Jam de pluraj jaroj, en Francio, kadre de la Semajno de Internacia Solidareco (fr-retejo), asocioj por solidareco kaj kultura malfermo, lernejoj, kvartal-domoj, kuniĝas por proponi al la publiko programon de animado malfermita al ĉiuj.
Espéranto-Vendée partoprenis regule, jam ekde la komenco, en 2004, en La Roche-sur-Yon. Inter ĝiaj invititoj estis François Picard, fondinto de Culture-Aventure, multe vojaĝinta per biciklo ĉefe tra Azio, kies retejo foje havis, en 2004, Esperanto-tradukon, okaze de lia bicikla vojaĝo Odeso-Taŝkento; Zéphirin Jégard (Zef), kiu lernis Esperanton ekde emeritiĝo kaj biciklis tra pluraj kontinentoj kaj precipe de Bresto al
Vladivostoko; kaj Daniel Durand, kiu ludas grandan rolon en la mondcivitana medio kaj en la organizaĵo Monda Solidareco kontraŭ Malsato, kies ĉefa laborlingvo estas Esperanto. Ĉi jare, Espéranto-Vendée partoprenis nur en ekspozicio kaj informado, per stando, kun pluraj aliaj asocioj. Fotoj estas videblaj en la albumo https://www.test.ipernity.com/doc/32119/album/161948
Temo : La mondo moviĝas... Kaj vi ?
Kompare al antaŭaj jaroj, kontaktoj kaj interŝanĝoj estis ne nur tre simpatiaj, sed ankaŭ multe pli favoraj al Esperanto. Ne ĉiuj semoj perdiĝas... Aperas iom post iom kompreno pri la fakto, ke estas io profunde maljusta, kiam NACIA lingvo, kia ajn ĝi estas, ludas la rolon de INTERNACIA lingvo. Temas pri trompludo, mistifikaĵo. La publiko estis kompreneble juna, ĉar tiu ekspozicio okazis en la universitata poluso de La Roche-sur-Yon (fr-retejo), ligita al la Universitato de Nantes. La sola rezigna sinteno, fronte al la superreganta situacio de la angla, venis de... maljuna partoprenanto. Ĉu la situacio ekinversiĝas ? Ĉu proksimiĝas la tago, kiam nur maljunuloj religie kredos je la angla ? :-) Pluraj studentoj esprimiĝis favore al tutmonda instruado kaj uzado de Esperanto en la internacia vivo.
Estis kelkaj mankoj niaflanke pro nesufiĉa preparo. Mi mem preparis afiŝetojn A4 nur la matenon mem, dum du horoj, iom tro rapide por adapti jam ekzistantajn panelojn al la cirkonstanco. Tiuj paneloj estis uzitaj okaze de la centjariĝo de Esperanto en Les Sables d'Olonne kaj okaze de la ĉirkaŭiro de Francio per kuŝbiciklo fare de Marc Pleysier pri la temo "Pofesia aplikado de Esperanto". Plipreciziĝis la ideo pri afiŝetoj, adaptitaj al tiu speciala cirkonstanco, uzeblaj dum la venontaj jaroj. Ili estas videblaj sur mia blogo en la albuma sekcio "Afiŝbanko" https://www.test.ipernity.com/doc/32119/album/161927 . Momente estas nur kvar, sed bonvenaj estos kontribuantoj por pliriĉigi tiun kolekton per fotoj, mallongaj tekstoj aŭ tutpretaj tiutemaj afiŝetoj. Mankas al mi fotoj kaj informoj pri Esperanto en diversaj triamondaj landoj (Tanzanio, Madagaskaro, Benino, Afganio, Kamboĝo, Vjetnamio, ktp).
Alia ideo, kiun jam uzis Patrice Joly okaze de la infanfestivalo "Enfantaisies", en Brétignolles-sur-Mer, montriĝis vere tre efika por ebligi dialogon kun vizitantoj. Temas pri parperfolietoj en poŝtkarta formato (preskaŭ A6, t.e. kvarono de folio A4, 148x105 mm). Sur ĉiu folio aperas nur dek vortoj en Esperanto, kun ties misordigita franclingva traduko tute malsupre. El ili, plejparto estas relative facile kompreneblaj por franclingvanoj. Sufiĉas proponi folieton al ĉiu vizitanto kaj anonci ke eblas per tio ricevi donaceton en kazo de bonaj respondoj. El la distribuitaj folietoj, 18 revenis, kaj preskaŭ ĉiuj estis seneraraj aŭ kun eraro tiom malgrava, ke ĉiuj ricevis donaceton. La donaceto konsistis precipe el la DVD "Esperanto - Elektronike", kiu estas jam iom malnova kaj kiun oni devas pro tio prefere donaci ol lasi en forgesejo. La sola vera limigo en tia metodo fontas el la kvanto da objektoj, prefere malmultekostaj, kiujn oni povas donaci. El ĉirkaŭ 45 vizitantoj, kiuj interesiĝis pri Esperanto, proksimume 6-7 montris interesiĝon pri lernado. Eble tamen ni forgesis ion plian kaj gravan : ebligi al la vizitantoj indiki retadreson (perpoŝta sendo estas tro kosta) por ricevi informojn pri Esperanto en La Roche-sur-Yon, en la departemento kaj en la mondo...
Interesatoj pri uzo kaj perfektigo de la metodo* povas daŭrigi interŝanĝojn sur mia blogo aŭ per retmesaĝoj.
* cetere inspirita de Dennis Keefe :
http://www.linguafest.info
http://www.bekkurso.info/
http://www.tritiko.cn/
interesa intervjuo de li fare de Mirna Marino
Henri
Sign-in to write a comment.