En 1984, la alĝeria Asembleo voĉdonis familian kodon, kiu estis modifita en 2002 kaj 2005 pro rezistado de la virinaj kaj demokrataj movadoj kaj pro mediata kampanjo de "Collectif 20 barakat" (Kolektivo 20 jaroj, tio sufiĉas), kiun subtenis la teatra kaj kina aktorino Nadia Kaci ([kasi]. Laŭ Nadia Kaci, "Tiu kodo instituciis superecon de la viroj rilate al la virinoj, ĝi igis maljustecon laŭleĝa kaj, pro malfirmigo de la situacio de la virinoj kaj ties infanoj, malfortigis la tutan socion. Tiu kodo, kiu oficiale metas la virinojn je dispono kaj sub kontrolo de la viroj estas unu el la faktoroj, kiuj ebligis la linĉadon de virinoj de Hassi Messaoud en 2001. La dua faktoro (…) estas la forrabo de pluraj miloj da virinoj fare de armitaj integristaj grupoj en la makizoj. Ili estis tie sekse perfortitaj, torturitaj, submetitaj al sklaveco. Multaj el ili estis murditaj aŭ malaperis en la naturo. La turmentistoj, kiujn oni nomas hodiaŭ pentintoj, kvankam ili ne pentis pri io ajn, neniam estis — aŭ nur malmulte — malkvietigitaj. “
La historio
Alĝerio suferas je altega procento da senbaboreco. Laŭ OCDE (citita en “DjaZairess“, 14.05.2008) estis 30% da senlaboruloj en 2001, 15,3% en 2005.
Por trovi laboron, virinoj el diversaj partoj de la lando instaliĝis en la sud-Alĝeria petrol-industria urbo Hassi Messaoud (en WikiTrans) kun espero trovi laboron kaj subteni siajn familiojn. Tie, ili trovis loĝeblecon nur en malriĉega kaj malpura laddoma kvartalo, kies fifama nomo jam estis malbonaŭgura : "La bête immonde" (La abomena besto).
La 13an de julio 2001, sekve de akuza prediko de integrista imamo, centoj da viroj (de 300 ĝis 500 laŭ la fontoj) agresis, pied- kaj pugno-batis, vundis per tranĉiloj, sekse perfortis kaj torturis centon da virinoj okaze de puna ekspedicio. Similaj atakoj okazis antaŭe en proksimaj urboj kontraŭ unuopaj virinoj, en Ouargla, Remchi, Bordj, Tebessa.
Duobla puno
Por la viktimoj, la turmentado ne finiĝis post la foriro de la viroj. Komenciĝis por ili ne malpli kruela periodo. Por ĉiuj el ili, restos dumviva mensa nekuracebla vundo. La alĝeria registaro ne priatantis ilian plendon antaŭ justico kaj plurfoje malhelpis, prokrastis normalan disvolviĝon de proceso. La internaciaj amasinformiloj ne pli atentis pri la afero. Apelacia proceso okazis la 15an de decembro 2004 en Biskra. Pro ĉiaspecaj premoj, el cento da viktimoj, nur 30 aŭdacis ĉeesti en la tribunalo. Parto el ili forlasis la regionon por eskapi al la socia premo, al minacoj, al malestimaj rigardoj. Surbaze de onidiroj, la viroj estis konsiderataj kiel “bonaj familipatroj“ kaj la malfeliĉaj virinoj akuzitaj kiel “prostituitinoj“. La motivo de tiuj, kiuj kulpis pri tiu abomenindaĵo estis ke ili volis “purigi la morojn“...
Du el la viktimoj, Rahmouna Salah kaj Fatiha Maamoura kuraĝe frontis al la premo kaj al la kritikoj. Ili rakontis siajn travivaĵojn pri la terura nokto de la 13a de julio 2001 al Nadia Kaci, kiu helpis al publikigo de tiu atesto sub formo de libro : "Laissées pour mortes — Le lynchage des femmes de Hassi Messaoud" (“Lasitaj kvazaŭ mortaj — La linĉado de la virinoj de Hassi Messaoud).
Pogromoj
Tiu fakto senmanke pensigas pri pogromo okazinta en Bialystok en 1905, kiun D-ro Zamenhof priskribis en 1906 dum la dua Universala Kongreso de Esperanto en Ĝenevo, kvankam, en la tiama kazo, la viktimoj estis ne nur virinoj sed ciuj homoj sen distingo de aĝo kaj sekso :
"En la stratoj de mia malfeliĉa urbo de naskiĝo, sovaĝaj homoj kun hakiloj kaj feraj stangoj sin ĵetis kiel plej krudaj bestoj kontraŭ trankvilaj loĝantoj, kies tuta kulpo konsistis nur en tio, ke ili parolis alian lingvon kaj havis alian gentan religion, ol tiuj ĉi sovaĝuloj. Pro tio oni frakasis la kraniojn kaj elpikis la okulojn al viroj kaj virinoj, kadukaj maljunuloj kaj senhelpaj infanoj . . .
