(...)
F.B : Vi ne estas subtenanto de Esperanto...

F.O. - Esperanto estas bela utopio de judo, Ludwik Zamenhof, naskiĝinta en la nord-oriento de Pollando fine de la 19a jarcento. Tial ke li suferis pro ĉiuj persekutoj pro kiuj suferis lia popolo, li revis pri universala lingvo. La ideo estas simpatia, sed la fenomeno de babeligado ne malfrue trafis Esperanton mem. Ekde la momento kiam Esperanto fariĝis konata fenomeno, parolata de kelkdekmilo da uzantoj, ĝi logike diversiĝis. Oni povas ankaŭ rimarki ke Esperanto estas nur amatoraĵo farita surbaze de kelkaj eŭropaj lingvoj. Oni estas tre malproksima de sinteza universala lingvo.


=========

Al Sinjoro François Brabant, “Le Vif/L'Express


Kara Sinjoro,

Se vi fidele transskribis la parolojn de s-ro François Ost pri Esperanto, en la numero de la 7a ĝis la 13a de aŭgusto 2009, en intervjuo titolita “La unika lingvo : signo de totalismo“, mi opinias kurioza kaj skandala la fakton ke intelektulo kun socia situacio tre supera al mezumo, kiu vivas en katolika medio, alvenas al esprimo de opinio sen ligiteco kun la realaĵo, al disvastigo de nescio kaj praktiko de obskurantismo. Mi aprezas Le Vif/L'Express pro tio ke ĝi honeste eĥis al la malkonsento de kelkaj legantoj. Mi mem ĵus publikigis la nunan opinion sur mia blogo https://www.test.ipernity.com/blog/32119/177478

Kiel kunaŭtoro de “La homo kiu defiis Babelon“, biografio de D-ro Zamenhof verkita kun René Centassi, iama ĉefredaktoro de Agence France Presse (AFP), mi estis konsternita pro tiaj paroloj. En la momento, kiam aperis tiu intervjuo, mi redaktis la duan parton de raporto pri profesia uzo de Esperanto. Ĝi aperas en la franca ĉe https://www.test.ipernity.com/blog/32119/175504 kaj en Esperanto ĉe https://www.test.ipernity.com/blog/32119/175503.

Ĉu s-ro Ost opinias ke la disvastigo de antaŭjuĝoj kaj falsaj informoj estas la plej bona vojo por defendi kaj ilustri multlingvismon ?

Utopio“ estas facila vorto por forĵeti demandon al kiu oni ne kapablas respondi. Ni ĉiuj estas uzantoj de hieraŭaj utopioj pro kiuj iliaj aŭtoroj suferis je mokoj kaj sarkasmoj, i.a. aviado, trajno, aŭ de proponoj kaj ideoj kies aplikado fariĝis realaĵo nur post jardekoj, eĉ jarcentoj (hind-arabaj ciferoj, metra sistemo...) kvankam ilia avantaĝo estis evidenta. Ĉu intelekta honesteco konsistas paroli en is-tempo pri lingvo kiu vere vivas nun, kiu estas realaĵo ? Nenio estas pli facile kontrolebla nuntempe per la TutTera Teksaĵo, kio estis neebla antaŭ malpli ol du jardekoj.

La asertoj de François Ost tre bone ilustras tiun frazon, kiun transprenis profesoro François Grin en “L'enseignement des langues étrangères comme politique publique“ (La instruado de la fremdaj lingvoj kiel publika politiko — Raporto Grin diverslingve) pri la propono de Esperanto : “oni scias, ke ĝi estigas tre ofte pasiajn reagojn aŭ ke ĝi estas tuj forĵetita tute sen argumento, aŭ sur la bazo de argumentaro sufiĉe mirige senscia (Piron, 1994, 2002)“. (p. 70).

Kurioze, la argumentado de s-ro Ost iras en la direkton de malestimaj kritikoj de s-ino Viviane Reding, eŭropa komisariino pri edukado, kulturo, junularo, mediatoj kaj sportoj, kiu deklaris, la 13an de januaro 2004, antaŭ la eŭropa Parlamento : “(...) Ni ellaboris nian agadplanon pri la lingvoj ĝuste sur la bazo de tiu multlingvismo, kaj permesu al mi diri al vi, ke la multlingvismo inkludas niajn lingvojn, kiuj ne estas oficialaj, sed certe ne Esperanton, ĉar ni havas sufiĉe da lingvoj, kiuj estas en malfacila situacio por krei, apud tio, artefaritajn lingvojn.

