Ebenezer Howard havis daŭran influon en la pensado pri grandaj urboj. Li lernis la ĵus inventitan Esperanton*.
En libreto kiun li eldonis en 1898, il eksplikis sian opinion pri popolloĝigado.
La tajdo de la urbanizado devis esti forturnita, trovis Howard, per translokado de homoj el la ĉiam plivastiĝantaj metropoloj al novaj, memprovizantaj "ĝardenaj antaŭurboj".
Kiam Howard en 1907 gastigis kvincent esperantistojn en Letchworth*, la unua ĝardena antaŭurbo, li faris la maltiman profetaĵon (en Esperanto), ke kaj la nova lingvo kaj liaj novaj 'idealaj ŝtatoj' konkeros la mondon.
* Rimarkoj HM : Ebenezer Howard fakte lernis Esperanton en 1907. En la franclingva Wikipédia aperas artikolo kun mencio de lia nomo sub la subtitolo L'influence d'Ebenezer Howard kaj jena frazo (traduko) : "Tre ligita al la Esperanto-movado, li ofte prelegis en tiu lingvo." Ankaŭ la urbo Welwyn Garden City (Hertfordshire) estis fondita de Ebenezzer Howard, en 1920. Ne aperas artikolo en Vikipedio pri Letchworth, tiu urbo fama ne nur en la Esperanto-mondo sed kompense, aperas tre detala artikolo en Wikitrans.

Pri Esperantoparolantaj arkitektoj en la Enciklopedio de Esperanto (

PDF)

Konsulto de la Enciklopedio de Esperanto kun la radiko "arkitekt" liveras interesan materialon pri arkitektoj iam uzintaj Esperanton ĝis iom antaŭ 1932 (parte resumita kun kunmeto de disaj apartaj eroj kaj aldono de ligiloj) : Agache (agaŝ), Alfred, franco, urbarkitekto. Nask. 1875 en Tours. Efektivigas artan plivastigon de urboj: Dunkerque, Rio de Janeiro, k. a. Faris prelegojn kaj verkojn pri tiu temo. Faris multajn paroladojn pri E en diversaj landoj, precipe en Brazilo. (p. 12)
Rimarkoj HM : Ŝajnas ke lia plano por Dunkerque ne estis akceptita pro tro alta kosto. Ne ĉiam entute aprobitaj estis liaj planoj. Agache planis ankaŭ la ĉefurbon de Aŭstralio, Canberra, kaj, en Brazilo : Recife, Porto Alegre kaj Curitiba. Tre malkompleta kaj neaktualigita artikolo en Vikipedio. Li fondis la Société Française des Architectes Urbanistes.
Azorin Izquierdo Francisko, hispano, arkitekto, urbkonsilisto de Cordoba, parlamenta deputito Nask. 12 sep. 1885 en Monfonte de Teruel. Akceptigis en kongreso de la socialdemokrata partio proponon favoran al E. Reprezentis tiun partion en la SAT-kongresoj en Göteborg kaj Stuttgart. Verkis lernolibron, 1924, kaj la gravan oklingvan vortaron: Terminologio de la Arkitekturo, kun 2000 desegnoj, la klariga lingvo estas E (1932). p. 47 — Pri vortaroj, krom tiu de Inglada kaj Villanueva, kaj la “Universala Terminologio de la Arkitekturo” de Francisko Azorin, (p. 354) — "Arkitekturo Arkeologio, Konstruo kaj Arto“ de Azorin (p. 837) — Universala Terminologio de la Arkitekturo. (Arkeologio, arto, konstruo kaj metio). De F. Azorin, 1933, 215 p. "La verko enhavas ĉ. 2000 fakvortojn kaj 2000 desegnojn. Ĉiu radikvorto estas tradukita en 6-8 lingvojn. Do ĝi estas gravega gajno en nia fakvortara literaturo. . . La desegnoj ĝin faras kvazaŭ atlaso de la arthistorio. Sed lingvaj malkorektaĵoj." (p. 987)

