D-ro John C. Wells, Dovro, 2005 "La nuna pozicio de la angla devenas grandparte de la ekonomia situacio de la angle parolantaj landoj kaj, ĉar aparte Usono estas en treege forta ekonomia pozicio, tio signifas, ke la angla havas en multaj landoj tre gravan rolon, sed, bedaŭrinde, ĝi restas en tiu rolo de la lingvo de pli potenca ― ne popolo, ni diru ŝtato, kaj ŝtatoj ― vidalvide al aliaj, kaj, ekzemple, en tiu lando, kie ni estas nun, Nederlando, ekzistas multe da konscio pri fremdaj lingvoj, ĉar la nederlanda havas nur 10-12 milionojn da parolantoj, kaj daŭre envenas amaso da homoj, kiuj parolas aliajn lingvojn.

Miaj ĉefaj timoj pri la nuna evoluo de la afero estas, ke ni povus atingi situacion, kie la « elito », la klera, la edukita elito, havas rimedon sufiĉe kontentigan de interkomunikiĝado, ĉar ili sukcesos bone lerni kaj uzi la anglan, sed kie la larĝaj amasoj de la popolo restos sen vera rimedo de interkomunikado, ĉar ili lernas kelkajn vortojn de la angla, sed ili ne lernas ĝin kiel veran lingvon. Ili lernas ĝin kiel ian kodon, kaj tio ne sufiĉas por la homaj bezonoj, sed Esperanto, pro siaj lingvaj kvalitoj estas pli facila, multe pli facila ol la angla precipe, mi pensas, pri la stadioj post la komenca stadio. En komenca stadio, la angla estas facila, sed poste ne. Pro tio, pro ĝeneralaj demokrataj principoj, mi preferus vidi sukceson de Esperanto kaj ne de la angla.
"

---


* Transskribo de registraĵo. Bedaŭrinde, mankas la dato, sed temas tre verŝajne pri intervjuo farita kadre de la UK de Roterdamo, en 1988. Konfirmo estos bonvena.

Retejo de prof. John C. Wells
Ĉe Vikipedio.

Jerzy Uspienski estis membro de la redakcio de la tiama Radio Polonia, nun Pola Radio.