Esperanto ne bezonas esti “kreita“ : ĝi ekzistas. Mi tiam reagis per malfermita letero; vidu ankaŭ tiun de Claude Piron, iama franclingva tradukisto de UN kaj MOS por la angla, la hispana, la rusa kaj la ĉina.

Kontraŭe al tio, kion povus komprenigi la titolo de la artikolo, Esperanto ne sopiras je la statuto de unika lingvo. La Deklaracio de Bulonjo, aprobita en 1905, estas tiurilate tute klara. Pri totalismo, ĝi estis la unua, kiu suferis pro ĝi, de unu ekstremo ĝis la alia (Staline, Hitler kaj multaj aliaj).

Esperanto ne estas kontraŭ “konvena plurlingvismo“, laŭ la tre ĝusta esprimo de profesoro Umberto Eco (“Le Figaro“, 19an de aŭgusto 1993). Konvena plurlingvismo estas io tute alia ol senbrida multlingvismo, kiun oni servas al ni en Bruselo kaj pri kiu Diego Marani, eŭropa funkciulo, lerte sciis montri la ridindecon per kreo de "Europanto“, kiu pli ĝuste korespondas al la ideo pri “amatora laboro surbaze de kelkaj eŭropaj lingvoj“.

Kiam Ost asertas pri Esperanto, ke “oni estas malproksima de universala sinteza lingvo“, ĉu li havas pli universalan solvon ? Ĉu estas pli universale scipovi pli malpli bone nur kelkajn el la proksimume 6000 lingvoj de la mondo kaj esti tute nekapabla interkompreniĝi sen lingva protezo aŭ kiam forestas interpretistoj kaj tradukistoj ? (Vd pri tio “L'illusion du multilinguisme“ / La iluzio pri multingvismo)

Ĉu Ost havas ankaŭ proponon por pli demokrata solvo ol Esperanto, kiu lokigas ĉiujn homojn plej egalece antaŭ la strebo por akiri la lingvon ? Estas konate ke, en EU, ekzistas hierarkio de la lingvoj, t.e. lingvoj "pli egalaj" ol la ceteraj. La multlingvismo tiel kiel konceptas ĝin la eŭrokratoj, iliaj konsilistoj kaj ekspertoj, samaspektas kiel la ideo, kiun ili imagis por la produktado de rozkolora vino : miksi ruĝan vinon kun blanka ! Tiu lama multlingvismo neeviteble kondukas al lingva nurangla totalismo.

Sistema tradukado estas ekscese peza, malpraktika kaj multekosta, precipe en periodo de ekonomia krizo. Fama itala aforismo diras : “Traduttore, traditore“ (tradukisto — perfidulo). Aparte elokventa belgo, kies nomo ne estas forgesita, Paul-Henri Spaak, diris : "La interpretistoj igas nin diri tion, kion ili volas !". Tiu procedo kondamnas la uzantojn de t.n. “malgrandaj lingvoj“ disponi je tradukoj pli malfrue ol tiuj de t.n. “grandaj lingvoj“, foje post duobla tradukado, do malpli fidinda, tiel, ke plejparto el la malgrandaj landoj de la Unio turnas sin ekskluzive al la angla. Cetere, la Komisiono de Bruselo mem devigis la orient-eŭropajn landojn al submeto de ilia aliĝdosiero ekskluzive en la angla.
Aldone al konsiderinda avantaĝo ekonomia, diplomatia, politika, tiu situacio havigas strategian avantaĝon al la lando, kies superreganta lingvo estas ankaŭ la nacia lingvo.

Se temas pri universala sinteza lingvo, la provoj estis multegaj, ne malpli ol 600, kaj neniu el ili superis Esperanton. Umberto Eco publikigis libron, kiu parte pritraktas tiun temon : “La recherche de la langue parfaite“ (Parizo : Seuil, 1994), tradukita el la itala kaj publikigita ankaŭ en Esperanto-traduko.

Famaj lingvistoj fiaskis tie, kie Zamenhof sukcesis, i.a. Otto Jespersen kun sia "Novial" aŭ tiuj de International Aŭiliary Language Association (IALA), kiuj rifuzis ligi siajn nomojn al la projekto de profesoro Gode.

