Instruado
- La bulgara ministerio de instruado per speciala cirkulero rekomendis al ĉiuj lernejoj de la lando la tiam aperintan lernolibron de Esperanto de Ivan Krestanov, fondinto de la “Bulgara Esperanto-Biblioteko” en 1908. Oficialaj sukcesoj estis sperteblaj en Bulgario, ĉefe sur la instrua kampo. Esperanto estis samjare instruata kiel laŭvola lernobjekto kun oficiala aprobo en Dupnica. (EdE, p. 121)
- La komerca gimnazio en Bergen (Norvegio) nomis Esperanton elektebla lingvo; la lektoro Einar Schibbye instruis Esperanton al 15 gimnazianoj.
- Stariĝis nacia instituto en Bologna (Bolonjo) por direkti la instruadon de Esperanto, kiu nomiĝis Itala Katedro de Esperanto (IKE). Fondinto kaj unua direktoro estis d-ro prof. Achille Tellini. Celoj de la Katedro estis la organizo de kursoj kaj ekzamenoj, la elekto de kapablaj instruistoj kaj profesoroj de Esperanto. La katedro eldonis ĝeneralan regularon por la ekzamenoj (EdE, p. 428). Rimarko : Ekzistas nun grupo "Achille Tellini -1912" en Bolonjo.
- Komenciĝis Esperanto-kurso kaj ĉiusemajnaj kunvenoj en Tabriz, Persio. Oftaj artikoloj pri Esperanto en la gazeto "Karadag" en 1913.
En Ĉinio
- La fondo de la respubliko malfermis novan epokon. Cai Yuan Pei, ministro pri publika instruado, dekretis la enkondukon de Esperanto en normalajn [porinstruistajn] lernejojn.
- Unua pioniro en centra kaj norda Ĉinio estis Lu Ŝi-Ŝin. Li lernis Esperanton de rusa Esperantisto. Ekpropagandis en 1909. Li esperantigis K. C. Ŝan. Li fondis E-asocion en Ŝanhajo en 1912 kaj refondis ĝin en 1919. (EdE, p. 598)
- Fondiĝis la asocio Ĉina Esperanto-Asocio kun centra oficejo en Ŝanhajo kun pli ol 300 membroj.
- Fondiĝis grupoj en Kantono, Nankingo, Ĉansu, Ĉangcau.
- Delegitoj de UEA en Ŝanhajo kaj Kantono. Apero de lernolibroj, vortaroj, koresponda kurso. Malfermiĝo de kurso semajna kaj de kurso supera.
- Ĉiea propagando. Ĉie la gazetoj enkondukis Esperanto-fakon. Kunlaboris kun granda sindonemo Sifo en Kantono kaj K. C. Ŝan en Ŝanhajo. Brilis tiam du gazetoj : "La Ĥina Socialisto" en Ŝanhajo kaj "La Voĉo de la Popolo" sub redaktado de Sifo en Kantono. (EdE, p. 160).
Movado
- Oka Universala Kongreso de Esperanto en Krakovo : Nepre leginda kaj tradukinda Parolado de D-ro Zamenhof la 11an de aŭgusto. Zamenhof rezignis je gvida rolo en la disvolviĝo de Esperanto.
- Naskiĝo de la laborista movado en Vieno, kiam fondiĝis “Bohema Esperanto-Societo Frateco”, kiu konsistis nur el laboristoj, kaj preskaŭ ĉiu membro apartenis al alia nacio. (EdE, p. 44)
- Fondiĝo, iniciate de redaktoro John Johansson, de la laborista klubo de Stokholmo, kiu tre vigle laboris en la unuaj jaroj.
- Fondiĝo de Riga Esperanto-Societo en Latvio.
- Fondiĝo de aparta ligo por efektivigi la urbon "Parkurbo Esperanto" je 13 km de Munkeno, kiu celis esti la centro de la tuta Esperanto-movado. Okazis granda loterio, monkolktado ankaŭ de Esperantistoj. "Fine la mono pereis, la plano fiaskis"... Tio pensigas ankaŭ pri la projekto de Esperanto-regno "Amikejo" en Moresnet en Belgio, apud la germana landlimo, kiu ekzistis nur kelkajn tagojn en 1908. Fakte pli nature solviĝis la problemo preskaŭ jarcenton poste, de kiam la urbestraro de Herzberg am Harz aŭdace decidis, la 12an de julio 2006, kromnomi ĝin, la "Esperanto-Urbo". Kompreneble ĝi ja ne celis per tio fariĝi la centro de la tuta Esperanto-movado, sed ĝi rapide fariĝis grava kaj modela Esperanto-centro.
Libroj
- Publikigo de la unua "Historio de Esperanto" okaze de la 25-jariĝo de Esperanto fare de la pola sciencisto Adam Zakrzewski (pseŭdonomo Z. Adam)
- Publikigo de Esperanto-traduko de la "Nova Testamento" fare de Brita kaj Alilanda Biblia Societo kaj Nacia Biblia Societo de Skotlando.
