La Lernejaj kunagadoj donas eblecon por eŭropaj lernejoj, institutoj por kunlabori pri iu komuna temo kadre de internaciaj cirkostancoj, kiu temo povas esti lernej- aŭ lernantocentrita. Oni kunlaboras kun la pleje plej multe da lernejklaso kaj pedagogo, la temon oni elektas rilate al la programo de la lernejo. Se la kunagado estas plurflanka, minimume el tri partoprenantaj landoj devas kunlabori po unu lernejo. Lingvo de la projekto: angla, Esperanto.
En tiu projekto gajnis nia bazlernejo, Bán Zsigmond Kalvina Bazlernejo kaj Infanĝardeno, Tiszafüred. La ĉeftemo estas Eksploradvojo de infanoj en lando unu de la alia eklernante kaj uzante samtempe la ĉeflingvon de la projekto, Esperanto dum du jaroj.
Kunagadantaj partneroj: Bulgario – Polski Trambesh, Pollando – Rybnik, Francio – Lyon, Hungario – Tiszafüred.
Nia unua vojo kondukis al Bulgario, urbeto Polski Trambesh, situanta je 900km de Tiszafüred.
Unua tago
Ekiro: 22.11.2009. dimanĉe je la 4-a kaj tridek
Dimanĉe frue kolektiĝis la hungara grupeto, havanta 11 membrojn kaj la pastrino, Sino Szűcs M. Sándorné diris preĝon por/pro ni por havi senprobleman, diobenitan vojon. Nia vojaĝo dauris pli ol unu tago, intervoje , en Rumanio ni devis tranoktiĝi, sed la belega ĉirkaŭaĵo kaj naturo kompencis nian laciĝadon. La vetero dum la tuta oktaga vojaĝo estis sunbrila, varmeta, preskau printempeca.
La gelernantoj kaj profesoroj de aliaj du gastlandoj, Francio kaj Pollando jam estis
alvenantaj kiam mi alvenis lunde, la 23-an, ja ilia flugado dauris nur du horojn. Mem la bulgara lernejo estis malnova, kutimestimanta, pli ol 900 lernantoj vizitas tion de la unua klaso ĝis la mezlerneja kvara klaso el pli ol dek ĉirkausituantaj loĝlokoj de Polski Trambesh.
Post mallonga siesto, posttagmeze ni okupis niajn ĉambrojn en familieca pansioneto, situanta en mallaŭta strato. Kun la franca grupo ni loĝis kune dum la semajno, la poloj loĝis ĉe bulgaraj familioj, ĉi tiel kun ili kaj kun la bulgaroj ni nur dum la komunaj programoj povis renkontiĝi.
Posttagmeze ni reiris al la lernejo, kie ni interamikiĝis kaj enketis kun la kolegaro por ke ni babiladu la diferencoj inter niaj lernejoj. Dume la lernantoj kune laboradis en klasĉambro; ili devis prepari tabulon pri siaj landoj
Antaŭ vespermanĝo ankoraŭ la polaj gelernantoj prezentis sin, ni povis ekkoni eron de la pola kulturo, ili kantis kaj popoldancis.
Dua tago, mardo (tria tago de la projekto)
Antaŭtagmeze en la urbodomo ni renkontiĝis kun la urbestro kaj kun liaj gekolegoj, kiuj parolis pri la historio kaj la nuntempo de la urbo. Poste ni trapromenis al la loka historia muzeo. Tie ni eksciis ke oni jam ekde 1920 uzas Esperanton kaj nun la urbo havas ankau Esperantan Hotelon .
Post la muzeo perbuse ni vojaĝis al urbo Gabrovo, kie en la belega monta naturo povis viziti historian memor-(muzean)vilaĝon.
Tria tago, merkredo (kvara tago de la projekto)
La pinto de la tago ankaŭ nun estis la busa ekskurso al urbo historia Veliko Tarnovo, kie antaŭe la bulgaroj bataladis kun la turka armeo. Ni vizitis la faman burgon, kio ekhaltigis la turkojn, kion neniam povis okupi la armeo. Kvankam la turkoj okupis la urbon, situanta ĉe la piedo de la monto de la burgo, sed la burgon ne povis tuŝi.
