Kion respondi al tiu helppeto el Kongolando ?
Que répondre à cet appel reçu du Congo, et auquel j'ai ajouté une traduction littérale?
Kore - Cordialement,
Germain Pirlot
====================
Kara amiko Pirlot, - Cher ami Pirlot
Mi bezonas vian helpon : - J'ai besoin de votre aide :
Ĉu vi povas konsili nin kiel niaj plendoj kontraŭ nia fireĝimo de Kinshasa povas atingi kaj esti akceptita de grandaj internaciaj organizaĵoj ? - Pourriez-vous nous conseiller sur la façon d'agir pour que nos plaintes contre l'ignoble régime de Kinshasa puissent être acceptées des grandes organisations internationales? - Vere ni spertas firegon en Kongolando kaj niaj vivkondiĉoj pli kaj pli malpliboniĝas. - Vraiment nous subissons un régime ignoble au Congo et nos conditions de vie se détériorent de plus en plus. - Pro tio kelkaj samcivitanoj inkluzive de mi volas adresi nian plendon al internacia komunumo por ke tiu lasta vidu kiel influi Kinshasa respekti homrajtojn kaj plibonigi niajn vivkondiĉojn : - Pour cela, quelques concitoyens, dont moi-même, voudrions adresser notre plainte à une communauté internationale afin que cette dernière voie de quelle façon faire pression sur Kinshasa pour respecter les Droits de l'Homme et améliorer nos conditions de vie :
imagu : en Kongolando laboristoj ne estas pagitaj, oni ne konstruas stratojn, malsanulejojn, la mono estas ŝtelita, infanoj malfacile studas pro tio ke ne la registaro kovras studkostojn sed senlaboraj gepatroj de tiuj infanoj : unuvorte la registaro neniom/neniam/neniel prizorgas niajn vivojn. - imaginez : au Congo les travailleurs ne sont pas payés, on ne construit pas de routes, d'hôpitaŭ, la monnaie est volée, des enfants étudient difficilement du fait que ce n'est pas le gouvernement qui couvre les frais d'études, mais les parents sans travail de ces enfants : en un mot, le gouvernement ne s'occupe en rien/jamais/d'aucune façon de nos vies. - Ni estas en la mallumo kaj en desespero malgraŭ niaj ercoj. - Nous sommes dans les ténèbres et le désespoir malgré nos minerais.
Al kiu ni povas turniĝi por almenaŭ adresi au sendi nian plendon? Kion kaj kiel vi povas helpi? Ni vivas sen espero. - A qui pourrions-nous nous tourner pour au moins nous adresser ou envoyer notre plainte ?
Mi atendas vian reagon - J'attends votre réaction.
Amike salutas - Amicalement,
M.B.
---
Rimarkoj kaj proponoj HM
En multaj partoj de la mondo, eĉ en la plej riĉaj industriaj landoj, ekzistas kreskanta skandalo inter ekstrema riĉeco kaj ekstrema malriĉeco. Tio estas ankoraŭ pli perceptebla en landoj, regionoj aŭ lokoj sen industrio, sed riĉegaj je ercoj, nafto, gaso, naturaj rimedoj, aŭ kiuj reprezentas strategian intereson por registaroj, kiuj ambicias superregi la mondon aŭ teritorion, tio sen konsidero al la aspiroj kaj deziroj de la koncernaj popoloj. Tio estas precize la plej granda fonto de malfeliĉo kaj suferoj por la popoloj, kiuj vivas tie. 65% el la diamantoj de la mondo fontas el Afriko. Konata estas la esprimo “sango-diamanto“ aŭ “konflikto-diamanto“ pro tio, ke la profitoj estis kaj estas ofte uzataj, precipe en Afriko, por financi ribelojn, agadojn de militĉefoj. Ĝuste tie renkontiĝas ĉiaspecaj enlandaj kaj eksterlandaj rabistoj kaj koruptistoj. Unu el la plej malriĉaj landoj de la mondo, Gvineo Bisaŭa, estis senpova por rezisti al finance potencega kolombia kartelo de drogo, kiu trovis komplicojn eĉ en la registaro mem por fari el tiu lando provizejon de drogoj por Eŭropo. En Madagaskaro, la korea industria entrepreno Daewoo subskribis kontrakton por lui duonon el la kultivebla grundo (1 300 000 hektaroj) por produkti maizon. La Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo de la Unuiĝintaj Nacioj (ONA) atentigis pri risko de "agrara novkoloniismo". Aliaj entreprenoj same faras : la brita firmao Lonhro 20 000 ha en Angolo; Libio : ekspluatado de 250 000 ha en Ukrainio interŝanĝe kun nafto kaj gaso, ktp.
