Dankon al la vizitant(in)oj kiuj salutis min kaj proponis al mi aliĝon al ilia reto. Bedaŭrinde, la tempo mankas al mi por vere implikiĝi en Ipernity; mi estas ĉi tie ĉefe por observi kion utilan kaj interesan mi povus fari estonte (ekzistas ja multaj eblecoj !). Tamen tio ne signifas ke, okaze, ni ne povos eventuale interŝanĝi ideojn aŭ informojn. Vi povas trovi informojn kaj dokumentojn en rilato kun la problemoj de lingva komunikado kaj pri Esperanto ĉe la retejo de SAT-Amikaro.
Momente, mi ne havas projekton ĉe Ipernity, kvankam mi opinias la aferon tre interesa kaj diskoniginda. Mi volonte konservos la kontakton kun vi.


Kore.


Henri