Membroj Ĉar tio koncernas la virinajn aferojn, nia asocio zorgas pri ĉiuj virinaj problemoj kaj instruas esperanton ĉe siaj membroj kaj aliaj kiel unopuloj, ktp.
KEVA jam havas siajn membrojn en tri provincoj kiel vi sekvas ĉiujn eventojn de la asocio.
Do, KEVA havas kiel membrojn en Kinshasa: nun preskaŭ 25 junuloj kaj 7 infanoj.
En malsupra Kongo, en Lukala, estas pli ol 30 KEVA-membroj.
En Bandundu-provinco estas pli ol 25 virinoj.
Inter la KEVA membroj ekzistas la georfoj kaj vidvinoj kiujn ni ankoraŭ kalkulis kaj aliaj estis perfortitaj fare de viroj dumvoje. Ni parolos pri ĝi poste.
Lernolibroj Ĝis nun, KEVA havas Junul-kurson, kiun ĝi uzas, poŝvortaron, kaj Cours rationnel d'espéranto. Ni indikas ĉi tie, ke tiu libro estas necesa precipe por la komencantoj.
Ni uzis ankaŭ unu kasedon pri Cours rationel d'esperanto kaj bone estas.

Instruistinoj de la jaro 2010 de KEVA

Ni estas instruistinoj de ĉiuj homoj, eĉ virojn ni instruas.
  • s-ino Leonie MPUTU intruas esperanton precipe al infanoj kaj aliaj virinoj el Binza Ozone;
  • s-ino Lylie KANDOLO instruas esperanton en sia klubo de UPN;
  • s-ino Nelly MASEMI instruas ĝin ĉe la unopuloj, pastrinoj kaj virinoj kiuj laboras en ŝtata oficejo pri turismo de la lando.
Aktivecoj de KEVA EN 2010.

De septembro 2010 ĝis la fino de decembro 2010, granda kaj grava estis KEVA-laboroj dum tiu tempo.
Aparte Kinshasa-kunvenoj ĉiusabate en DKEA-sidejo, KEVA faris kunvenon en Lukala por la unua kontakto de siaj membroj el malsupra Kongo ĉar tie estas la bazo de esperantistaj virinoj el malsupra Kongo. Tio okazis tre bone malgraŭ pluvo; ĝi kunigis dekkvin partoprenantojn antaŭ la dua vicprezidanto de DKEA s-ro Jozefo NLANDU LUYALU kaj la KEVA-Konsilanto s-ro WA DANA MONSHETNHY.

KEVA prelegis la 27an-de decembro okaze de la internacia esperanta virintago, kun s-ino Nelly kaj s-ino Charlene ENONGO, la gvidantino de AIDOSO kaj PERFORTOJ.
Ni indikas ankoraŭ ke kelkaj KEVA-membroj partoprenis en ĉiuj manifestacioj ĉe DKEA, ekzemplo en ĉiuj akceptoj de la fremduloj en la sidejo, ĉiuj esperantaj festoj.
Peto Keva deziras librojn, materialojn pri agrikulturo, kaj financojn por akiri la KEVA-statutoj kaj regularo. Ankaŭ devas starigi sian sidejon en Kinshasa, Lukala kaj Popokabaka kaj deziras subtenon. Bv. subteni KEVAn se tio plaĉas al vi karaj legantoj.

Farita en Kinshasa, la 13-an de januaro 2011.

POR KEVA

MAYIKA Marianne
Sekretariino