Original en français sur le site de Jeune France.

Originala teksto en la franca lingvo en la retejo Jeune France (Juna Francio).

---


La absurdaĵoj de la lingvaj politikoj en Eŭropo.


En rimarkinda eseo eldonita lastjare Aron Lukács (1) studis la problemojn, kiujn la diversaj rimedoj pri la fremdlingva instruado en Eŭropa Unio (EU) alportas ; mi volas resumi ĉi tie ties ĉefajn aspektojn. Lukács trovas inspiron en la laboroj de François Grin (2); tamen li atentigas, ke tia studo devus esti farata en plena respekto de la principoj, kiuj gvidis al la fondo de Eŭropa Unio kaj nenio resumas ilin pli bone ol la traktataj tekstoj, ĉefe tiu, kiu fondis la Eǔropan Komunumon (tia kia modifita de la traktato de Amsterdam kaj kiu estas aplikata ekde la 24a de julio 2002) (3). La artikolo 4 de tiu traktato tekstas jene : « La starigado de komuna ekonomia politiko fondita sur la strikta kunordigado inter la ekonomiaj politikoj de la membro-ŝtatoj, sur la enlanda merkato kaj sur la difino de komunaj celoj, kaj kondukita konforme al respekto de principo de malferma merkata ekonomio, kie la konkurenco estas libera. »

La tekstoj de la « Organisation de Coopération et de Développement Economique » (OCDE) (Organizaĵo por Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo OEKE) indikas la regulojn rilatajn al la vetkonkurso, kiu fontas el tiu principo de libera ekonomio ; tiuj reguloj celas justigi ĝin malpermesante speciale iun monopolan situacion. Aliflanke la artikolo 158 de la fonda traktato antaǔvidas, ke : « La Komunumo celas redukti la diferencon inter la evoluniveloj de la diversaj regionoj kaj la malfruon de regionoj aǔ insuloj plej malriĉaj, ankaǔ en kamparanaj regionoj. »

Lukács do bazigas sian studon sur la fondaj ekonomiaj principoj de EU. Ni vidos poste, ke tiuj principoj estas en plena kontraǔdiro kun la prilingva situacio de Eǔropo, kiu konkrete kreas monopolon favore al unu sola lingvo la angla kaj favore al unu sola lando Britio. Tiu monopolo malekvilibrigas la financajn fluojn malprofite al la kontinenta Eǔropo kaj kaŭzas distordadon de ĝia ekonomia politiko kaj tio okazas en plena malrespekto al la fondaj tekstoj, sen ke tio veku nek apartan proteston de la membroŝtatoj nek minacon je venĝo de la bruselaj instancoj.


Notoj :
(1) « Les aspects économiques des inégalités linguistiques » (Ekonomiaj aspektoj de la lingvaj malegalecoj) de Aron Lukács sub la gvidado de Doktoro Gergely Kovacs, Ecole de gestion moderne, Tatabanya, Hongrie.
(2) Oni vidu ĉefe la raporton Grin «
L’enseignement des langues étrangères comme politique publique » (Instruado de fremdaj lingvoj kiel publika politiko ) verkita laŭ peto de « Haut conseil de l’évaluation de l’école » (Alta konsilio pri lerneja taksado) Septembro 2005. Diverslingvaj tradukoj aŭ/kaj resumoj de la Raporto Grin estas troveblaj ĉe lingvo.org/#grin
(3) Traktato naskanta la Eŭropan Komunumon laŭ modifoj entenataj en la amsterdama traktato (
PDF).

KOSTOJ RILATAJ AL LA LINGVOINSTRUADO EN EŬROPO
(…)
Resumo :
Laŭ François Grin :

  • Britio enkasigas 15 miliardojn da Eŭroj jare pro instruado de la angla lingvo en Eŭropo.
  • Eŭropaj instruistoj de la angla lingvo perdas avantaĝojn, ĉar ili ne estas denaskuloj de la angla.
  • Eŭropo produktas malpli, ĉar la laborantoj studas la anglan lingvon. Oni povas estimi tiun perdon je 210 miliardoj da Eŭroj jare.
  • Tradukado kaj interpretado neniam estas perfektaj; okazas perdo de informoj.
  • Ĉe EU la uzo de la angla estas 50% de la komunikado, tamen Britio estas nur 13% de EU. Tiu malekvilibro kostas jare 2 miliardojn da Eŭroj por la restantaj membroŝtatoj.
  • La nuna situacio en EU estas imperistila.
  • La informado pri lingvaj problemoj estas eraroplena, malekzakta, malobjektiva. Iuj klopodoj enkonduki dubojn pri la ĝenerala uzo de la angla estas tuj cenzuritaj.

KIU ALIA SOLVO ?

(…)

Resumo :

Ni penas imagi aliajn solvojn pro konstanta ricevo de falsaj teorioj.