- Sub influo de Tolstoj, la tolstojana eldonejo "Posrednik" (Peranto) eldonis multajn rusajn lernolibrojn de Esperanto kaj eĉ specialan serion de literaturaj verkoj sub titolo "Tutmonda Biblioteko je la memoro de L. Tolstoj" 1912-16. (EdE, p. 971) — “Tutmonda Biblioteko je la memoro de Tolstoj“, trad. Nikolaj Kabanov kaj Anna Ŝarapova. 1912, 9 kajeroj entute 280 p. Religia kaj filozofia enhavo. (EdE, p. 978)
- "Geometrio Absoluta" de C. Vörös, eld. Kokai. La titoloj de la tri volumoj: "Elemento de la G.A.", 1911, 106 p.; "Analitika G. A", unua parto, La Ebeno Bolyai-a, 1910, 134 p.; "Analitika G. A.", dua parto, La Spaco Bolyai-a, 1912, 200 p. Gravaj sciencaj verkoj, tre kuraĝe aperigitaj. (EdE, p. 305).
Gazetoj kaj revuoj
- Fondo de "Scienca Gazeto", internacia revuo pri scienco kaj industrio, fare de Charles Verax, en Parizo. Apero de 1912 ĝis 1914. (EdE, p. 834).
- Apero, de 1912 ĝis 1914, de "Kataluna Esperantisto", organo de Kataluna Esperanto-Federacio kun aldono de "Bulteno de Barcelona Stelo".
- Apero, de 1912 ĝis 1914, de la laborista gazeto "Kulturo" en Ĉeĥoslovakio.
- Apero, de majo 1912 ĝis julio1914, de la framasona monata revuo “Homaro” tute en Esperanto en Hispanio. (EdE, p. 351)
- Apero de “Nova Sento” en Bilbao ekde januaro 1912.
- Ekapero de "Le Travailleur Espérantiste" (La Laborista Esperantisto), kies prizorganto estis Louis kaj poste Habert.
- En Graz (Aŭstrio), komencis aperi "Marto" kiel oficiala organo de Germana Esperanto-Ligo (GEL); ĝi ĉesis aperi dum la milito.
Vojaĝoj, turismo
- La dua komerca ĉambro, kiu diskonigis antaŭ la mondo sian favoron al Esperanto estis tiu de Los Angeles, kiu en 1912 sendis tra la mondo Donald Evans Parrish. Li vizitis 25 landojn kaj faris paroladojn pri Usono.
- Granda figuro de Bahaismo, Martha Root, usona ĵurnalistino, eklernis Esperanton en 1912. Ŝi vojaĝis tra la tuta mondo, escepte Sovetio, dum granda parto el sia vivo kaj ĉie ŝi forte konsilis uzadon de Esperanto al diversaj movadoj religiaj kaj nereligiaj.
- Augustin Pitlik, ĉeĥoslovako, doktoro pri filologio, supera sekretario en komerca ministerio en Prago, travojaĝis Eŭropon en 1912-13, kun lumbildparolado E-lingva, kaj per tio multe helpis la propagandon. Li parolis en 33 urboj de 11 ŝtatoj antaŭ sume 9370 homoj pri "Praha, popolaj kostumoj kaj Sokolaro“. (Vd ankaŭ "Esperanto en Estonio").
- Malgraŭ sia blindeco, la blinda ruso Vasilij Eroŝenko entreprenis sian unuan Esperanto-vojaĝon al Britio, kie li lernis en instituto por blinduloj. Li poste multe vojaĝis tra la mondo per helpo de Esperanto. (EdE, p.192)
- En turismo, la unua Esperant-lingva gvidlibreto estis eldonita en Italio en Ravenna, kun monsubteno de la urbestraro por la presado.
ZEOj
- Unua Zamenhof-placo en Terrassa kaj unua Zamenhof-strato en Sabadell (Hispanio, Katalunio), respektive inaŭguritaj la 29an de junio kaj 14an de julio, kaj unua Esperanto-strato de Limoges (Francio).
Naskiĝoj
- Naskiĝo, la 7an de marto, en Jamanaŝi prefektejo, Japanio, de Verda Majo, pseŭdonomo de Hasegawa Teru (1912-1947), japandevena pacistino, fama figuro de la neperforta rezistado kontraŭ la japana imperiisma en Ĉinio. En la printempo de 1936, danke al Esperanto, ŝi konatiĝis kun Liu Ren, ĉina studento en Tokio, kaj edziniĝis kun li en la aŭtuno de la sama jaro. Ŝi venis al Ŝanhajo en Ĉinio en la 19-a de aprilo 1937.
- Naskiĝo, la 14an de februaro, en Spišská Sobota en Aŭstrio-Hungario, de Tibor Sekelj (1912-1988). Ĵurnalisto, esploristo, muzeologo, verkisto kaj juristo, membro de la Akademio de Esperanto, en kiu li publikigis plurajn librojn, li lernis 25 lingvojn. Li plantis la Esperanto-flagon sur Akonkagvo kaj malfermis Nepalon al Esperanto.
Henri Masson club has replied to Roland PlatteauSign-in to write a comment.