Jam infanaĝe, en Somalio, en malriĉa familio de ŝafbredistoj, ŝi suferis tiun aparte neelteneble doloran traktadon. Per fuĝo al la ĉefurbo Mogadiŝo, ŝi finfine sukcesis eskapi al deviga edziniĝo kun nekonata multe pli aĝa sesdek-jara viro. De tie ŝi povis atingi Londonon, kie ŝi denove spertis ege penigan vivon kiel sklavino de familio de diplomatoj. Ŝi eskapis ankaŭ el tiu situacio kaj, post vagado en Londono, dank' al Terrence Donovan, fama angla fotistino, kiu rimarkis ŝin, ŝi sukcesis trovi sian vojon : ŝi famiĝis en la profesio de manekeno. Poste ŝi transloĝiĝis al Novjorko. Ŝi aktoris en pluraj filmoj.

Okaze de intervjuo kun la usona ĵurnalistino Barbara Walters, de NBC, kaj Laura Ziv de la usona versio de la franca virina magazino Marie-Claire, Waris Dirie decidis rakonti al ili la historion de sia kripligo. Ŝia konfeso finfine emociigis la publikon. Etoso de miro kaj simpatio transiris la landlimojn. Kofi Annan, la ĝenerala sekretario de UN, nomis ŝin "ambasadorino de la bonvolemo" en la batalo kontraŭ ekscizio. Waris Dirie de tiam trairis la mondon por prelegi, renkonti politikulojn, partopeni en konferencoj, renkonti influajn homojn, paroli kun delegitoj el la parlamentoj same kiel kun reprezentantoj de Eŭropa Unio.

En 2006, unuafoje en la historio, Eŭropa Unio decidis oficiale kontraŭbatali ekscizion. En februaro 2005, Waris Dirie renkontis 25 ministrojn de la ŝtatoj-membroj por pritrakti aranĝojn cele al lukto kontraŭ seksaj kripligoj. Post tiuj konferencoj, la leĝoj fariĝis pli drastaj en pluraj landoj, kaj prevento estis enkondukita.

En 2007, Waris Dirie komencis kampanjon de prevento kun Scotland Yard kaj BBC en Britio. "La homoj devas kompreni — ŝi diris — ke la virina generorgana kripligo ne havas rilaton kun la tradicio, la religio aŭ la kulturo. Tio estas perversa formo de troigo trudita al la infanoj. Ĉiuj landoj de la mondo devus prikonsideri seriozajn kaj drastajn aranĝojn kontraŭ tiuj, kiuj kulpas pri tiuj krimoj."

La agado de Waris Dirie kontribuis al prikonsidero de ekscizio kiel grava problemo de la tutmonda socio. Dank' al la premo de la internacia komunumo, 14 afrikaj ŝtatoj, inter kiuj Kenio, Ganao, Burkino, Eburbordo, Centrafriko, Benino kaj Togolando deklaris la praktikon de ekscizio tute kontraŭleĝa ekde 2007. 150 milionoj da virinoj tra la mondo (laŭ UNICEF en 2006) suferis ekscizion. Plejparto el ili suferis kaj plue suferas pro tiu kripligo, kiun faris parencoj aŭ senrespondecj kuracistoj. En multe da landoj, registaroj ne intervenas, kvankam ili scias kio okazas kaj kio rezultas el tio. Por milionoj da virinoj kaj junaj knabinoj tra la mondo, Waris Dirie fariĝis simbolo de paco kaj espero.

Waris gajnis multajn premiojn kaj rekompencojn pro sia laboro kaj libroj.Ŝi etas honora embro de la Klubo de Budapeŝto (The Club of Budapest; en E-traduko ĉe WikiTrans), neformala internacia asocio dediĉita al ellalorado de nova pensmaniero kaj nova etiko, kiuj helpos al solvado de sociaj, politikaj, enokomiaj ptoblemoj kaj de la defioj de la 21a jarcento.

En 2002, ŝi lanĉis la Fundaĵon Waris Dirie (Waris Dirie Fundation) kies sidejo estas en Aŭstrio. Ŝi akiris la aŭstran naciecon en 2005. Ŝi iniciatas kampanjojn por diskonigi al la tuta monde la praktikadon de tiuj kripligoj faritaj al la virinoj. La fondaĵo proponas ankaŭ helpon al la aktivuloj, al la viktimoj kaj al la mediatoj.

De tiam ŝi dediĉas siajn fortojn al kontraŭbatalo de tiu monstra kutimo.