Fairbairn (ferbern) Arthur Reees [probable Reeves ?], anglo, arkitekto. Nask. 6 majo 1884 en Sunderland. Laika predikanto metodista. Arĥeologo. De 1920 prop. sekr. por E movado en nordorienta Anglio. Fotografas kaj paroladas kun lumbildoj pri UK-j. (p. 210)

Firu Petro, ps. de Henriko Rabinovici, rumano, arkitekto. Nask. 10 jul. 1907 en Bucureŝti. E-isto de 1924. Liaj tradukoj el la rumana literaturo aperis en diversaj E-gazetoj (1928-32); en kunlaboro kun Pragano aperis de li en libroformo: Rumana Bonhumoro, 1932. Verkis la unuan R-E vortaron, 1932. (p. 222)

Hyama H. B. (ps.Tagulo), anglo, arkitektura desegnisto kaj pentristo. Kunlaboris al Int. Socia Revuo, al Antaŭen, LEA organo germana, kaj post la milito al Sennacieca Revuo; Literaturo. Verkis originale romanon, Nova Sento, (1915), kiu havigis al li niĉeton en nia literatura historio, ĉar kun la antaŭmilitaj romanoj de
Vallienne kaj Luyken ĝi helpis konduki nian originalan literaturon el ĝia legoteksta junaĝo. Tagulon ĉefe inspiris liaj teozofiaj konvinkoj pri la esenco de la vivo, sed Nova Sento propagandis plurajn ideojn malpli mistikajn, kiuj poste trovis pli ĝeneralan atenton, eĉ aprobon, ekz. la Ligo de Nacioj, senarmiĝo, vegetarismo, socialismo kaj certaj reformoj malliberejaj, kiajn oni jam aplikas en Sovetlando. Entute la ismoj ŝajnas fantazie miksitaj en lia romano, sed aparte ili prezentas multon pripensindan. La animo de londona senlaborulo teozofie reenkorpiĝas sur Marson, kie Tagulo imagis sian utopion. Memorante la mizerojn, kiuj malbeligas la homan “civilizon”, la reenkorpigito povas kontrastigi ilin kun la feliĉa socio, kiun la marsanoj konstruis per racia ekonomio kaj simpligita vivmaniero. (p.385).

Jasuda Jukiĉ, japano, arkitekto de Ĉefregistarejo de Formoso. Nask. 1 marto 1904 en Kyoto-si. Dum la studenta tempo en tria nacia kolegio kun-kompilis J-E vortareton. Trad. Inkubo (dramo), 1924. De 1927 laboras por E en F. (p. 441).

Motono Seigo, japano, prof. de Teknologia Kolegio en Kyoto. Nask. 15 sept. 1882 en Tokio-si. Verkis "Funkciecaj elementoj de Malnova J Arkitekturo kaj nova sento“ (E-); "Arkitekturo Internacia". (p. 644).

Pinhas Laĥovicki (p. 741 sub "Palestino"), arkitekto, prenis la movadon en siajn manojn, klopodas akiri subtenon de oficialaj faktoroj, aranĝas kursojn; liaj kunlaborantoj : f-ino Rotenberg kaj Benjamin.

Tomán János, hungaro, arkitekto. Nask. 29 aŭg 1900 en Arad [nun en Rumanio]. E-isto de 1920. Li instruis, organizis, propagandis, en 1927-8 estis prez. de HESL [Hungara Esperantista Societo Laborista]. Li kompilis E-H kaj H-E vortarojn, (536 p.) verkis gramatikojn. (p. 971-972).