Interkompreniĝo estas studenda strategio. Ne temas pri ĝisfunda lernado de alia lingvo, nur pri komprenkapablo. Inter la latindevenaj lingvoj homoj povus kompreni unu la alian sen longa studado tiucele. Tia strategio oftis en Mezepoko. Se tia sistemo estus enkondukata en EU, oni povus ŝpari tempon kaj monon enorme. Oni ne plu tradukus de ĉiu lingvo al ĉiu lingvo, sed de lingvogrupo al alia lingvogrupo.

« LINGUA FRANCA »

(…)

Resumo :
En Mezepoko ĉirkaŭ la Mediteraneo spontane naskiĝis komuna lingvo komprenita de multaj: „Lingua Franca“. Tiu lingvo iel iom similis al iu Esperanto, tamen ĝi estis spontana, ne planita. Same en Vuanuatu naskiĝis lingvaĵo « Bêche-de-Mer ». (Vanuatuo estas insularo kaj ŝtato en Oceanio, en la Pacifika Oceano).

Sekvo de la traduko de la originala teksto :

Post pli ol unu jarcento, dum kiu oni povis observi iun stabiliĝon, nur unu el la kelkaj planlingvoj pluvivis : temas pri Esperanto de Zamenhof. Tamen ekzistas granda diferenco inter Esperanto je unu flanko kaj la « Lingua Franca » kaj la « Bêche-de-Mer » je la alia flanko. Sciendas, ke Esperanto estis planita ekde la komenco kiel regula kaj plej taŭga komunikilo, tute male al la du menciitaj « lingvoj », kiuj estis spontanaj kunmetaĵoj. Tute male kiel la aliaj lingvoj Esperanto estis ankaŭ planita, por ke oni povu ĝin lerni rapide kaj ĝiaj leksikaj ecoj devis esti ekde la komenco tiaj, ke la lernantoj povu rapide majstri ĝin. Prave, ĉar la bazaj eroj de la leksiko devenas de la latinaj, ĝermanaj kaj slavaj lingvoj, la genieco de Zamenhof estis doni al la lernanto la impreson, ke Esperanto prenas siajn vortojn ĉefe el lia lingvo, se li estas Eùropano. Tiel okazas, ke Franco havas la impreson, ke 80% de la vortprovizo devenas de la franca lingvo ; estos same por Brito aŭ por Germano, kiu vidos 60% aŭ 65% de la vortprovizo kiel devenantan el sia propra lingvo. Por parolanto de la rusa lingvo tiu efiko estos iom malpli forta ; tamen li pensos, ke 50% de la vortprovizo en Esperanto devenas de lia lingvo. Iu persono, kiu parolas lingvon kun bazo hindo-eŭropa havos saman impreson.

Zamenhof konceptis tre simplan sistemon, kiu ebligas el iu radiko konstruon de substantivo, adjektivo, verbo kaj adverbo. Pri la sintakso sistemo el prefiksoj kaj sufiksoj donas al ĉiuj tiel faritaj vortoj iujn nuancojn. Tiaj kombinoebloj estas grandegaj kaj ofte ili eĉ estas pli altaj ol tiuj de la naturaj lingvoj ; ili garantias esprimpovon kaj nuancojn, kiuj superas tiujn de la naturaj lingvoj.

Kompreneble Esperanto enhavas neniun escepton nek gramatikan nek fonetikan. Esceptoj kaŭzas, ke oni lernadas naturajn lingvojn tiel longe kaj malfacile. Esperanto estas normita „Lingua Franca“; tio ebligas, ke ĝi estas uzata en scienca komunikado. Certe ĝia koncepto estas eŭropbaza pro ĝia vortprovizo, sed Azianoj tamen tre feliĉas lernante ĝin, ĉar ĝia lernado estas multe pli rapida kaj facila (por tiuj, kiuj provis lerni ĝin) ol la lernado de iu natura lingvo el Eŭropo. Ĉinaj ideogramoj ebligis ĝis iu nivelo interkompreniĝon ene de la skribita lingvo inter la popoloj, kiuj uzis ilin. Tiu interkompreniĝo estis kompleta en Ĉinio sed parta en aliaj landoj (Japanio, Koreio, Vjetnamio ĝis la komenco de la dudeka jarcento). Tiu interkompreniĝo tamen estas ege for de tiu, kiun ebligas Esperanto…

La solvo per plurlingveco bazita sur interkompreniĝo eneŭropa ne obtenas pli da varbado ol Esperanto fare de la grandaj amaskomunikiloj por la komunikado inter malsamaj lingvofamilioj. Fakte oni informadas tiom malmulte pri tio, ke plejparte de la civitanoj de Eŭropa Unio eĉ ne scias, ke tiaj solvoj ekzistas por tiuj, kiuj vere bezonas komuniki ekster la limoj de sia lingvo. Elstaraj elsendoj estis proponitaj fare de sendependaj produktistoj al radiostacioj, televidkompanioj kaj vaste disvenditaj revuoj, vane. Kiel oni povas klarigi tiun silenton, kiu fontas el strikta cenzuro?

