La vero preskaŭ ĉiam aperas en la historio, eĉ se malfrue. Libereco, demokratio kaj Homrajtoj devas progresi ĉie en la mondo : en kaj ekster Ĉinio. Ĉu tiuj, kiuj akuzas Ĉinion, progresas sur tiu vojo ? La respondo estas evidente nea !

Eĉ se ĝi multe progresis tiurilate, Ĉinio bezonas kaj devas plue progresi. Ni povos helpi Ĉinion survoje al homrajta progreso nur kiam ni kapablos haltigi malprogreson de homrajtoj en la ceteraj ŝtatoj.

Estis 2 310 984 malliberuloj en la prizonoj de Usono la 30an de junio 2008, do pli ol en Ĉinio, kiu troviĝas duavice. Estis 714 malliberuloj por 100 000 civitanoj en 2007 en Usono. Pro senpruvaj akuzoj, estas eĉ mortkondamnita esperantisto, Sekvojo (ĉerok-devena), jam de multaj jaroj en la koridoro de la morto de la malliberejo de Saint Quentin, en Kalifornio. Diversflankaj
klopodoj por liberigi lin restis sensukcesaj...

Esperanto mem suferis, kaj ankoraŭ suferas pro ŝtataj mensogoj, eĉ multe pli ol pro mensogoj. Eĉ se ni ne aprobas WikiLeaks centprocente, ni ne restu malkuraĝe neŭtralaj, indiferentaj, pasivaj !

Premego kaj kampanjo de timigo nun okazas kontraŭ WikiLeaks. Senvualigi ŝtatajn mensogojn estas formo de "terorismo" laŭ unuarangaj usonaj politikistoj !!! En Francio, politikistoj kaj ĵurnalistoj aplombe diras ke tio estas "faŝismo", ke WikiLeaks kondutas "senrespondece" !!! Ŝtatoj ne emas agnoski siajn krimojn, same kontraŭ aliaj popoloj kiel kontraŭ siaj propraj civitanoj !

Ĉu oni jam forgesis la "lecionojn de demokratio kaj de bonkonduto", ankaŭ de "diplomatio", kiujn donis Usono, Britio kaj Francio al Ĉinio dum la
Opiaj militoj ?

Ne multaj ŝtatestroj kondutis tiel kuraĝe kaj honeste kiel Willy Brandt, Nobel-premiito 1971, la 7an de decembro 1970, kiam, nome de Germanio, li surgenuiĝis en Varsovio por pardonpeti al la viktimoj de la naziaj krimoj kvankam li mem kontraŭbatalis naziismon.

La tutmonda movado AVAAZ, kiu havas pli ol 6 500 000 membrojn, lanĉis peticion por subteno al WikiLeaks. Mi mem subskribis kaj tuj poste anoncis tion ĉe Twitter kaj Facebook por kreskigi kaj akceli la diskonigon :

vinoverda Henri Masson


Mi ĵus subskribis tiun peticion por haltigi la subpremon de #WikiLeaks. Enskribiĝu ĉe @Avaazhttp://avaaz.org/wkfr et RT



Estas nun pli ol 378 000 subskriboj* el unu miliono necesa, tio post lanĉo de la peticio antaŭ iom pli ol 24 horoj. Rapidege alvenas pliaj, ĉiusekunde el la tuta mondo. AVAAZ antaŭvidas baldaŭan reagon per plenpaĝaj reklamoj en la usona gazetaro ekde kiam la nombro da subskriboj atingos unu milionon.

Urĝegas !


* 431 562 kvar horojn post dissendo de tiu ĉi komuniko !