Pri najbara lando de D.R. Kongo, Angolo (ĉe Vikipedio / ĉe WikiTrans ), unu el la dek plej koruptitaj landoj de la mondo en 2005 (laŭ Travideblo Internacia / ĉe Vikipedio / ĉe WikiTrans ), kiu suferis kruelegan internan militon dum 28 jaroj, plejparte pro eksteraj intervenoj, certe eblas interrete trovi informojn en multaj lingvoj. Inter Press Service (IPS), i.a., raportis pri tiea situacio : "Les riches et les pauvres – un pays mais deŭ mondes à part" (Riĉuloj kaj malriĉuloj ― unu lando sed du apartaj mondoj). Kvin milionoj da homoj vivas en ladurboj ĉirkaŭ la ĉefurbo Luando dum riĉeguloj vivas luksege kaj frekventas multekostajn amuzejojn en la urbocentro. Tamen tio ne devas forgesigi, ke plej granda krimagentejo de la mondo, CIA*, spertiĝis pri koruptado, ekspluatado de malamo kaj antagonismoj inter triboj, etnoj kaj popoloj (talibanoj povas esti dankemaj al ĝi) kaj murdo de homoj tro ĝenaj pro ilia honesteco. Profitodona estas konfliktosituacioj por Usono, unua lando en produktado kaj la komerco de armiloj en la mondo (laŭ statistikoj de la Internacia Esplor-Instituto pri Paco de Stokholmo /
Stockholm International Peace Research Institute ― SIPRI). La 20 landoj, kiuj plejmulte eksportas kaj importas armilojn estas listigitaj ĉe http://www.sipri.org/databases/armstransfers) kaj aperas apud mondmapo respektive ĉe Importado, Eksportado.
El ĉiuj landoj de Afriko, D.R. Kongo (ĉe
/ ĉe
― pli kompleta estas la
franclingva versio) estas unu el la plej riĉegaj je diamanto (5a rango en la mondo), ercoj, nafto kaj naturaj rimedoj. El tio rezultas granda avideco kaj sekve grandega danĝero por la sekureco, la paco, la demokratio, la libereco, la vivkvalito, ĉar senskrupule riĉiĝintaj homoj posedas ankaŭ rimedojn por korupti, por aĉeti armilojn, salajri homojn, dungi soldatojn, eĉ krimulojn, kiuj konsideras, ke mortigi aliajn povas esti "laboro" same kiel iu ajn alia. Tio estas des pli facila, ke el senlaboreco rezultas malespero kaj emo senskrupule uzi iu ajn rimedon por pluvivi, sed ankaŭ por unika celo pliriĉiĝi senlime.
Ne ekzistas fidindaj informoj pri senlaboreco en DRK. Laŭ la retejo de "
Jeune Afrique", en 2005, estis indikoj pri 19,4% el la loĝantaro, dum, laŭ la nacia Oficejo pri la salajrularo, estis 35% el la junularo, kaj aliaj observantoj indikis 50%...
Organizo por Ekonomia Kooperado kaj Evoluo indikas, en raporto de 2008 (
PDF FR) 8,9%, sed subdungo 81,7%, kaj 28% da senlaboreco por junuloj malpli ol 24-jaraj. La situacio estas tiel malsekura, ke firmaoj de industriaj landoj ne emas investi en DRK. Pro tio, la ministro pri Malgrandaj kaj mezaj entreprenoj, Claude Nyamugabo, vokas la kongan diasporon investi en DRK :
Nyamugabo appelle la diaspora congolaise à investir au pays.
La registaroj de Kabila, patro kaj filo, heredis je katastrofa situacio de la antaŭa prezidento Mobutu, kiu ĉefe pensis pri propra pliriĉiĝo : li akumulis inter 5 kaj 6 miliardoj da dolaroj ĝis sia morto, kaj la publika ŝuldo de la lando atingis 13 miliardojn. Malsekureco ekzistas pli malpli ĉie, sed ĉefe en la nord-orienta parto de la lando, en la provinco de Norda Kivuo, kie ankaŭ esperantistoj suferas jam de jaroj pro la senĉesaj atakoj de armitaj bandoj kiuj, kun subteno de la registaroj de najbaraj landoj, Ugando kaj Ruando, prirabas, perfortas, murdas, detruas kaj bruligas hejmojn, ktp. 1,5 miliono da civitanoj fuĝis, 350 000 vivas en rifuĝejoj. Pri tio tre malmulte raportas la amasinformiloj.
