skribu al unsubscribe@avaaz.org , aŭ uzu disponeblan ligilon, kiu aperas fine de ĉiu mesaĝo de Avaaz al vi.
Avaaz ŝirmos viajn datumojn kaj neniam dispartigos la datumojn kun aliuloj."

____________________________________________________________________________

Se io aspektas al vi neklara aŭ reĝustiginda, bonvolu atentigi min pri tio.

Bedaŭrinde, la malbenita sistemo de Ipernity fuŝas la karakterizojn de enpaĝigo, kiujn oni elektas : kion oni skribas per Times News Roman aperas en Arial; se oni elektas difinitan grandecon de litertipo, tiam apera alia, ktp. La afero aspektas finfine tute ne tiel, kiel mi volas.