La manifestacioj ligitaj kun la centjariĝo de Esperanto en Les Sables d'Olonne okazis la dimanĉon 5an de julio 2009 en kondiĉoj idealaj laŭ aspektoj de meteologio kaj de akcepto flanke de la municipaj instancoj kaj servoj. Inform-stando kaj tendo estis instalitaj ekde la 9a horo respektive sur la placo de la urbodomo kaj sur la plaĝo.
Kiel interkonsentite, je ĉirkaŭ la deka horo, s-ro Louis Guédon (lŭi gedo), urbestro, deputito, alvenis promenante. Dialogo komenciĝis jam post sinprezentado de la 9 partoprenantoj deĵorontaj ĉe tri informejoj : placo de la urbodomo, plaĝo, librovendejo Voyelles.
Neformala, ne ceremonieca, rilatfaciliga, la renkontiĝo okazis sen etiketo nek oficialaj paroladoj. S-ro Guédon senambigue esprimis sian favoron kaj sian subtenon al Esperanto, kion cetere li jam delonge demonstris, i.a. en 1999 per interveno ĉe la ministro pri nacia edukado. Fakte li substrekis ke, de kiam li estis studento pri farmacio en Nantes, restas al li pozitiva memoro pri studenta aktivulo, kiu strebis popularigi Esperanton en la fakultato. Li plurfoje diris ke Espéranto-Vendée estos ĉiam bonvena en Les Sables d'Olonne. La dialogo daŭris ĉirkaŭ 15 mn.
Eĉ se ne ĉiuj haltis por pli precize informiĝi, multaj preterpasantoj el plej diversaj lokoj de Francio, ankaŭ el eksterlando, tiel vidis, eble unuafoje, la vorton "Esperanto" en ligiteco kun la ideo pri internacia lingvo.
Oni sciu ke la loĝantaro de Les Sables transiras de ĉ. 16 000 vintre al 150 000 somere, ke Vendeo estas la unua franca turisma departemento de la atlantika marbordo. La kontaktoj en la tri apartaj informpunktoj estis ĝenerale tre interesaj kaj simpatiaj. Kompreneble oni ankaŭ aŭdis la kutiman rezignacian rekantaĵon de papagoj de Gordon Brown laŭ kiuj la angla jam estas LA internacia lingvo. Des pli forta estas tiu konvinko, ke plejparto el tiuj kiuj esprimas ĝin, aŭ malbone aŭ tute ne scipovas ĝin ekster kelkaj vortoj aŭ esprimoj "OK", "Yes", “e-mail“, ktp. Kiom da el ili kapablas legi, en la lingvo, kiun ili tiel senkonscie subtenas per fatalismo kaj rezignacio, “Linguistic Imperialism Continued“, la ĵus aperintan libron de profesoro Robert Phillipson pri la danĝero de superrego de la angla ? Estas interese, dum periodo, kiam anglomanio puŝas homojn al atribuo de anglaj nomoj al entreprenoj aŭ produktaĵoj, ke ekzistas en la apuda urbo Olonne-sur-Mer, gea frizosalono “ESPERANTO“...
Ankaŭ Esperanto-uzantoj el aliaj departementoj kaj regionoj vizitis la informejojn, i. a. el la departemento Morbihan kaj el la pariza regiono : Djémil Kessous kaj Lucien Bresler, kiuj estis ambaŭ kandidatoj sur la listo "Europe - Démocratie - Espéranto“ por la lasta eŭropa balotado. Aparte agrabla surprizo por ĉiuj estis la vizito de Pierre Babin, emerita inspektoro pri la angla lingvo, honora prezidanto de Espéranto-Vendée, kaj de lia edzino Luce.
La rezultatoj de ludo-konkurso, organizita por la cirkonstanco, montras, ke la ideo estas vere bona, sed certe perfektigebla. Fakte la demandaro konsistis el 20 demandoj el kiuj unu povas ricevi tri respondojn, tiel ke la sumo de poentoj atingas 22. Aparte interesa estas la kazo de knabo ĉirkaŭ 12-jara kaj de lia patro, kiuj strebis serĉi indicojn en la junia numero de "Espéranto-Vendée", en la senpage havebla dokumentaro aŭ per ĝenerala rigardo al la stando — sur la paneloj kaj banderoloj, ekzemple, por malkovri ĉu la Esperanto-emblemo estas flava suno, aŭ verda stelo, aŭ blanka lunarko — sur kiu efektive aperis verda stelo. Ili atingis 20 poentojn kaj estis la unuaj gajnantoj. Estas evidente ke kelkaj ne facilaj demandoj postulis aŭ longan serĉadon aŭ uzon de la Interreto per kombino de nomoj kun la vorto “espéranto“ aŭ “esperanto“, ekz. Marie Pierce, Amélie Mauresmo kaj Nathalie Dechy, aŭ Claude Allègre, Jack Lang kaj Jean Zay, ktp. Sed ne ĉiuj homoj havas aliron al la Interreto, kaj tio estas, iusence, maljusta. Nun, mi bedaŭras, ke ni ne donis konkursfolion al s-ro Guédon ;-)
En la librejo Voyelles, vendiĝis ĉirkaŭ duono el la 20 speciale menditaj ekzempleroj de la ĉi jare eldonita bonega poŝlibro "Espéranto de poche" de Assimil. Kvankam lia laboro ne lasas al li tiom da tempo, kiom li deziras, Thomas Savary, unu el la mastrumantoj, konsentis fariĝi la kontaktulo por Esperanto en Les Sables d'Olonne kaj ĉirkaŭaĵo.
"Radio Bleue" pozitive anoncis la manifestacion. La anonco aperis ankaŭ, merkrede surpapere kaj vendrede interrete, en la gazeto "Ouest-France"; unu el ties ĵurnalistoj vizitis la tendon de la plaĝo.
Sur la konstruaĵo de la Kongrescentro, kie troviĝas ankaŭ la turisma Oficejo kaj la Kazino, aperas jenaj vortoj :
“Les Sables d'Olonne
Quand vous les aurez quittés
Vous serez pressés de les retrouver“
t.e.
Les Sables d'Olonne
Kiam vi forlasos ĝin
Urĝos al vi ĝin retrovi.
Nu, jes, la partoprenintoj vere emas kaj esperas reveni. La sukceso de tiu senceremonia evento en malstreĉa etoso stimulis la partoprenintojn por plia baldaŭa projekto.
Dankon al s-ro Louis Guédon kaj al la municipaj servoj de Les Sables d'Olonne !
Sign-in to write a comment.