Kiel helpi ?
La situacio estas tiel ĥaosa kaj kompleksa, ke estus pretendeme proponi LA solvon. D.R. Kongo estas, laŭ areo, la tria en Afriko, post Sudano kaj Alĝerio; laŭ loĝantaro la unua de centra Afriko (62,7 milionoj en 2007) kaj la tria de Afriko, post Niĝerio kaj Etiopio. Ĝi estas ankaŭ multetna : 250 etnoj; multlingva : 221 lokaj lingvoj kaj dialektoj, kun kvar ĉefaj lingvoj kaj la franca kiel oficiala lingvo. Iama lingvo de koloniado, la franca estas dua lingvo por preskaŭ la tuta loĝantaro, sed la nivelo de kompetenteco multe varias laŭ la loĝloko**. Do, sekve la lando estas malfacile administrebla. Profitavideco estas tia, ke ĝi estigas inter tiuj, kiuj volas akapari la regpovon aŭ riĉxaĵojn, senliman kruelecon, ferocecon, foreston de humaneco.
Inter la organizoj, kiuj povas pli malpli helpi sur difinita tereno, aŭ en informado, dokumentado, ekzistas i.a. (indiko pri aliaj organizoj estos bonvena) :
United Nations Organization Stabilization Mission in the Democratic Republic of the Congo / Misio de Stabiligo de UN en D.R. Kongo (FR).
, por homaj rajtoj, ĉefe por liberigo de politikaj malliberuloj, abolicio de la torturo kaj mortpuno.
Human Rights Watch (observado de homaj rajtoj), ĉefe por observado, atentigo pri misuzo de la ŝtata forto; en 1998, ĝi fondis kun ses aliaj organizoj la koalicion kontraŭ uzo de infansoldatoj Coalition to Stop the Use of Child Soldiers (retejo en FR, EN, ES ― samtema paĝo "Enfants et Droits Humains" / Infanoj kaj Homrajtoj / en FR, AR, EN, ES — ambaŭ tradukindaj en Esperanton).
Internacia Federacio de Homaj Rajtoj (ĉe WikiTrans; retejo en english, español, français, русский, فارسى kaj عربي)
Ligo por la Defendo kaj la Vulgarigo de la Homaj Rajtoj (LDVDH), fondita en 1999, kiu celas "defendi kaj antaŭenpuŝi la homajn rajtojn kaj la demokratajn valorojn", kaj kiu uzas Esperanton kaj la francan (Franclingva retejo : Ligue pour la Défense et la Vulgarisation des Droits de l'Homme - LDVDH). Kontakto : Advokato Christian MAFUILA.
Solidarités International (Solidarecoj internacie). Por Kivuo, Katango kaj Orienta Provinco (Ituri). Angle kaj france.
Ruĝa Kruco helpas ĉefe per havigo de nutraĵoj kaj sanprizorgado, tamen ĝiaj raportoj povas konvinki, ke la lando mem treege malbonfartas. Laŭ informo de la 13a de aprilo 2010, de AFP — France 24, 8 agentoj de la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco estis forrabitaj en Suda Kivuo. Oficiala retejo de la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco en EN, FR, ES, PT, AR, ZH
Monda Solidareco kontraŭ la malsato estas "sendependa asocio el ĉiuj individuoj, ĉiedevenaj, kiuj deziras partopreni en tutmonda solidareco laŭ mutualista spirito". Ĝia ĉefa lingvo estas Esperanto; ĝi uzas ankaŭ la francan, la anglan kaj la hispanan.
Asembleo Konsultiĝa ĉe la Kongreso de la Popoloj (ASKOP) "estas kolektivo el 80 organizaĵoj, kiuj deziras labori laŭ spirito de monda civitaneco al monda demokratio. ASKOP povas disvolvi siajn proprajn projektojn. Tiu kolektivo ekzistas ankaŭ por subteni la projektojn de ĉiu asocio, kiam tiuj projektoj povas esti kunfaritaj. ASKOP interligas civilan socion kaj la Kongreson de la Popoloj." Gazetaraj komunikoj estas riceveblaj laŭ simpla peto al Daniel Durand.