Jam de 1894, la tre eminenta germana filologo kaj orientalisto Friedrich Max Müller, profesoro en la universitato de Oksfordo, esprimis sian opinion pri tio, kio estis enkoraŭ nur propono lanĉita en 1887 : “Mi havis ofte la okazon esprimi mian opinion pri la valoro de la diversaj proponoj de mondlingvo. Ĉiu el ili havas siajn apartajn bonajn kaj malbonajn flankojn, sed certe mi devas meti la lingvon Esperanto je la plej alta loko inter ĝiaj rivaloj.” 1894, tio estas ankaŭ la jaro, kiam Leo Tolstoj, post apenaŭ duhora studado de ĝia gramatiko en 1892, skribis al la ĵurnalisto Vladimir Majnov : “La oferoj, kiujn faros kiu ajn homo de nia eŭropa mondo, estas tiel malgrandaj, kaj la rezultoj kiuj povas el tio sekvi, tiel grandegaj, ke oni ne povas rifuzi fari tiun ĉi provon”.

Cent jarojn poste, profesoro Umberto Eco, kiu studis Esperanton en 1992-1993 por prepari kurson en Kolegio de Francio, agnoskis : "ĝi estas lingvo konstruita kun inteligenteco kaj kiu havas tre belan historion“ (“L'Événement du Jeudi“), poste, “Laŭ lingvistika vidpunkto, ĝi vere sekvas kriteriojn de ŝparo kaj efikeco kiuj estas mirindaj…“ (Paris Première, 27.02.1996). En 1993, en “Le Figaro“ (19an de aŭgusto), li rifuzis la ideon pri utopio : “Utopio ĝis hieraŭ, sendube. Sed tiaspeca utopio havas eble pli da ŝanco efektiviĝi hodiaŭ“. Antaŭ ol studi Esperanton pro sciencaj kialoj, Umberto Eco samopiniis kiel tiuj, kiuj ripetas tion, kion ili
aŭdis legis sen strebi serĉi, kie estas vero kaj malvero. Li estis same viktimo de tabua sistemo, kiel estis profesoro Robert Phillipson ĝis kiam li povis agnoski, post observado de Universala Kongreso, en Prago, en 1996 : “Cinikeco estis parto de nia edukado“. François Ost estas mem viktimo de tiu sama eduksistemo.

Ĉu estas honeste ankaŭ disdegne paroli pri “amatora laboro surbaze de kelkaj eŭropaj lingvoj“, kvazaŭ Esperanto havus nur trajtojn de eŭropaj lingvoj, dum ĝia strukturo similigas ĝin al aziaj lingvoj izolaj (ĉina, vjetnama) pro la senŝanĝeco de la bazaj elementoj) kaj aglutinaj (japana, korea, mongola, finn-ugraj kaj turkaj lingvoj...) pro la ebleco kunmeti tiujn elementojn. La produktiveco de ĉiu elemento lernita en Esperanto estas multe pli alta ol en la angla.

La faktoj montras ke ĝi estas uzata ĉiutage en aziaj landoj, ekzemple en Japanio (Aktuala Esperanto en la Vivo), en Hiroŝimo, en Ĉinio fare de Ĉina Radio Internacia kaj la Ĉina Interreta Informa Centro, inkluzive en Irano (Irana Esperantisto). Por ili, eĉ se ĝi enhavas pli da malfacilaĵoj ol por la parolantoj de ĝermanaj, latinaj kaj slavaj, Esperanto estas tamen lernebla por ili en multe malpli da tempo ol niaj eŭropaj lingvoj. Multaj estas la personoj kiuj povas atesti pri tio (vd Asie : anglais ou espéranto ? Quelques témoignages).

La unua oficiala iniciato de ŝtato celanta enkondukon de Esperanto en la instrusistemo aperis ne en Eŭropa lando, sed en Ĉinio, jam en 1912, sub la registaro de Sun Jatsen. Male, la plej hontindaj opozicioj venis de eŭropaj registaroj, une en Francio, komence de la jaroj 1920, kaj poste de la reĝimoj nazia kaj stalinista. Estas klare ke la kialoj de la nuna stato de Esperanto sur la internacia scenejo ne estas lingvaj sed politikaj.

Se temas pri kredigo ke Esperanto disdialektiĝas, tio estas pura troigaĵo, ĉar se tiel estus, ĝi estus jam delonge malaperinta. Estus nefacile kompreni kial homoj daŭre uzus lingvon, kiu ne kontentigus ilin, kaj tio aldone al la malfamigo, kiu ekzistas kontraŭ ĝi por malkuraĝigi ties parolantojn kaj por deturni la intereson de la publiko de tiel genia propono.