"Oni scias nun tute klare, ke kulpa estas aro da abomenindaj krimuloj, kiuj per diversaj plej ruzaj kaj plej malnoblaj rimedoj, per amase dissemataj mensogoj kaj kalumnioj, arte kreas teruran malamon inter unuj gentoj kaj aliaj. Sed ĉu la plej grandaj mensogoj kaj kalumnioj povus doni tiajn terurajn fruktojn, se la gentoj sin reciproke bone konus, se inter ili ne starus altaj kaj dikaj muroj, kiuj malpermesas al ili libere komunikiĝadi inter si kaj vidi, ke la membroj de aliaj gentoj estas tute tiaj samaj homoj kiel la membroj de nia gento, ke ilia literaturo ne predikas iajn terurajn krimojn, sed havas tiun saman etikon kaj tiujn samajn idealojn kiel nia? Rompu, rompu la murojn inter la popoloj! . . ."1
Ni havas en tio plian malĝojigan konfirmon de tio kion skribis Miĥail Bakunin (1814-1876) en polemiko kun Giuseppe Mazzini. Pri la kredantoj li skribis : "Unue, sen tiuj lastaj, la potenco de la hipokritoj, tiom religiaj kiom politikaj, estintus neebla. La hipokritoj neniam fondis ian ajn religion; ili kontentiĝis ekspluati tiujn, kiujn fondis sinceraj kredantoj. La arda sincereco de unuj ĉiam servis kiel pasporto al la hipokriteco de la aliaj. (...) Super la grego, kaj apud la hipokritoj, ĉiam dispartigante la regpovon kaj la direktadon de ĉi lastaj, leviĝas la terura grupo de fanatikaj kaj koleraj kredantoj. Pli puraj, ĉar ili estas senfine pli sinceraj, ili estas samtempe, kaj pli malbonfaremaj, kaj pli ferocaj kaj hipokritaj. Humaneco estas de ili nekonata; brulantaj pro arda fervoro por sia Dio, ili malestimas ĝin, hatas ĝin kaj ne demandas pli bone ol ekstermi la homojn milope, dek-, cent-milope."
***
Por plua esplorado en la franca :
“Laissées pour mortes“ : le lynchage des femmes de Hassi Messaoud“. Laura Jeanneaau. Retejo de Terra Femina.
“Algérie: Justice pour les femmes de Hassi Messaoud, Femmes sous loi musulmane“ (Français— English — Русский — 简体中文 — 繁體中文 — العربية — فارسی/ دری )
“La nuit de la haine“. Anis Allik. “L'Express“, 15-02-2010.
“Laissées pour mortes...“ Nadia Kaci. El BabelMed, retejo de mediteraneaj kulturoj.
“Laissées pour mortes” Les femmes lynchées à Hassi-Messaoud racontent leur calvaire / “Lasitaj kvazaŭ mortaj“ La linĉitaj virinoj rakontas sian martiriĝon. El retejo de “Algérie 360“, retejo de informado kaj aktualaĵoj pri Alĝerio.
“Affaire des femmes violentées à Hassi Messaoud – El Aïcha, le procès de la honte“ (La afero de la perfortitaj virinoj — El Aïcha, la proceso de la honto). “El Watan“, 16an de decembro 2004.
“Discrimination à l’égard des femmes — Le code de la famille dénoncé“ (Diskriminacio rilate al virinoj — La kodo de la familio publike malaprobita). “El Watan“, 21an de decembro 2004.
Algérie, le lynchage des femmes de Hassi Messaoud se poursuit (Alĝerio, pludaŭras la linĉado de virinoj de Hassi Messaoud), Nadi Kaci, “Le Monde“, 22.04.2010.
Laissées Pour Mortes – Le Lynchage Des Femmes De Hassi Messaoud. El retejo de eXtrême-centre.
“Laissées pour mortes , Le lynchage des femmes de Hassi Messaoud“. Rahmouna Salah, Fatiha Maamoura, Nadia Kaci. Eld. Max Milo, Parizo. 11.02.2010. 253 p.)
Samtema literaturo en Esperanto :
“Vivbruligita“. Suad. Parizo : SAT. Membiografia rakonto de palestina junulino, Suad, vivbruligita de siaj familianoj pro tio ke ŝi gravediĝis ekster geedzeco. Tradukita el la franca. 180 p.
“Vualo de l’silento“. Ĝura. Parizo. 1997. SAT. Juna kabilino estas mortkondamnita de sia familio, ĉar ŝi transpaŝis la praajn regulojn kaj elektis kiel vivkunulon francon kaj generis kun li infanon. Tradukita el la franca. 168 p.
1Vivo de Zamenhof, ĉapitro 3.
Sign-in to write a comment.