Tio estas la rezulto de klopodoj de Ludoviko Lazaro, EsperantiX — la eldonisto de la albumoj de la Aventuroj de Tinĉjo [Tintin] — ĉe Gibert Joseph. Ludoviko sugestis aldonon de emblemo de la 25a datreveno de Esperanto, kaj nun ĝi aperas ne nur en montrofenestro, sed ankaŭ ĉe budo de la akceptejo de la departemento pri lingvoj. Antaŭ kelkaj jaroj, kiam li dankis al la antaŭa estro de la lingva departemento pro lia favora sinteno al Esperanto, tiu ĉi respondis : "La libroj vendiĝas kaj mi estas komercisto, do…"

Bonvenaj estus similaj klopodoj en ĉiuj librejoj de la mondo, grandaj aŭ malgrandaj, por la jaro de la 125a datreveno de Esperanto.

Rimarkoj :
  • Interrete videbla kolekto de la eldonoj de "La eta princo" troviĝas sur la blogo de Pedro Hernandez (Hispanio) : "Miaj 122 Etaj Princoj".
  • Laŭ Patrick Tourreau", sperta franca kolektanto, ekzistas pli ol 300 apartaj eldonoj. La nombro da lingvoj, ne precize konata, proksimiĝas al 200.
Pri Gibert Joseph en la franclingva versio de Wikipédia : "Particularité unique à Paris, dans la section "Langues régionales" il y a un petit rayon dédié à l'espéranto" (Apartaĵo unika en Parizo, en la sekcio "Regionaj Lingvoj", estas eta breto dediĉita al Esperanto). Interna serĉado per "Rechercher", sur la retejo de Gibert Joseph, ebligas trovi — en la nuna momento — 26 titolojn de novaj kaj brokantaj E-libroj.

Spite la foreston de reklamo kaj ne prezenton en amasinformiloj, bone vendiĝas ekzempleroj de la dulingva libro EO-FR "
Jules Verne esperantisto ! Jules Verne, espérantiste !", de Lionel Dupuy. Aperinta en 2009, ĝi pritraktas la rilaton de Jules Verne kun Esperanto (E-prezento). Franclingva retejo de Lionel Dupuy.

Antaŭ la apero de la libro "L'espéranto", de Pierre Janton, en 1970, ĉe Presses Universitaires de France, estis praktike neniu libro pri kaj en Esperanto en komercaj francaj librejoj. Nun, krom Gibert Joseph, ankaŭ
FNAC proponas Esperanto-librojn sur sia retejo. Interna serĉado per "esperanto" por "Tous produits" (ĉiuj produktoj) indikas 201 rezultatojn. Krome, en Parizo, la unua franca eldonisto laŭ nombro da titoloj, L'Harmattan, jam eldonis librojn en kaj pri Esperanto ekde 1994 ("Le défi des langues", de Claude Piron). Rezulto de serĉado : 5 titoloj haveblaj ĉe L'Harmattan.

La rezultato de serĉado ĉe interretaj servoj de librovendo per la vorto "esperanto" indikas nun (la tri lastaj havas magazenojn en Francio) :
Aparte interesa estas la retejo abebooks.fr kie jam legitaj libroj estas proponataj "por dua legado" je tre malalta prezo : 6376 rezultatoj !

Senpage elŝuteblaj libroj (PDF aŭ zip).
Pli kompleta listo aperas sur la retejo de la Esperanto-Muzeo de Svitavy (Ĉeĥio). Rekta legado : retejo de Don Harlow.

La
traduko en la korea "La homo kiu defiis Babelon", t.e. biografio de D-ro Zamenhof, ebligis al tiu verko esti konsiderata "kiel rekomendinda al la korea junularo" en 2005 fare de la korea eldonista mondo. Do, la "fenomeno Esperanto" okazas ne nur en Francio...

Alia emblema literatura evento : la aŭtobiografia libro de Tivadar Soros, la patro de la tre konata financisto George Soros, pri la naziaj persekutoj en Hungario dum la Dua Mondmilito, "
Maskerado ĉirkaŭ la morto", estis publikigita en diversaj lingvoj ekde la Esperantlingva originalo : en la angla en Britio kaj Usono en 2000, en la rusa en 2001, en la germana (2005), la turka (2001), la hungara (2002) kaj la itala (2011). Ĉinlingva eldono estas en preparo. Vidu :
(EO) — Esperanto-literaturo : "Maskerado" — "La Quinzaine Littéraire" — Literatura Mondo legebla en Interreto — Jules Verne kaj Esperanto

Esperanto-eldonistoj en la mondo

Inter la eldonistoj, kiuj ludis plej gravan rolon en la historio de Esperanto estis ĉefe :
La ĉefaj estas nuntempe :
Pli kompleta listo aperas en Vikipedio sed ĝi bezonas aktualigon kaj kompletigon.