MALTOLEREMO KAJ CENZURO

En la epoko, kiam Esperanto estis proponita kiel oficiala lingvo ĉe la Ligo de Nacioj, Francio opoziciadis fortege. La franca lingvo estis tiam plej ofte uzata en la diplomatio ; la franca registaro pensis agi por sia avantaĝo. Tamen nia nuntempa mondo provis doni al la angla la rolon de Esperanto. Malbone, ĉar fakte oni subtenis la ekuzon de hegemonia lingvo, kies disvastiĝo kongruas kun la geopolitikaj ambicioj de anglalingvaj landoj kaj pli precize de Usono. Elirante el volo « subteni la internacian komunikadon » oni tiel kuraĝigis malrekte limigitan grupon de landoj, kiu nun povas difini por la ceteraj mondopartoj tion, kion ili devas fari en ĉiuj kampoj, tion favoras la uzo de la angla lingvo, kiun oni plej bone komprenas tra la mondo. Kaj tio plu daŭras ! Nuntempe laŭ tiu modelo en la plej bela imperistila tradicio en tre tikla financkriza situacio, kiu baldaŭ fariĝos enorma ekonomia krizo, Usono intencas postuli de la cetera mondo kunkulpon pri siaj eraroj, pri la pludaŭro de sia perkredita vivnivelo, pri siaj enormaj deficitoj kaj siaj militoj en diversaj mondopartoj !

Klare la eraro de la Eŭropanoj estis giganta. Paralela trafa varbado favore al eŭropa plurlingvismo bazita sur interkompreniĝo kaj favore al nova ekuzo de Esperanto povus ludi la rolon de Davido vidalvide de tiu Goliato, kiu estas la angla lingvo. Tamen ni ne vidas tion. Kial ? Estas konstatate, ke en ĉiuj kampoj la nuna situacio estas malfavora al ĉiuj landoj, kiuj ne uzas la anglan lingvon kaj ĉefe al kontinenta Eŭropo. Sekvo de tio : malfortigita kulturo, reduktita influo, malstabila reputacio, negativiĝanta scienca elradiigo ; plie la elito estas mense koloniita… Paralele UNESCO proklamas lingvan diversecon, iuj institucioj timide subtenas multilingvismon, la franca registaro konstatas la ekziston de plurpolusa mondo. Tamen neniu konkreta iniciato estas farata de iuj por forte ekdubi pri iuj pozitivaj aspektoj de la superregado de la angla-usona lingvo. Oni do alvenas al supozo, ke naskiĝo de iu mondo, kie internacia komunikado profunda kaj serioza eblus por mezaj klasoj de la popoloj, ne estas dezirata de tiuj, kiuj havas la povon promocii tian mondon kaj konkretigi ĝin.

Ni bone konsciu, ke la angla lingvo ebligas nur elementan komunikadon kaj komunikadon por plej bazaj bezonoj, kvankam plej ofte oni pretendas, ke ĝi funkcias kiel moderna Esperanto. Ekzemple en Azio « globish » estas balbutata ie tie, sed ne multon pli ebligas ol rezervadon de hotelĉambro aŭ mendon de taksiveturado. Eĉ la brit-usona kulturo, kiu devus esti la bazo de la disvastigo de la angla lingvo, interesas preskaŭ neniun ; tion bedaŭradas la aŭtentikaj anglparolantoj. Prave en la landoj, kiuj strebadas al grandskala instruado de la angla kiel tutmonda interkomprenilo, oni ne aparte legas la verkojn de nuntempaj anglalingvaj verkistoj el Britio kaj Usono. Ne pli en tiuj landoj ol en aliaj landoj. Oni fakte tute ignoras tiujn verkistojn en la instruprogramoj. La tiel nomata « internacia » angla lingvo estas tro ofte lingva kaĉo tute disigita de la aŭtentika brit-usona kulturo. Plie oni devas konstati, ke en la angla lingvo abundas esceptoj en la skribado kaj en la elparolado, kaj idiotismaj esprimoj. Se oni plene konscias pri tiuj faktoj, kiel oni povas imagi, ke iuj nuntempe ankoraŭ malebligas naskiĝon de aliaj solvoj, kiuj ebligus al ĉiuj popoloj de nia planedo aŭskulti kaj kompreni unu la alian ?

