Sub la nomo "bullying" (ĉikanado*), tiu fenomeno ne tute nova atingas maltrankviligan dimension en usonaj lernejoj. "School bullying" (lernejoĉikanado) povas esti multforma : turmentado per insultoj, ripetitaj atakoj parolaj aŭ fizikaj, humiligoj, provokoj, frapoj, ŝtelo aŭ difekto de personaj objektoj, falsaj akuzoj, agresemaj mesaĝoj, ktp. Pro iu ajn kialo, infano fariĝas viktimo de samlernejanoj. Parto el tiuj infanoj ne plu povas konfidi aŭ elteni moralan suferon, ili ne plu volas frekventi lernejojn, ili eĉ perdas emon pluvivi... Plioftiĝas kazoj de venĝocela murdo sed ankaŭ, ĉefe, de memmortigo. Tio en lando kies influo estas grava, eĉ ekscesa en la tuta mondo, kaj kies devizo "In God We Trust" (Pri Dio ni kredas) aperas sur ĉiu monbileto... Malfeliĉa kaj malbonŝanca Dio !...

Statistikoj de National Institutes of Health (Nacia Instituto pri Sano), bedaŭrinde nur en la angla, havigas pli precizan ideon pri la graveco de tiu fenomeno en Usono.

Lernejoĉikanado etendiĝas ankaŭ en alia lando, kiu same apartenas al la grupo de la plej riĉaj : Japanio**. La informbulteno "Aujourd'hui le Japon" (Hodiaŭ Japanio, 24an de novembro 2010) raportis pri freŝdata kazo sub la titolo "
Le Japon confronté au suicide d'écoliers, victimes de harcèlement à l'école" (Japanio konfrontita al memmortigo de lernejanoj, viktimoj de lernejoĉikanado). En Sapporo, 13-jara knabino vokis la policon por diri "Temas pri memmortigo" kaj tuj sin ĵetis el la balkono de sia multetaĝa domego. Sur papero ŝi skribis ke ŝiaj samlernejanoj diris ŝin "horora" kaj ŝi indikis ties nomojn. La 23an de oktobro, alia lernantino sin pendumis en Kiryu pro tio ke, malgraŭ plendoj, ŝiaj samlernejanoj plue turmentis ŝin jam de semajnoj.

En tiu artikolo aperas jena frazo : "Le Japon a une réputation (justifiée) de pays sûr et non violent mais les statistiques sur le nombre de violences à l'école montrent un autre tableau." (Japanio havas [pravigitan] reputacion de lando sekura kaj neperforta, sed la statistikoj montras alian aspekton). Kaj, efektive, laŭ la japana ministerio de edukado : okazis 60 913 incidentoj en 2009, t.e. kresko de 37% en kvar jaroj, inkluzive en elementaj lernejoj kvankam pro demografia evoluo estas 2 milionoj da infanoj malpli ol antaŭ 10 jaroj.

Laŭ la ministerio, klarigo pri tiu situacio de perfortoj estas trovebla en la malfacileco regi siajn emociojn kaj esprimi parole siajn frustriĝoj. Kazoj de lernejoĉikanado atingis la nombron de 72 778 en 2009. Tio estas nur la oficiala nombro.

Raporto aperis kun statistikoj en Francio sub la titolo "Statistiques de la brute" (Statistikoj pri la brutalo. PDF). Ankaŭ instrua artikolo, sub la titolo "Intimidation" (timigo), en la kebeka "Encyclopédie de la mort — La mort à travers les pays et les âges" (Enciklopedio de la morto — La morto tra la landoj kaj aĝoj ["âges" povas ankaŭ signifi "epokoj"]. En Britio, enketo de la asocio Young Voice (Junaj voĉoj) ĉe 2 772 lernantoj en la jaro 2000 montris ke 61 % el la junaj viktimoj de lernejoĉikanado iam pensis pri memmortigo.

Esploroj de la norvego Dan Olweus, profesoro pri psikologio en la Universitato de Bergen, inspiras iniciatojn por preventi kaj bremsi tiun fenomenon. Franclingvanoj povas legi artikolon sub la titolo "Harcèlement et brimades entre élèves" (Turmentado kaj ĉikanado inter lernantoj). Alilingvanoj povas simple fari retserĉadon per la vortkombino "Dan Olweus bullying" (aŭ "bullismo" en la itala, "Acoso escolar" en la hispana, "Koulukiusaaminen" en la finna, "校園欺凌" en la ĉina, "집단 따돌림" en la korea, ktp.

Tiu afero koncernas ankaŭ la poresperantan agadon. La angla vehiklas kulturon, kiu ne taŭgas por la tuta homaro. Ĝi kontribuas al disvastigo de la usona vivmaniero "American way of life" kiel modelo por la tuta homaro. Granda specialisto de la mediatoj, profesoro Herbert Schiller elvokis la problemon de "Usona sencerbigo" publikigita ankaŭ en la Esperanto-versio de "Le Monde Diplomatique". La problemo estas en tio, ke tiu sencerbigo disvastiĝas per la angla lingvo pli kaj pli frue trudata en lernejaj programoj. Mi memoras pri eldiro laŭ kiu Las Vegas same allogas homojn kiel lampolumo altiras muŝojn. Bedaŭrinde, forta proporcio de homoj kondutas same kiel muŝoj...


*

Ĉikanado, tradukita en la franca per "harcèlement"— turment(et)ado — kaj "intimidation" — timig(et)o). "Lernejoĉikanado" ĉe WikiTrans.
**

Grafikaĵoj.