Post la burgo ni trapromenis la historian parton de la urbo kaj ni ĝuis la belegajn konstruaĵojn, monumentojn. Intertempe - kompreneble –ni ankaŭ iomete butikumis.
Kvara tago, ĵaŭdo (kvina tago de la projekto)
Dum la tagoj ĉiuj landoj havis specialan taskon, oni devis prezenti alian partneran landon, elektite hazarde. Ni ricevis Bulgarion, el inter Vivien Farkas, 11 jara knabino prepari, pps-prezentadon pri Bulgario, kaj ŝi prezentis ĝin Esperante kaj angle.
Ankau ĉi-tage ni promenis en la urbo kaj nun ni vizitis la lokan bazaron, foirejon, kie ĉe unu budo Esperante salutis nin la vendistino – je nia granda surprizo!
Post la bazaro denove perbuse ni vizitis alian interesan historian muzeon sur belega elvidejo, similante al “Rondpentraĵo de Feszty” en Ópusztaszer. Post tagmanĝo en urbocentro, ni trapromenis kelkajn partojn de la urbo Pleven.Antaŭ vespermanĝo sekvis prezentadoj de hungara kaj la franca grupoj en la lernejo.
Ni tradiciajn hungarajn popoldancojn prezentis, la etuloj dancis “ĉardaŝon”, la gimnazianoj “palotaŝ”, vestite popoldanc-kaj tradiciajn vestojn.
La franca grupo kantis francan infankanton kaj montris al ni infanan rondludon
Kvina tago, vendredo (sesa tago de la projekto)
Por ni tiu tago estis la lasta, ja pro la busa veturado ni jam sabate matene devis ekiri el Bulgario. Antaŭtagmeze la infanoj libere ludis unu kun la alia, dume la profesoroj ekparolis la sekvan renkontiĝon , okazonta en Francio, Lyon, en majo, 2010. Posttagmeze lau la hungara peto la tuta grupo vizitis la lokan Fajrobrigadejon, niajn infanojn tre interesis tiu laboro! Poste sekvis duhora sportprogramo en la lernejo.
Antaŭ la festa vespermanĝo en la urba kulturdomo ni povis admiri la prezentadon de bulgaroj, kiuj kiel bona mastro belegan programon donacis al ni, la junuloj popoldancis, kantis, montris modernan „break”dancon.
La ferma programo estis la komuna festa vespermanĝo en la loka restoracio, kie ni bonguste manĝis, poste ni amuziĝis, kantis kaj dancis. La etoso tiam iĝis tre “varmega”, kiam ni, hungaroj prezentis kelkan ciganan dancon laŭ la kunportitaj kasetoj….
Sesa tago, sabato (sepa tago de la projekto)
Frumatene, post matenmanĝo ni devis forsaluti larme de niaj novaj amikoj, sed ĉiuj fidis je la venonta, ne tro malproksima renkontiĝo, en Francio, post kelkaj monatoj, en urbo Lyon, espere bonzorgon de Dio.
Sepa tago, dimanĉo, 29.11 (oka tago de la projekto)
Tiu tago komenciĝis je la oka horo por ni, ĉar hejmenveturante ni volis ekrigardi ĉe vilaĝo Felvinc la faman sal-minejon, kio malfermiĝis je la 9-a.
Dank’al Dio ni senprobleme travojaĝis nian fakte longan, 2000 kilometrojn kaj ni ege atendas la sekvan.
fotoj: http://www.banzsigmond.hu aŭ:
Julianna Vas-Szegedi, Tiszafüred
Fotoj estas videblaj ĉe :
http://picasaweb.google.com/vasszegedi/DropBox?feat=directlink
http://polskitrambes2009.banzsigmond.fotoalbum.hu/galleryview
Sign-in to write a comment.