Waris Dirie povis finfine interveni dum kvin minutoj ĉe la tribuno de UN por atentigi la reprezentantojn de ĉiuj nacioj de la mondo pri tiu monstra tradicio kaj kutimo, kiu ekzistas ankoraŭ en tro da landoj, ĉefe, sed ne nur, en Afriko. Mondmapo de ekscizio estas elŝutebla ĉe
http://www.unicef.fr/userfiles/carteexcision.pdf

La usona filmreĝisoro
Sherry Hormann, instalita en Germanio, eltiris el tiuj travivaĵoj Afiŝo de la filmo "Fleur du désert" pri Waris Dirie dokumentaran filmon, kies merito estas komprenigi al civitanoj de civilizitaj landoj kiomgrade detrua estas la miskompreno de religio miksita kun tradicioj, pli efika ol alkoholo kaj drogo por brutigo de homoj. Kiam la filmo aperis sur la ekrranoj, en Francio, ŝi diris : “J’espère que ce film ouvrira les cœurs et les esprits. Je souhaite que les gens sortent de ce film dévastés parce que la mutilation génitale féminine est une réalité qui se vit ici, même en France.“

Vendiĝis 11 milionoj da ekzempleroj de ŝia ĉefa libro, "Fleur du désert" (Floro de la dezerto). Ege kortuŝa kaj emociiga estas samtitola DVD, kiu rakontas ŝian vivon.

La parolado de Waris jam ekzistas en tradukoj en la nederlanda kaj en Esperanto, kiu estis uzita kiel ponto-lingvo por pliaj tradukoj en la portugala, la hungara. Plia aperos ankaŭ, pere de Esperanto en... la araba ! Filmeto pri ŝia parolado ĉe UN estas spektebla kun subtekstoj en la franca kaj Esperanto ĉe :
http://dotsub.com/view/ef48db3d-b46e-4061-b92b-59d207ba027e

Se vi mem deziras partopreni en subtekstigo de tiu video per traduko de tiu teksto de Esperanto al lingvoj, kiujn vi regas, bv turni vin al Leo De Cooman : Leo.De.Cooman @ pandora.be

La honto ne estu ĉe la viktimoj, sed ĉe tiuj, kiuj kondutas kiel superstiĉaj sovaĝuloj, kies rigardo evidente montras malamon kaj malestimon al la vivo, kies konduto karikaturas la Dion, kiun ili pretendas servi.


Parolado de Waris Dirie ĉe UN


Mi amas mian patrinon.

Mi amas mian familion, kaj mi amas Afrikon.

De pli ol 3000 jaroj, la familioj firme kredas, ke junulino, kiu ne estas amputita, estas malpura.

Ĉar tio, kion ni havas inter la kruroj estas malpura kaj estu amputita kaj sekve fermita kiel pruvo de virgeco kaj virto.

En la geedziĝa nokto, la edzo prenas tranĉilon aŭ razilon kaj tranĉas antaŭ ol forte penetri sian edzinon.
Se oni ne amputas virinon, ŝi ne edziniĝos kaj sekve estos forpelata el sia vilaĝo kaj traktata kiel publikulino.

Tiu praktiko daŭras, kvankam ĝi ne troviĝas en la Korano.

Oni scias, ke la sekvo de tiu kripligo estas, ke la virinoj suferos, same korpe, kiel psikologie dum la cetero de sia vivo. Tiuj samaj virinoj estas la vertebro de Afriko.

Travivis mi sed tio ne okazis al du el miaj fratinoj.

Sufia mortis tute sensanga post sia kripliĝo kaj Hamina mortis dum sia akuŝo, kun sia bebo ankoraŭ sur sia ventro.

Kiagrade nia kontinento plifortiĝintus, se tiu tiel sovaĝa rito estus forigita?

En mia lando ekzistas proverbo : la lasta kamelo de la vico marŝas same rapide kiel la unua.

Kio okazas al ĉiu el ni trafas ĉiujn aliajn.

Kiam mi estis infano, mi diris, ke mi ne volas esti virino. Kial oni volus esti virino, kiam oni tiom suferu kaj ke oni estu malfeliĉa ? Sed nun, estante plenkreska, mi fieras esti, kio mi estas.

Por ĉies bono, ni provu ŝanĝi, kio signifas..."esti virino".

130 milionoj da virinoj kaj knabinoj suferas pro tiu plago.

Elmigrintoj daŭrigas tiun tradicion en Afriko kaj Azio, sed ankaŭ en Eŭropo kaj Usono...


Waris DIRIE estis la unua virino, kiu parolis pri la generila kripligo kaj sukcesis kapti la atenton al tiu problemo.

La ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, Kofi ANNAN, nomumis Waris DIRIE speciala ambasadoro de U.N. pri la batalo kontraŭ tiu kruelaĵo. De tiam la generila kripligo estas oficiale malpermesita en multaj landoj.

Spite tion, ĝia praktikado daŭras hodiaŭ. Aktuale 6000 knabinoj kripligatas ĉiutage.



Fontoj

Plejparto el la informoj ĉi supre fontas ĉefe el la paĝo de FaceBook :


Waris Dirie, sa vie, ses succès, sa fondation

(W. D., ŝia vivo, ŝiaj sukcesoj, ŝia fondaĵo) de "Fleur du désert"

Dankon al Emilo Mas, kiu atentigis min pri ŝi, kaj al Leo De Cooman (BE), kiu faris la E-tradukadon de ŝia interveno ĉe UN kaj subtekstigis la videon ĉe dotsub.com.


Aliaj fontoj :

Tamen ekzistas aŭtomate tradukita Esperanto-versio el la angla Wikipedia ĉe