Cywinski Ryczard, polo, arkitekto. Nask. 1884. E-isto de 1908. En 1917 en kunlaboro kun T. Sikora li publikigis “Manifeston de socialistoj E-istoj“, kun la devizo: "Socialistoj de ĉiuj nacioj unuiĝu per E, Amo kaj Racio !" Malgraŭ ke estis anoncita Tutmonda Ligo de Socialistoj E-istoj kaj eĉ fondita unua grupo en Petrograd, la "seismo" ne progresis. (p. 1066).

Ne aperas, en la Enciklopedio de Esperanto, la nomo de Léon Ballereau (1856-1935),
kvankam ĝi estas trovebla en la listo de la Esperanto-grupoj de Francio en la verko "Pourquoi je suis devenu espérantiste" de la pioniro kaj meceno de aŭtomobilo kaj aviado Ernest Archdeacon (Paris : Fayard. 1910, p. 192 — tiam li loĝis ĉe la n° 12 rue de Fontenay) . Troveblaj dokumentoj en la vendeaj arkovoj : "Léon" Jean Baptiste Charles Ballereau), arkitekto en Luçon, Vendeo (Foto ĉe la Arkivoj de Vendeo). Li estis la unua en Vendeo, kiu fondis Esperanto-klubon en 1903 kaj kiu skribis al D-ro Zamenhof la 5an de decembro de la sama jaro. Malmultaj spuroj estas troveblaj pri lia Esperanto-aktivado, kaj serĉado estas des pli malfacila, ke lia patro same nomiĝis Léon Ballereau (Fontenay-le-Comte, 15-02-1823 - Fontenay-le-Comte, 10-09-1877) kaj ke ankaŭ li estis arkitekto.

Nuntempe

Eric Hamelin, sociologo kaj urbarkitekto, estas kunaŭtoro, kun Olivier Razemont, de eseo aperonta la 19an de januaro 2012 sub la titolo "La tentation du bitume — Où s'arrêtera l'étalement urbain ?" (La tento de bitumo — Kie haltos la urba plivastiĝo ?). Parizo : eld. Rue de l'Echiquier. 224 p. Antaŭparolo de la fama urbarkitekto Roland Castro15-paĝa eltiraĵo en PDF. Eric Hamelin mastrumas la esplor-oficejon "Repérage urbain". Blogo (komplete alirebla post registriĝo)
TAKE


La asocio TAKE-ESPERANTO celas arigon de ĉiuj Esperanto-parolantoj, fakuloj pri konstruado
(ekde la elpensado ĝis la interna kaj ekstera aranĝado) por profesiaj
interŝanĝoj kaj terminologia laboro. Ĝi eldonas ĉiu-jare teknikan broŝuron "Jarkolekto de TAKE
". Enhavo de la "Jarkolekto de TAKE 2011" (PDF, surekrana vido / Elŝuto 315 Kb)
  • - Antaŭparolo de la redaktinto — Fabien de Mook (NL)
  • - Ĉarpentistoj kaj tegmentistoj kunlaboras en la konstruado de lukarnoj — Pierre Grollemund (FR)
  • - Transporta energia efikeco en Kroatio — Zlatko Hinŝt (HR)
  • - Tera domkonstruado — Dorde Obradoviĉ (SI)
  • - Ŝanhaja Mond-Ekspozicio: produktoj de ĉinaj kaj eksterlandaj arĥitektoj — SHEN Chengru (CN)
  • - Konceptado de konstrua strukturo —Jan Werner (CZ)
Konstru-Forumo.
Poŝta adreso :
RN 83 - Rue de Tiefenbach, FR- 68920 Wintzenheim, Francio
Tel.: (+33) 03.89 79 32 27
Retejo : take.esperanto.free.fr
Tel. / Fakso: (+33) 03. 89.77.52.56
Retpoŝto : esperanto.eludwig @ orange.fr

STEB

Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko : serĉu per "arkitekt" ĉe
www.eventoj.hu/steb/gxenerala_naturscienco/fakverkoj.htm
Atentu ke la nomo de Azorin aperas plurloke misortografiita : Azoún, F.


Version en français.