La paroloj de François Ost estas tiom pli bedaŭrindaj, ke ili kontribuas al pluteno kaj plifortigo de forte enradikigitaj antaŭjuĝoj, kiuj finfine evoluas favore ne al multlingvismo, sed al la angla kiel unika lingvo, kiel tio estis konstatebla en la nekredeble simplisma reago de leganto el Mons (21a de aŭgusto 2009). Atribui la defendon de Esperanto al intelekta pigreco estas kompleta stultaĵo, ĉar la tempo ŝparita en lernado de lingvo liberigita el multege da malfacilaĵoj senutilaj por la kvalito de komunikado estas uzebla por kreivaj, vere utilaj aktivaĵoj, inkluzive la lernadon de aliaj lingvoj. Do, Gordon Brown povas ĝoji ke ekzistas iom da papagoj por laŭdegi la lingvon kiu estas ne nur ne malprofita por lia budĝeto de edukado, sed kiu estas, male, fonto de konsiderindaj profitoj por la nacia budĝeto. Ekzistas kompleta senkonscieco pri la konsekvencoj de la nurangla lingvopolitiko. Vidu pri tio “La « donaco » de Gordon Brown al la mondo“ (PDF).

Esperanto ne kontraŭas lernadon de lingvoj. Male, ĝi povas ĝin stimuli. Eksperimentoj en diversaj landoj demonstris ke ĝi povas kontribui al lingva orientado kaj al kreo de psikologia favora grundo. Esperanto-lernado efektive kontribuis al lingva klerigo de personoj, kiuj poste ŝatis la lingvojn kaj kiuj lernis kaj praktikis nombron tre supera al mezumo, inter ili la franca orientalisto Maxime Rodinson (trideko da lingvoj), la estona lingvisto Paul Ariste (aktiva scipovo de 26 kaj pasiva de trideko), la kimro Douglas Bartlett Gregor (dudeko), la finnlanda lingvisto kaj diplomato Gustav Ramstedt, kiu esploris la korean lingvon, la plej eminenta hungara lingvisto Géza Bárczi, membro de la hungara Akademio... La listo estus plilongigebla (vd : Une idée liée à la jeunesse).

Aŭtoro de “Langues sans frontières“, publikigita en Parizo ĉe Autrement, Georges Kersaudy havis okazojn, dum lia kariero de internacia funkciulo, paroli, skribi kaj traduki en kvindeko da lingvoj de Eŭropo kaj Azio, inter kiuj Esperanto, kiu estis lia unua fremda lingvo ĉirkaŭ lia 14-jaraĝo. En tiu verko, li priskribas 39 lingvojn de Eŭropo kaj dediĉas du ĉapitrojn al Esperanto. En la paĝo 252, li tre ĝuste skribas ke "Esperanto kunigas ĉiujn ecojn de la eŭropaj lingvoj kaj ke ĝi estas iel la heredanto de la eŭropa civilizacio entute“. Esperanto devus esti, laŭ li la tute unue lernenda fremda lingvo : “La instruado de Esperanto komence de la lernojaroj, konsistigus idealan lanĉilon [saltotabulon] por rapide transiri kun sukceso al studado de iu ajn eŭropa lingvo, malnova aŭ moderna“. (“Gazette du Personnel“ [Gazeto de la personaro de la Konsilio de Ministroj de Eŭropa Unio]), decembro 2002, en recenzo de Angelos Tsirimokos, p. 21).

En tio li samopinias kun la profesoroj Pierre Bovet, de la Universitato de Ĝenevo, Mario Pei, de la Universitato de Columbia, kaj multaj aliaj kiuj ja komprenis tion, kio Esperanto povas alporti en la lingvolernado. Nuntempe, avangarde troviĝas angloparolantoj por disvolvi aplikojn de Esperanto kiel lanĉilo por la lernado de fremdaj lingvoj : Springboard... to languages .

Ĉar François Ost instruas ankaŭ en la Universitato de Ĝenevo, li havas la eblecon malkovri tion, kion opiniis la psikologo kaj pedagogo Pierre Bovet kaj viziti, en La Chaŭ-de-Fonds, la Centron de Dokumentado kaj de Esploro pri la Internacia Lingvo (CDELI)

Tiel, kiel vi povas konstati tion, kiam ekzistas tia nescio je akademia nivelo, valorus starigi tre dokumentitan dosieron pri Esperanto en iu venonta numero de “Le Vif/L'Express“.

Plej kore.
Henri Masson