Kolonjano's photos with the keyword: Jesuo

Ehrenstein – evangelia tekstero kun ilustraĵo

14 Jul 2009 2 832
Evangelio laŭ Sankta Luko: „Ĉapitro 19 1 Kaj li eniris en Jeriĥon kaj ĝin trapasis. 2 Kaj jen viro, nomata Zakĥeo; kaj li estis ĉefimpostisto, kaj li estis riĉa. 3 Kaj li penis vidi Jesuon, kia homo li estas; kaj li ne povis pro la homamaso, ĉar li estis malgranda je staturo. 4 Kaj antaŭkurinte antaŭen, li supreniris sur sikomorarbon, por lin vidi; ĉar li estis preterpasonta tie. 5 Kaj kiam Jesuo venis al la loko, li suprenrigardis, kaj diris al li: Zakĥeo, rapide malsupreniru, ĉar hodiaŭ mi devas loĝi en via domo. 6 Kaj li rapide malsupreniris, kaj akceptis lin ĝoje. 7 Kaj vidinte, ĉiuj murmuris, dirante: Ĉe pekulo li eniris, por gasti. 8 Kaj Zakĥeo, starante, diris al la Sinjoro: Jen duonon de miaj posedaĵoj, Sinjoro, mi donacas al la malriĉuloj; kaj se el iu mi maljuste eldevigis ion, mi redonas kvaroblon. 9 Kaj Jesuo diris al li: Hodiaŭ venis savo al ĉi tiu domo, ĉar li ankaŭ estas filo de Abraham. 10 Ĉar la Filo de homo venis, por serĉi kaj savi la perditaĵon.“