Por tutmonda komunikado sen komplekso de malplivaloreco (aŭ malsupereco)
La brita ĉefministro Gordon Brown volas “donaci“ al la mondo la lingvon pri kiu Churchill diris, ke ĝi estas “la plej facile fuŝparolebla“. Li asertas, ke unu miliardo da homoj parolas ĝin en la tuta mondo : The World’s Language / La langue mondiale .
Gordon Brown tre bone scias, ke denaskaj parolantoj de la angla uzas centprocente ĝiajn lingvajn rimedojn. Kontraŭe, granda plimulto el la homoj ĝin lernintaj kiel duan lingvon kapablas egalnivele, elokvente kaj persvade, uzi nur malgrandan procenton el tiuj rimedoj. Tamen, pri problemoj de la angla por anglalingvanoj mem, vidu la tre instruan retejon de Spelling Society. Inter ĉiuj eŭropaj infanoj kapablaj legi en sia gepatra lingvo, la anglaj estas la lastaj, je la aĝo de 15 jaroj : ĝi estas handikapiga eĉ por la anglaj infanoj mem. Do, Gordon Brown bonvolu konservi sian "donacon“ por si mem, tiel li faros grandan servon al la homaro !
Iama franca ministro pri nacia Edukado, kaj nuna ministrino pri Esplorado kaj supera instruado, respektive Claude Allègre kaj Valérie Pécresse, asertas ke la angla ne plu estas konsiderebla kiel fremda lingvo. Ne esti kapabla, je tiu nivelo de respondecoj, koni la diferencon inter NACIA lingvo uzata en la rolo de internacia lingvo, kaj INTERNACIA lingvo havanta la necesajn kvalitojn por ludi tiun rolon, tio montras certan intelektan kaj politikan miopecon. Por usonanoj kaj angloj, la lernado de la angla, kiu estas por ili la NACIA lingvo, absolute ne postulas kroman foroferon de mono, tempo (kiu estas mem mono, laŭ la angla aforismo "Time is money"), homaj rimedoj, mensa streĉeco, ktp. Por ĉiuj aliaj popoloj neanglalingvaj de la mondo — t.e. pli ol 95% el la homaro, laŭ statistikoj de CIA —, la angla, pri kiu ekzistas 38 agnoskataj variantoj, ne estas NACIA lingvo, ĝi postulas konsiderindan foroferon de mono, tempo, homaj rimedoj, mensa streĉeco, ktp : ĝi estas FREMDA.
La iluzio pri NACIA lingvo en la rolo de INTERNACIA lingvo pludaŭras. Spite de peza mensmanipulado, politikistoj, intelektuloj, ĵurnalistoj, radio kaj TV-animantoj, industriistoj, homoj al kiuj ne mankis monrimedoj kaj facilaĵoj por ĝin funde lerni, havas komplekson de malplivaloreco, kiam ili uzas ĝin. Ĝia uzo aspektigas ilin pli stultaj kaj mallertaj ol ili estas. Same kiel Pinnochio, kiam ili parolas angle : “ilia nazo plilongiĝas, plilongiĝas iom pli je ĉiu mensogo“. Vidu ilin.
Pri la donaco de Gordon Brown, la realeco estas tute alia. Tion montras studo titolita “La « donaco » de Gordon Brown al la mondo“, kun multaj precizaj referencoj, ĉefe en la angla (elŝutebla en PDF).
En la momento de la eŭropaj balotoj, estas facile konstateble ke tiu aparte grava problemo estas tabua, flankenlasita. Bone legu pri tio la programojn de ĉiuj listoj, kaj starigu demandojn al la kandidatoj...
Invitu ilin pripensi tiujn parolojn de iama delegito de la brita registaro, Lord Robert Cecil, kiu, en 1922, admonis la Komisionon pri Intelekta Kunlaboro de la Ligo de Nacioj “memori, ke mondlingvo ne estas bezonata nur de intelektuloj, sed antaŭ ĉio de la popoloj mem“.
(EO/FR) Atentigoj de Google Aktualaĵoj pri Esperanto kaj EU-balotoj 2009 / Alertes Google Actualités : esperanto, espéranto
-
Laŭ informo de Stefano Keller (CH)
D'après une information de Stefano Keller (CH) :
Alerte…
-
04 Jun 2009
(FR) Pour une communication mondiale sans complexe d'infériorité
-
Pour une communication mondiale sans complexe d'infériorité
Le premier ministre britannique, Gor…
-
02 Jun 2009
See all articles...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
Free use
-
1 200 visits
(EO) Por tutmonda komunikado sen komplekso de malplivaloreco
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.