Pole Institute, Interkultura Instituto en la regiono de la Grandaj Lagoj, aktivas en la orienta parto de D.R. Kongo por "kreiva utopio" : "por ke, en la regiono de la afrikaj Grandaj Lagoj evoluu socioj pli dignaj kaj ne ekskluzivaj en kiuj agas personoj kaj popoloj liberaj."
Congo Tribune, tribuno por libera esprimo.
Journalistes en danger (ĵurnalistoj en danĝero), organizaĵo sendependa kaj ne partizana de defendo kaj disvolvo de la libereco de la gazetaro, komence aktiva en D. R. Kongo kaj nun en 8 pliaj landoj : Burundo, Kameruno, P. R. Kongo, Gabono, Ekvatora Gvineo, Centrafriko, Ruando kaj Ĉado. Retejo en FR kaj EN.
Inter Press Service News Agency (IPS) estas sendependa informagentejo uzanta la 13 ĉi postajn lingvojn, sed, bedaŭrinde, tio ne signifas, ke artikolo en iu ajn el ili estas same legebla en ĉiuj el ili :
english español français العربية česky deutsch italiano 日本語 nederlands polski português suomi svenska swahili
Sekve, la nura rimedo por pli malpli bone legi la artikolojn en propra lingvo, aŭ alia konata fremda lingvo, konsistas en uzo de Google translate aŭ alia tradukreto. IPS havas anglalingvan afrikan fakon http://ipsnews.net/africa/. Estus utile tie pritrakti la principon de lingva egalrajteco kaj malkolonia edukado en ties fako "Education".
(por retkampanjoj). Retejo en jenaj lingvoj :
- العربية 简体中文 繁體中文 deutsch english español français עברית italiano 日本語 한국어 nederlands português русский.
Evidente, unuope, tiuj organizoj povas nur malofte kaj malmulte influi sed, kune, kaj kun laŭeble pliaj, per informinterŝanĝo kaj kunordigado, eble atingebla estus iom post ioma pliboniĝo de la situacio. En la kazo de retkampanjoj, oni tro ofte kredas, ke ne valoras la peno dediĉi kelkajn minutojn al subskribo de peticio. Tamen, la kampanjoj de AI kaj eĉ de naciaj organizoj foje sukcesas, eĉ internacie (ekz. Cyber@cteurs en Francio). La 29an de julio 2010, Avaaz sendis komunikon pri "Granda venko en Brazilo kaj por la mondo" : "Giganta interreta kampanjo fare de membroj de Avaaz en Brazilo havis impresan venkon kontraŭ la koruptado". Pri tiu sukceso raportis "Le Monde", "The Economist", "The Rio Times", "Correio Braziliense"... Informo pri tio aperas en la franclingva versio de ĝia retejo sub la titolo "Nous pouvons vaincre la corruption" (Ni povas venki la koruptadon). Sukceso en unu lando, kaj poste plia, montros la vojon por la ceteraj landoj suferantaj je sama problemo.
*
- ― Sherwood Ross : "The CIA: Beyond Redemption and Should be Terminated" / La CIA: Neelaĉetebla kaj devus esti abolita.
- ― William Blum : "Killing Hope: US Military and CIA Interventions Since World War II" / Mortigi la esperon : La usona armeo kaj la intervenoj de CIA depost la Dua Mondmilito.
- ― Frances Stonor Saunders : "Who Paid the Piper ? : The CIA and the Cultural Cold War" / Kiu pagas la ŝalmoludiston ? : CIA kaj la malvarma kultura milito. Recenzo de James Petras en "Monthly Review", novembro 1999 : “The CIA and the Cultural Cold War Revisited“.
** Jacques Leclerc, Universitato Laval, Kebekio : aménagement linguistique dans le monde.
---
Dokumentaro
en la franca :
- [PDF] FICHE-PAYS REPUBLIQUE DEMOCRATIQUE DU CONGO (RDC) Juin 2009.
- RD Congo : Un document diffusé par le département d’État américain jette le froid !
en Esperanto :
Homaj rajtoj en la Demokratia Respubliko Kongo ― Oni bonvolu kontribui al pliampleksigo kaj plibonigo de la enhavo de la enciklopedioj Vikipedio kaj WikiTrans (aŭtomata traduko el la anglalingva versio de Wikipedia) rilate al ĉio koncernanta la Demokratian Respublikon Kongo.
---
Sama artikolo en la franca / Même article en français : (FR) Désespérantie
Sign-in to write a comment.