Ni ne havas la respondon por tiu ĉi demando, sed ni supozas, ke tia preciza, riĉa kaj diversspeca komunikado fakte estas dezirata nur de idealistoj. Registaroj volas gardi la popolojn izolitaj. Nuntempe ni povas ekvojaĝi al Vjetnamio aŭ Ĉinio dum tri semajnoj ; tamen ni ne povas vere komuniki kun tiuj popoloj kaj starigi komparojn, kiuj povus ĝeni la tieajn registarojn. Nuntempe ni povas pere de Interreto teorie sendi tujajn retmesaĝojn al la tuta planedo ; tamen ĉu ni vere komunikas kun Fang Se Yen, kiu vivas en Ĉinio aŭ kun Pedro Rodriguez, kiu vivas en Ĉilio ? Kaze ke tiaj veraj kontaktoj rektaj ekzistus centmiloble, tio povus kaŭzi sociajn tumultojn kaj multajn opiniŝanĝojn. Ĉu la invado de Irako fare de la usona armeo eblintus, se iu Irakano povintus tiel bone komuniki kun iu Usonano, por montri al li veron, kiun la « Bush junior »a registaro kaj sia skipo neis ? Ĉu la invado de Afganio eblintus, se iu Usonano povintus akiri la informojn bezonatajn ĉe la Afganoj mem, por mem prijuĝi la situacion en la lando ? Ĉu la usona histerio pri multnombraj ŝtatoj tielnomataj banditoj eblintus, se iu grandskala komunikado ekzistus inter mezaj civitanoj usonaj kaj iliaj samrangaj malsamlandanoj en tiuj landoj ?

PUBLIKA OPINIO EN FERA PUGNO

Pere de tiuj ekzemploj oni jam konvinkiĝis, ke gvidanta elito tute ne volas komunikadsistemon internacian, kiu estus centprocente efika kaj atingebla de iuj personoj sur nia planedo. La mensogoj, sur kiuj parto de la potenculoj apogas sin, simple ne eblus. Ne bezonatas elstara klarvido aŭ divenkapablo por povi dedukti tion el tio, kion oni povas observi.

(…)

Resumo : En Usono iuj scias, ke la registara priskribo de la okazaĵoj de la 11a de septembro 2001 ne estas la nura valida. Ekzistas misinformado. La usona registaro same kiel la franca luktas kontraŭ tiaj paralelaj opinioj. La franca verkisto Thierry Meyssan pro tio devis fuĝi eksterlanden.

Sekvo de la traduko de la originala teksto :

Oni ne bezonas eksterordinaran divenkapablon por konstati, ke la francaj televidoj rifuzas dissendon de rusaj dokumentfilmoj, ke la ĉefaj perkablaj televidorganizoj rifuzas la plusendadon de televidprogramoj, kiuj kuraĝas studi kaj montri temojn, kiujn oni neniam traktas en Okcidento, same kiel faras televidoj en Irano kaj Venezuelo ekzemple. Kiel en tiaj cirkonstancoj miri pri la cenzuro, kiu « de facto » ekzistas en la amaskomunikiloj pri ĉio, kio rilatas al plurlingveco kaj al Esperanto.

Ni ne estas en iu hazarda situacio. Temas vere pri fortaj voloj, kiuj celas silentigi ĉion, kio povas ŝanceligi nian statuson de subuloj de Usono, de civitanoj de ilia imperio, kiu havas sur sia periferio gardhundojn multe pli efikajn tie ol en sia centro.

Oni observas paradokson : unuflanke oni vere povas tuje rilati kun iu en la mondo ; tamen aliflanke nia observa kapablo malfortiĝas ĝis tia grado, ke ni ne plu kapablas observi la perfortojn, kiuj pli kaj pli koncernas nin. La fondaj tekstoj de Eŭropo estas mizeraj restaĵoj, kie socia ordo, demokratio, kritikokapablo kaj libera volo estas falantaj abismen.

Pri Charles X. Durand :

Durand estas civitano de Francio, Usono kaj Kanado.

Li kompetentas pri tekniko, ekonomio, informatiko, estrado de kompanio, universitatnivela instruado.

Li laboris 7 jarojn en Kanado, 13 jarojn en Usono, 3 jarojn en Japanio, 3 jarojn en Vjetnamio.

Li verkis plurajn librojn. Inter aliaj menciindas:

La mise en place des monopoles du savoir“ (La firmigo de la monopoloj pri scio) L’Harmattan, Paris, 2002

La nouvelle guerre contre l’intelligence“ (La nova milito kontraŭ inteligenteco) F.X. de Guibert, Paris, 2000 kun unua volumo « Les mythologies artificielles » (artefaritaj mitologioj), dua volumo « La manipulation mentale par la destruction des langues » (Mensa manipulado pere de detruo de la lingvoj) kaj tria volumo « Un nouveau programme pour la conscience » (Nova programo por konscio)

Tradukis el la originala teksto en franca lingvo kaj resumis partojn : Mirejo Groĵan