Faldebla sunforno "Sunplicity"
— Sun(simpl)eco —
— Sun(simpl)eco —
(Fotoj el la retejo SUNplicity de Alain Bivas)
Priskribo
- ĝia pezo estas 2,5 kg.
- ĝi estas entute metala, do sana kaj daŭripova, por intensa ĉiutaga uzo.
- ĝia spegulo estas el la plej alta kvalito nuntempe produktita en Eŭropo de pura anodizita aluminio kovrita per ceramika nanotavolo.
- ĝi estas malfaldebla kaj refaldebla en proksimume 1 minuto, ĉio inkluzivita.
- ĝia tempo de aŭtonomeco sen necesa superrigardo kaj reorientigo estas pli granda ol 1 horo.
- en kazo de vento, la fundo de la bazo estas adaptita por ricevi balaston por sekurigi la stabilecon de la forno; la spegulo estas turnebla sen superverŝi ion.
- ĝia unika sistemo de celado indikas la kuirado-tempon kaj permesas anticipi la trajektorion de la suno.
- ajna prizorgado estas farebla de malantaŭe sen iam ajn rigardi la sunon, tiel ke surmeto de sunokulvitroj estas ne deviga.
Inter la malmultaj ekzistantaj parabolaj sunkuiriloj SUNplicity aperas kiel grava progreso, permesante al ĉiu ĝui la bongustan sunan kuiradon, ie ajn, en perfekta sekureco, kun minimuma priatentoo kaj, plej grave, sen ajna speciala kapablo.
Inter la avantaĝoj de SUNplicity elstaras:
- ĝia kompakta stokado, ultra-plata.
- ĝia optimuma malpezeco por facila transporto.
- ĝia muntado kaj malmuntado sen iloj en 1 minuto kronografe.
- ĝia aŭtonomeco de pli ol unu horo sen necesa reorientigo.
Bonega sekureco por infanoj, ĉar la lado de la plado restas malvarmeta ĉiumomente. Reduktita brilego.
SUNplicity ebligas ampleksan varion da receptoj kaj kuirmetodoj : forno, stufaĵo, dieto-menuo, rostaĵo (rostita kokido), ratatujo, kiŝo, pico, kuko, kradrostaĵo, ktp ...
Ĝia kuirado-tempo, iomete pli longa ol tradicia kuirado, plibonigas la guston, ŝirmas la vitaminojn; nutraĵoj ne alkroĉiĝas al la fundo de la kaserolo, nek brulas; en kazo de forgeso, la kuirado finiĝas mem pro la rotacio de la Tero ĉirkaŭ la suno.
Purigado estas facila per mola spongo, ĉar la elĵetaĵoj ne gluiĝas al la malvarma spegulo.
SUNplicity estas fabrikita per altkvalitaj sanaj kaj daŭrigeblaj materialoj elektitaj kun respektema alproksimiĝo al la ĉirkaŭmedio.
SUNplicity ebligis al Alain Bivas gajni Oran Medalon en la Lépine-Premion 2011 :
Alain Bivas / Bon Appétit Soleil, appareil de cuisson solaire pliable et portatif
(SUNplicity / Bonan Apetiton Suno, faldebla kaj portebla aparato de sunkuirado)
>> (MÉDAILLE D'OR DU CONCOURS LÉPINE et PRIX CHAMBRE ET SÉNAT)
Videoj en la franca :
www.sunplicity.fr/video_alain_bivas.php
Antaŭmendoj : Alain Bivas antaŭvidas fabriki serion de 200 sunfornoj SUNplicity por liveri ilin en aprilo-majo 2016 kaj taksas la koston, inkluzive impostoj, je 290 € :
"Accepteriez-vous le principe d’une souscription avec prépayement de votre commande, pour une livraison sous 90 jours ?"
Ĉu vi akceptus la principon de subskripcio kun antaŭpago de via mendo por livero en 90 tagoj ? (antaŭpago estas antaŭvidita en januaro-februaro 2016)
Se la propono interesas vin, vi povas lasi mesaĝon en la rubriko "Contact"
aŭ sendi medaĝon al
Se vi ne scipovas la francan, vi povas skribi :
Bonvolu registri min por mendo de unu sunforno SUNplicity(Veuillez m'enregistrer pour une commande d'un four solaire SUNplicity)
Sign-in to write a comment.